PMEG
33.2.4. Ke-frazoj kiel priskribo
Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras ĉiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.
Priskribo de O-vorto «
De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la “Revuo”.[L1.320]
Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos.[FA3.1]
Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion.[FA3.102]
Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?[OV.272]
Mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.[FE.15]
Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.[FE.17] Multaj uzas kiam anstataŭ ke en ĉi tiaj frazoj. Ke estas normale pli taŭga, ĉar tia ĉi ke-frazo plej ofte ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.
Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom «
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano.[M.5]
Interne de ĝi [la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon.[FA1.115]
Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj.[FA1.47]
Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili.[FE.11]
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon.[FE.15]
Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si.[FE.23]
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.[FE.33]
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron.[FE.33]
Ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti.[Kr2.20]
Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio.[FA1.147]
Priskribo de A-vorto aŭ E-vorto «
Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas.[FA3.19] = ...kulpa pri tio, ke...
Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos.[LR.98] = ...feliĉa pri tio, ke...
Ŝi estis tute certa, ke tio estos plenumita.[FA3.125] = ...certa pri tio ke...
Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas aŭdintaj, sed estas pli nature rigardi estis aŭdintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.
Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias![BV.52] Ĉi tie la ke-frazo montras kaŭzon. Oni povus do anstataŭ ke uzi ĉar.
Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola.[FE.21] = Vidante tion, ke ŝi estas tiel bela...
Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron.[M.135] = Dirante tion, ke via traduko...
Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion ĉi.
Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al kvankam kaj malgraŭ (tio) ke.
Perverba priskribo «
Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto aŭ simile:
La vero estas, ke mi amas vin.
La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone.[FA3.91]
Kelkfoje oni uzas helpan tio:
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj.[OV.382]
