Datoj kaj horoj

Mi ĵus ŝanĝis kelkajn aferojn pri datoj kaj horoj en la blogo.

Ich habe gerade ein paar Dinge bei Datum und Uhrzeit im Blog geändert.

Antaŭe la datoj aperis en formo, kiun eble iuj legantoj povus miskompreni. Nun ĝi aperas kun la monato en vorta formo (tamen ĉiam en Esperanto – niaj Germanlingvaj legantoj espereble tamen komprenos). Dankon al Kriĉjo Christopher Culver pro la atentigo!

Vorher ist das Datum in einer Form erschienen, die vielleicht einige Leser missverstehen konnten. Nun erscheint der Monat als Wort (aber immer auf Esperanto – unsere deutschen Leser verstehen es hoffentlich trotzdem). Ein Dankeschön an Kriĉjo Christopher Culver für den Hinweis!

Mi ankaŭ ĝustigis la blogan horloĝon laŭ Korea horo (espereble mi ne miskalkulis…). Antaŭe ĝi sekvis Svedan-Germanan horon. Sed povas esti, ke iuj malnovaj indikoj plu aperos laŭ Sveda-Germana tempo. Kiam ni vizitos Eŭropon, kaj blogos de tie, mi kredeble devos reĝustigi la horloĝon. Kia peno! 🙂

Ich habe auch die Uhr von unserem Blog gestellt (hoffentlich habe ich mich nicht verrechnet…). Vorher hat sie die schwedische/deutsche Zeit angezeigt. Es kann aber sein, dass einige ältere Einträge immer noch nach der schwedischen/deutschen Zeit erscheinen. Wenn wir nach Europa fliegen und dort bloggen, muss ich wahrscheinlich die Uhr wieder umstellen. Was für ein Aufwand! 🙂

Pli interesaj blogaĵoj sekvos baldaŭ (mi esperas…).

Interessantere Einträge folgen bald (hoffe ich…).

4 pensoj pri “Datoj kaj horoj”

  1. Saluton Bertilo!

    Rilate la daton: Kial ne indiki la daton laŭ la ISO-normo, do JJJJ-MM-TT (jaro-monato-tago)?

    Kaj pri la horo vi povus: indiki ĝin laŭ UTC (aŭ indiki la diferencon al UTC).

    AVerto: tiu ĉi estas mia unua komenteto al blogero.

    Nun estas 2004-10-16, sab kaj 20:22 laŭ UTC. 🙂

    Ĝison el Rejnlando,
    Kolonjano

  2. Kolonjano skribis:

    Kial ne indiki la daton laŭ la ISO-normo?

    Mi povus uzi la ISO-normon (kion fakte proponis Christopher (kiu ne plu nomas sin Kriĉjo)), sed indiko simila al la normala parola formo estas pli facile komprenebla. Oni ja ĉiuokaze devas scii Esperanton por legi tiun ĉi blogon, aŭ la Germanan, sed Germanparolantoj senprobleme malĉifras Esperantajn datojn.

    Se mi celus komprenadon translingvan (ankaŭ por homoj, kiuj scias nek Esperanton, nek la Germanan), tiam mi ja uzus la ISO-normon.

  3. Jen luksogrumbleto de mi: Estu “16a de oktobro 2004” anstataŭ “16 Oktobro 2004”. Mi mem ĉiam uzas la ISO-normon por retpaĝoj. Post mallonga tempo, oni alkutimiĝas al ĝi. Tamen per la ISO-normo oni ne alcelis anstataŭi la datojn havantaj monatnomojn, nur tiujn konsistantaj el ciferoj.

  4. Gunnar skribis:

    Estu “16a de oktobro 2004″

    Nu, jes. La nuna skriba formo estas mallongigo, kiun oni elparolu tiel, aŭ – por esti plej luksgrumbla – kiel la deksesan de Oktobro (en la jaro) du-mil-kvar(-a) (post Kristo). 😉

Komentado estas fermita.