HTML5
Novaĵoj: Atributoŝanĝoj
En HTML5 okazis multaj diversaj ŝanĝoj, kiuj rilatas al atributoj de elementoj.
- Ŝanĝoj pri bazaj atributoj
- Novaj nebazaj atributoj
- Forigitaj atributoj
- Malrekomendataj atributoj
- Aliaj atributaj ŝanĝoj
Bazaj atributoj
Pluraj atributoj, kiuj ekzistis jam en HTML 4, nun estas uzeblaj ĉe ĉiaj elementoj. Tiaj atributoj estas nomataj bazaj atributoj. Ili estas accesskey, class, dir, id, lang, style, tabindex kaj title. Krome la atributo xml:space, kiu ekzistis jam en XHTML 1.0, kaj kiu havas sencon nur en XHTML5 (kaj nur en tre specialaj okazoj), estas nun principe uzebla ĉe ĉiaj elementoj (ĝi indikas, kiel spacosignojo estu traktataj).
En HTML5 aldoniĝis ankoraŭ pliaj bazaj atributoj:
- La atributo
contenteditableindikas, ke la elemento estas redaktebla. La uzanto povas ŝanĝi la elementon kaj manipuli ties HTML-markojn. - La atributo
contextmenupovas montri kuntekstan menuon provizitan de la paĝokreinto. - Ĉia ajn atributo, kies nomo komenciĝas per
data-, estas libere uzebla laŭ la bontrovo de la paĝokreanto por specialaj celoj. Tio estas aparte klarigita en la paĝo “Novaĵoj:data-atributoj“. - La atributoj
draggable(= “ŝovebla”) kajdropzone(= ”demetozono”) povas esti uzataj kune kun la nova HTML5-a aplikprograma interfaco por ŝovado kaj demetado de elementoj. Tiu interfaco jam estas sufiĉe bone regata de pluraj TTT-legiloj (sed ne de ĉiuj). Ĉi tie tamen provizore ne aperas pliaj klarigoj pri tiu temo. - La bulea atributo
hiddenindikas, ke elemento ne estas valida (ne plu valida aŭ ankoraŭ ne valida), kaj sekve ordinare kaŝita de la uzanto. Unu ekzemplo povas esti parto de paĝo, kiu estu montrata nur post kiam la uzanto ensalutis (per uzantonomo kaj pasvorto). Por neensalutintaj uzantoj tiu parto ne estas sencohavo, kaj sekve ĝi ne estu montrata. - La atributoj
rolekajaria-*povas esti uzataj por doni instrukciojn al asistaj teĥnikoj (ekzemple helpiloj por blindaj uzantoj). La uzo de tiuj atributoj estas grava, sed tre kompleksa temo, kiun mi provizore ne klarigas ĉi tie. - La atributo
spellcheckindikas, ĉu la enhavo de la elemento estas submetinda al literuma kaj gramatika kontrolado. La eblaj valoroj estastrue(= vera, t.e. kontrolado povas okazi),false(= falsa, t.e. kontrolado ne okazu) kaj malpleno (neniu valoro, kio signifas, ke uziĝu la defaŭlto, kiu eventuale estas la valoro de la patra elemento). Tia kontrolado povas esti plenumata de funkcioj en la TTT-legilo mem, de kromprogramo, de Javaskripto, aŭ alimaniere.
Krome en HTML5 ĉiuj eventaj atributoj de HTML4, kun la formo onEVENTO-NOMO (t.e. onclick, onmouseover, onchange k.a.), estas bazaj atributoj. Aldone HTML5 enkondukas plurajn novajn tiajn bazajn atributojn eventajn por nove difinitaj eventoj, ekzemple onplay por la evento play (= “ludigo”) uzata de la aplikprograma interfaco de elementoj kiel video kaj audio.
Novaj nebazaj atributoj
En HTML5 estis enkondukitaj pluraj novaj atributoj de jamaj elementoj. Multaj el tiuj novaj atributoj ankoraŭ ne funkcias en la hodiaŭaj TTT-legiloj. (Tie, kie temos ĉi-poste pri atributoj de formularaj elementoj, pliaj detaloj ofte troviĝas en la paĝo pri formularoj.)
- La elementoj
akajareanun povas havi la atributonmedia. - La elemento
areanun havas la novajn atributojnhreflang,typekajrel. - La elemento
basepovas havi la atributontarget. - La elemento
metapovas havi la atributoncharset. - La nova atributo
autofocuspovas esti uzata ĉe la elementojinput(krom kiam tiestype-atributo havas la valoronhidden),select,textareakajbutton. Ĝi indikas ke la koncerna elemento aŭtomate ricevu fokuson ĉe la unua ŝargo de la paĝo. La nova atributo
placeholderpovas esti uzata ĉe la elementojinputkajtextarea; Ĝi indikas helpan sugeston pri enmetado de datumoj. Ekzemple:<input type="email" placeholder="iu@example.com"/>La nova atributo
formpovas esti uzata ĉe la elementojinput,output,select,textarea,button,label,objectkajfieldset. Per ĝi eblas ligi tian elementon al formularo (en HTML5 formularaj elementoj rajtas esti metitaj ien ajn, ne nur ene deform-elemento). Ekzemple:<label>Retpoŝto: <input type="email" form="miaformularo" name="retposhto"/> </label> [...] <form id="miaformularo">[...]</form>La nova atributo
requiredpovas esti uzata ĉe la elementojinput(krom kiam ties atributotypehavas la valoronhidden,image,submitaŭ alian butonecan valoron),selectkajtextarea. Ĝi indikas, ke la uzanto devas enmeti ian valoron en tiun formularan kampon por povi forsendi la formularon; en la okazo deselect-elemento ties unuaoption-elemento tiam devas havi malplenan valoron. Ekzemple:<label>Koloro: <select name="koloro" required="required"> <option value="">Bv. elekti koloron</option> <option>Ruĝo</option> <option>Verd</option> <option>Bluo</option> </select></label>- La nova bulea atributo
disabledpovas esti uzata ĉe la elementofieldset. Ĝi malaktivigas ĉiujn formularajn ilojn ene de tiufieldset; kromefieldset-elemento povas nun havi la atributonname, kiu povas utili ĉe manipulado per Javaskripto. - La elemento
inputhavas plurajn novajn atributojn, kiuj diversmaniere limigas la eblajn valorojn kaj uzojn:autocomplete,min,max,multiple,patternkajstep. Kromeinputhavas la novan atributonlist, kiu povas uziĝi kunlabore kun la nova elementodatalist.input-elementoj nun havas ankaŭ la atributojnwidthkajheight, kiuj povas indiki (en bilderoj) respektive la larĝon kaj la alton de la koncerna bildo, kiam latype-atributo de lainput-elemento havas la valoronimage. - La elementoj
inputkajtextareahavas novan atributondirname, kiu specifas nomon de plia kampo aŭtomate aldonota al tiuj kampoj, kiuj estos senditaj kun la formularo. La valoro de tiu plia kampo estos la tekstodirekto (ltr, = “demaldestre-dekstren” aŭrlt= “dedekstre-maldekstren”) de tiuj datumoj, kiujn enhavas la bazainput-elemento aŭtextarea-elemento (tiuj valoroj povas esti ŝanĝataj de la uzanto, kiam tiu enskribas la datumojn). - La elemento
textareahavas la du novajn atributojnmaxlengthkajwrap, kiuj indikas respektive la maksimuman datumlongon kaj la linifaldan konduton de latextarea-elemento. - La elemento
formhavas novan bulean atributonnovalidate, kiu povas esti uzata por malŝalti aŭtomatan kontroladon de la formularo antaŭ la forsendo. - La elementoj
inputkajbuttonhavas la novajn atributojnformaction,formenctype,formmethod,formnovalidatekajformtarget. Se tia atributo ĉeestas, ties valoro superregas la respondan valoron de la atributojaction,enctype,method,novalidatekajtargetĉe la respondaform-elemento. - La elemento
menuhavas la du novajn atributojntypekajlabel.typeindikas la tipon de la menuo:list(la defaŭlta valoro) = lista menuo,context= kunteksta menuo,toolbar= ilobreta menuo.labelindikas etikedon uzotan, kiam la koncerna menuo aperas kiel submenuo en plurnivela menuo. - La elemento
stylehavas la novan bulean atributonscoped, kiu povas esti uzata por limigi la validecon de la koncernaj stilreguloj al tiu elemento, kiu estas patro de la koncernastyle-elemento, kaj al ĉiuj ties idaj elementoj. - La elemento
scripthavas la novan atributonasync, kiu povas (kunlabore kun la malnova bulea atributodefer) influi la ŝargadon de kaj plenumadon de la Javaskripta kodo de lascript-elemento: Ĝenerale, se ĉeestasasync, la programkodo estos plenumita, kiam ĝi estos havebla; se mankasasync, sed ĉeestasdefer, tiam la programkodo estos plenumita nur post plena ŝargo de la paĝo; se mankas kajasynckajdefer, tiam la programkodo estos ŝargita kaj plenumita antaŭ ol la paĝoŝargado estos daŭrigata.asyncpovas esti uzata nur, se la Javaskripta kodo estas indikita pere desrc-atributo. - La elemento
htmlhavas la novan atributonmanifest, kiu indikas manifesto-dosieron uzotan, kiam la paĝo estas programeca kaj sekvas la nova HTML5-a aplikprograma interfaco por senkonektaj TTT-aplikaĵoj (TTT-paĝaj programoj uzeblaj ankaŭ sen Interreta konekto). La elemento
linkhavas la novan atributonsizes, kiu povas esti uzata, kiam larel-atributo de lalink-elemento havas la valoronicon. Tiam lahref-atributo indikas piktogramon, kiu povas esti uzata por reprezenti aŭ simboli la paĝon, kaj lasizes-atributo indikas la haveblajn grandojn de tiu piktogramo. Ekzemple:<head> <title>Ekzemplo</title> <link rel="icon" href="favicon.png" sizes="16x16" type="image/png"/> <link rel="icon" href="windows.ico" sizes="32x32 48x48" type="image/vnd.microsoft.icon"/> <link rel="icon" href="mac.icns" sizes="128x128 512x512 8192x8192 32768x32768"/> <link rel="icon" href="iphone.png" sizes="57x57" type="image/png"/> <link rel="icon" href="gnome.svg" sizes="any" type="image/svg+xml"/> </head>sizes="any"signifas, ke la koncerna piktogramo estas skalebla (t.e. ĝi povas esti transformita al ajna grando sen kvalitoperdo).- La elemento
olhavas la novan bulean atributonreversed, kiu indikas, ke la listordo estas malkreska (alie ĝi estas kreska). La komencan numeron tiam indikas la atributostart. - La elemento
iframehavas la novan bulean atributonseamless, kiu indikas, ke la enhavo de laiframeestu prezentata kvazaŭ ĝi estus parto de la patra paĝo (t.e. sen videblaj limoj). - La elemento
iframehavas la novan atributonsrcdoc, kiu enhavas HTML-kodon, kiu estu la enhavo de la koncernaiframe. Normale oni indikas tiun enhavon per url-o (adreso) de HTML-paĝo ensrc-atributo. Oni povas uzisrcdockajsrcsamtempe. Tiam tiaj TTT-legiloj, kiuj komprenasscrdoc, uzas tiun HTML-kodon, dum aliaj TTT-legiloj uzas la dokumenton indikitan persrc. Apenaŭ iu TTT-legilo nun (en Junio 2011) komprenassrcdoc-on, sed jen tamen testopaĝo, kiu provas uzi la atributonsrcdoc. - La elemento
iframehavas la novan atributonsandbox, kiu povas indiki diversajn limigojn pri la uzo de la enhavo de laiframe(kiu povas enteni danĝeraĵojn, precipe se ĝi venas de alia servilo). Ĉar tiu sekureco-temo estas tre kompleksa kaj malfacila, kaj ĉar ankoraŭ (en Junio 2011) apenaŭ iu TTT-legilo komprenas tiun atributon (la sola escepto estas la legilo Chrome), mi provizore ne donas ĉi tie pliajn klarigojn de tiu temo.
Forigitaj atributoj
Multaj malnovaj atributoj estis tute forigitaj en HTML5:
revkajcharsetĉe la elementojlinkkaja.shapekajcoordsĉe la elementoa.longdescĉe la elementojimgkajiframe.targetĉe la elementolink.nohrefĉe la elementoarea.profileĉe la elementohead.versionĉe la elementohtml.nameĉe la elementoimg(uzu anstataŭe la atributonid).schemeĉe la elementometa.archive,classid,codebase,codetype,declarekajstandbyĉe la elementoobject.valuetypekajtypeĉe la elementoparam.axiskajabbrĉe la elementojtdkajth.scopeĉe la elementotd.summaryĉe la elementotable.alignĉe la elementojcaption,iframe,img,input,object,legend,table,hr,div,h1,h2,h3,h4,h5,h6,p,col,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.alink,link,textkajvlinkĉe la elementobody.backgroundĉe la elementobody.bgcolorĉe la elementojtable,tr,td,thkajbody.borderĉe la elementoobject.cellpaddingkajcellspacingĉe la elementotable.charkajcharoffĉe la elementojcol,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.clearĉe la elementobr.compactĉe la elementojdl,menu,olkajul.frameĉe la elementotable.frameborderĉe la elementoiframe.heightĉe la elementojtdkajth.hspacekajvspaceĉe la elementojimgkajobject.marginheightkajmarginwidthĉe la elementoiframe.noshadeĉe la elementohr.nowrapĉe la elementojtdkajth.rulesĉe la elementotable.scrollingĉe la elementoiframe.sizeĉe la elementohr.typeĉe la elementojli,olkajul.valignĉe la elementojcol,colgroup,tbody,td,tfoot,th,theadkajtr.widthĉe la elementojhr,table,td,th,col,colgroupkajpre.
Malrekomendataj atributoj
Kelkaj atributoj plu restas en HTML5, sed oni tamen malrekomendas ilian uzon:
borderĉe la elementoimg: se oni uzas tiun atributon ĝi devas havi la valoron0(sed prefere oni uzu stilfolion).languageĉe la elementoscript: se oni uzas tiun atributon, ĉi devas havi la valoronJavaScript(kun ajna uskleco), kaj ĝi ne rajtas konflikti kun la atributotype.nameĉe la elementoa: uzu antataŭe la atributonid.summaryĉe la elementotable.
Aliaj atributaj ŝanĝoj
- La atributo
forĉeli-elementoj ne plu estas malrekomendata. - La atributo
startĉeol-elementoj ne plu estas malrekomendata. - La atributo
targetĉe la elementojakajareane plu estas malrekomendata. - La atributo
typeĉe la elementoscriptne plu estas bezonata, se la uzata programolingvo estas ECMAScript (t.e. Javaskripto). - La atributo
typeĉe la elementostylene plu estas bezonata, se la uzata stilfolia lingvo estas CSS. - La atributo
borderĉe la elementotablerajtas havi nur la valoron1aŭ malplenan valoron. - La atributoj
widthkajheightĉeimgkaj aliaj elementoj ne plu rajtas havi procentaĵon kiel valoron, sed nur nombron (de bilderoj).