PMEG
26. Verboj
Vorto kun iu el la finaĵoj I, AS, IS, OS, US aŭ U estas verbo. Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato.
Verboj kun AS, IS, OS, US aŭ U rolas kiel ĉefverboj de frazo.
Verboj kun I-finaĵo (I-verboj) ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.
La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn en kvar malsamaj manieroj — en kvar modoj. En la reala modo, oni faras distingon inter tri tempoj (AS, IS, OS). La aliaj modoj ne montras tempon:
- Neŭtrala modo: I-finaĵo
- Reala modo: AS-finaĵo, IS-finaĵo aŭ OS-finaĵo
- Vola modo: U-finaĵo
- Imaga modo: US-finaĵo
Legu ankaŭ pri vortfarado per verbaj finaĵoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.
