PMEG
8.2.1. Nombro ĉe radikoj kaj kunmetaĵoj
Radikoj per si mem ne esprimas nombron. Radiko povas montri jen unu aferon, jen plurajn aferojn:
- okula = rilata al okulo aŭ okuloj
- okule = rilate al okulo aŭ okuloj
- okulkavo = kavo de okulo
- okulkuracisto = kuracisto de okuloj
- kolora = havanta unu aŭ plurajn kolorojn
- samideano = ano de la sama ideo aŭ de la samaj ideoj
- marteli = bati per unu martelo aŭ per pluraj marteloj
- libroverkado = verkado de libro aŭ libroj
Oni do ne uzas J-finaĵojn ene de kunmetitaj vortoj. Oni ne diras: *okulojkuracisto*, *librojvendejo*, *ŝipojhaveno*, *senharojigi* aŭ simile, sed okulkuracisto, librovendejo, ŝiphaveno kaj senharigi, kvankam temas ja klare pri multe-nombraj signifoj: kuracisto de okuloj, vendejo de libroj, haveno por ŝipoj, forigi harojn.
J-finaĵo povas tamen aperi en kunskriboj kiel membroj-abonantoj.
Grupaj radikoj kiel FAMILI (aro da parencoj) kaj ARME (aro da soldatoj) montras ĉiam multe-nombron de tio, el kio konsistas la grupo, sed ili ne per si mem montras, ĉu estas unu aŭ pli ol unu tia grupo:
- familia = rilata al familio aŭ familioj (rilata al unu aro da parencoj aŭ al pluraj aroj da parencoj)
- armea = rilata al armeo aŭ armeoj (rilata al unu aro da soldatoj aŭ al pluraj aroj da soldatoj)
