HTML5

Baza dokumento

Jen ekzemplo de dokumentoskeleto kun ĉiuj diversaj rekomendindaj formalaĵoj por poliglota HTML5. Uzu ĝin laŭbezone kiel bazon por viaj paĝoj.

<!DOCTYPE html>
<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
<head>
  <meta charset="UTF-8"/>
  <title>Ekzemplo</title>
</head>
<body>
...
</body>
</html>

Tiu skeleto konsistas el la jenaj partoj:

  • Deklaro pri dokumentotipo
  • html-elemento (la efektiva dokumento)
    • head-elemento: la dokumenta “kapo” kun (ordinare deviga) title-elemento (“titolo”)
    • body-elemento: la dokumenta “korpo”, t.e. la efektiva enhavo de la dokumento (tio, kion TTT-legilo prezentas al leganto)

Deklaro pri dokumentotipo

HTML5-dokumento komenciĝu per deklaro pri la dokumentotipo. Ĝi aspektas jene:

<!DOCTYPE html>

Tiu deklaro estas multe pli simpla ol la dokumentotipaj deklaroj de antaŭaj versioj de HTML kaj XHTML. Krome ĝi eĉ ne estas formale necesa. Estas tamen forte rekomendinde uzi ĝin, ĉar pro ĝi praktike ĉiuj modernaj TTT-legiloj aŭtomate ŝaltas sian t.n. striktan modon, provante konduti kiom eble laŭ la reguloj kaj normoj. Alie estas risko, ke ili ŝaltas la t.n. kaprican modon, kiu ekzistas nur por kongruo kun tre malnovaj paĝoj faritaj por malnovaj legiloj, kiuj ofte kondutis erare.

Noto: En HTML-sintaksa HTML5 oni povas skribi la vortojn ”DOCTYPE” kaj ”html ”en la dokokumentotipa deklaro laŭplaĉe kun majuskloj aŭ minuskloj, sed en XHTML5 kaj en poliglota HTML5 oni devas uzi majusklojn en la vorto “DOCYTPE”, sed minusklojn en la vorto “html”.

Noto: Ekzistas iom pli komplika varianto de la HTML5-a dokumentotipa deklaro: <!DOCTYPE html SYSTEM "about:legacy-compat">. La aldonaĵo SYSTEM "about:legacy-compat" estas efektive sensenca. Ĝi aperas nur ĉar iuj XML-aj iloj, per kiuj eblas krei HTML-kodon, ne povas krei la bazan simplan dokumentotipan deklaron de HTML5. Ili volas nepre aldoni ion plian. Se oni uzas tian ilon por krei sian HTML-on, oni povas igi ĝin krei la pli longan deklaron. Alie oni uzu la ordinaran simplan deklaron.

Noto: Se oni uzas XHTML5-on, oni povas aldoni komence ankaŭ XML-deklaron. Tia deklaro tiam troviĝu antaŭ la dokumentotipa deklaro, do plej unue en la dokumento. Ĝi povas aspekti ekz. jene: <?xml version="1.0" encoding="UTF-8"?>. Se oni uzas la kodprezenton UTF-8, kaj tio estas ĉiuokaze forte rekomendinda, oni ne bezonas uzi XML-deklaron. En HTML-sintaksa HTML5 tia deklaro ĉiuokaze ne povas aperi. Poliglota HTML5 estas ebla nur, se oni uzas la kodprezenton UTF-8, kaj forlasas la XML-deklaron.

Deklaro de nomspaco kaj homa lingvo

En XHTML5, kaj en poliglota HTML5, oni devas inkluzivi ankaŭ deklaron pri t.n. nomspaco. Tiu deklaro aperu kiel atributo en la komenca html-marko. La nomspaca deklaro aspektu ekzakte jene:

xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml"

En poliglota HTML5 oni ankaŭ devas en la komenca html-marko indiki la homan lingvon de la dokumento. Ekzemple:

xml:lang="eo" lang="eo"

La ekzemplo diras, ke la homa lingvo de la dokumento estas Esperanto. (En poliglota HTML5 necesas diri tion dufoje!)

Anonco de signokodo

Ene de la head-elemento estas rekomendinde meti deklaron pri la uzata signokodo (kodprezento). En (X)HTML5 eblas fari tion en pli simpla maniero ol en antaŭaj versioj de HTML kaj XHTML:

<meta charset="UTF-8"/>

Tio esprimas, ke oni uzas Unikodon laŭ ties kodprezento UTF-8. Tio estas la sola ebla elekto en poliglota HTML5. Krome estas tre rekomendinde anonci uzon de UTF-8 ankaŭ en la HTTP-ĉapo sendata de la servilo antaŭ la efektiva paĝo.

Al la sekva parto, “XHTML-sintakso”