PMEG
38.4.3. Aliaj afiksecaj vortetoj
Krom rolvortetoj ankaŭ multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece en diversaj manieroj. Ĉi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.
Ĉi «
La loka vorteto ĉi estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post ĉi:
- en tiu ĉi jaro → ĉi-jare
- sur ĉi tiu flanko → ĉi-flanke
- post tio ĉi → ĉi-poste
- sub ĉi tio → ĉi-sube
Rimarku, ke ĉi estas memstara vorto en tiu ĉi, ĉi tiu, tie ĉi, ĉi tie k.t.p. Ne uzu dividostrekon tie.
Legu pli detale pri kunmetaĵoj kun ĉi.
Fi «
La ekkria vorteto fi estas ofte uzata prefiksece kun la signifo “malŝatinda, abomena”. Prefikseca fi montras subjektivan indignon aŭ moralan kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste:
- homo → fihomo = naŭza, malmorala, malŝatinda homo
- ŝerco → fiŝerco = senhonta ŝerco
- domo → fidomo = domo, kie okazas abomenaj malŝatindaj aferoj
- gazeto → figazeto = abomena gazeto
- insekto → fiinsekto = malŝatinda aŭ parazita insekto
- herbo → fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj utilaj plantoj (oni uzas ankaŭ herbaĉo, sed la herbo mem ne estas malbonkvalita, nur nedezirata)
- karesi → fikaresi = senhonte, malĉaste kaj trude karesi
- fama → fifama = fama pro malŝatindaj aferoj
Prefikseca fi kaj la sufikso AĈ estas similaj. Fi estas pli subjektiva. Ĝi esprimas indignon kaj malŝaton. AĈ estas pli objektiva. Ĝi montras maltaŭgecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antaŭ ol AĈ aperis en la lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambaŭ signifoj.
For «
La loka kaj mova vorteto for estas ofte uzata prefiksece ĉe agaj vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forĵeti, forŝiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuĉi, fordormi, foresti, foresto. Ĉiuj tiaj vortoj estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaŭ povas uzi de en ĉi tiaj vortoj: forŝiri ≈ deŝiri, forpreni ≈ depreni, fortranĉi ≈ detranĉi. Sed for donas pli fortan signifon.
Kvazaŭ «
Prefikseca kvazaŭ montras, ke io ne havas sian veran signifon, sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazaŭedzo = “viro, kiu loĝas kun virino kvazaŭ edzo” (= konkubo), kvazaŭhomo = “homsimila pupo”, kvazaŭrimo = “rimo per similaj sonoj”. Komparu kun la neoficialaj sufikson OID kaj ESK.
Mem «
Prefikseca mem havas du malsamajn signifojn: 1. “sen helpo de alia”: memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble. 2. “al si mem, pri si mem, sin mem”: memestimo, memamo, memdefendo, memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas “sin mem”, oni povas ankaŭ uzi sin prefiksece.
Ne «
Prefikseca ne montras foreston, mankon, de io (ekz. de eco): neĝentila[FE.16], nelonge[FE.25], nefermita[FE.33], nematura[FE.36], nelerta[FE.37], nekomprenebla[FE.41], nelegeble[FE.41], nekredebla[FE.41], nejudo = “homo, kiu ne estas judo”, ne-Kopenhagano[FA1.82] = “persono, kiu ne loĝas en Kopenhago”. Legu ankaŭ pri la diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL.
Sin «
La pronomo si kun N-finaĵo estas ofte uzata prefiksece anstataŭ mem en la signifo “sin mem”: sinfido, sindefendo, singarda, sindona.
Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono. Sed prefikseca sin estas uzata ankaŭ pri la unua kaj dua personoj: Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda.[OV.550] = Mi gardos min kontraŭ s-ro K.
Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto:
- sin defendi → [sin defendi]-(ago)-O → sindefendo = “la ago defendi sin mem”
Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, nin aŭ vin laŭ la senco:
- ŝia sindefendo → Ŝi defendas sin.
- ilia sindefendo → Ili defendas sin.
- mia sindefendo → Mi defendas min.
- nia sindefendo → Ni defendas nin.
- via sindefendo → Vi defendas vin.
En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj.
