PMEG
30.1. Sensubjektaj verboj
Preskaŭ ĉiu Esperanta verbo devas havi subjekton, sed kelkaj verboj ne bezonas tian rolanton. Ili estas sensubjektaj. Sensubjektaj verboj estas normale ankaŭ senobjektaj.
Tagiĝi «
Sola tagiĝas (aŭ alia ĉefverba formo) sufiĉas por fari kompletan frazon: Tagiĝis. Baldaŭ tagiĝos.
Temi «
Temi ne bezonas subjekton, sed havas normale pri-komplementon, kiu montras la temon: Temas pri politiko. Verŝajne temos pri ni. Tio, kio havas temon, povas tamen aperi kiel subjekto: La kunveno temis pri la milito. Mia prelego temos pri Zamenhof. PMEG temas pri Esperanta gramatiko.
Pluvi «
Pluvis hieraŭ. Baldaŭ pluvos. / Pluvas kaj pluvas kaj pluvas kaj pluvas senĉese, senfine, senhalte.[OV.591] Se io alia ol pluvakvo falas pluvsimile, tio aperas kiel subjekto: Ĉiuspecaj demandoj pluvis sur ŝin. Ŝtonoj pluvis sur ilin. (La falaĵo ne povas aperi kiel objekto. Ne eblas: *Pluvis ŝtonojn sur ilin.*)
