De Bertilo, 24 Septembro 2007, 12:57

En 1991 Persone eldonis sian duan albumon, En la spegulo. En 1999 ni reeldonis ĝin kiel k-diskon. Sed nun ĝi estas jam elĉerpita, kaj ne ekzistas planoj pri efektiva reeldonado en diska formo.

Tial ni (mi, Martin kaj Anders) decidis, ke ni faru la albumon libere elŝutebla. Mi nun provis realigi tiun ideon uzante la sistemon BitTorrent. Bedaŭrinde mi ege malspertas pri kreado de tiaj t.n. torentoj. Eble vi volas kunhelpi testante la elŝutadon.

Se jes, tiam elŝutu unue la malgrandegan torento-dosieron de En la spegulo. Poste ŝargu ĝin en torento-programon, kaj provu. Mi petas raporti ĉi tie, ĉu io entute okazis. Sciigoj eĉ nur pri komenciĝinta elŝutado estos tre bonvenaj.

Rimarku, ke ne temas pri MP3-dosieroj, sed pri WAV-dosieroj. La kvalito do estas la sama kiel en la k-disko. Pro tio ankaŭ la elŝutaĵo estas tre granda. Temas pri 435 megabitokoj.

Se vi ne jam havas BitTorrent-an programon, tiam provu instali tian. Laŭdire Azureus estas unu el la bonaj, sed ekzistas tre multaj tiaj programoj, kiuj faras la samon.

Notu ankaŭ, ke post elŝutado vi tute rajtos fari kopiojn de En la spegulo kaj doni ilin al aliaj. Sed komercan uzadon kaj kopiadon ni tamen ne permesas.

Aldono: Ŝajnas, ke ne funkciis ĝuste. Mi nun aparte anoncis la torenton ĉe la TTT-ejo de la t.n. spurilo. Eble tio necesas. Eventuale tiuj, kiuj jam ekprovis, devas restartigi siajn torentojn por ke ekfunkciu. Ĉio ĉi estas sufiĉe nova al mi. Mi petas pri pacienco.

Aldono 2: Nun funkcias! Unu persono estas elŝutanta la albumon ĝuste nun. Aliaj estas bonvenaj. Ju pli multaj samtempe partoprenas, des pli rapidas la elŝutado por ĉiuj. Oni elŝutas ne nur de la origino, sed unuj de la aliaj en granda “svarmo”. Tiel funkcias torentoj.

Aldono 3: Eble indas mencii, ke ankaŭ la albumo Povus esti simple estas samamaniere elŝutebla. Krome eblas ambaŭ albumojn torent-elŝuti kune kiel MP3-ojn. Kaj fine la muziko estas aŭskultebla (kaj por iuj elŝutebla) ankaŭ en mia anguleto ĉe Ipernity.

Vi povas ĉiam ajn aldoni komenton per la formularo ĉe la paĝofino.

Ĝis nun 100 komentoj al la afiŝo

Paĝoj: [1] 2 3 »

  1. Komento de Sonja Elen Kisa

    WAV? Frenezulo! :) Mi nepre konvertos al MP3oj kun 192 kilobitoj sekunde. ;)

    Tamen mi ghojas pri la libere havebla klasika muziko kaj mi restos plusemanto dumlonge! :)

  2. Komento de Sonja Elen Kisa

    FLAC pli bonus ol WAV… http://en.wikipedia.org/wiki/Free_Lossless_Audio_Codec

  3. Komento de Sonja Elen Kisa

    Krome, mi shatus rekomendi http://www.utorrent.com/ kiel mian preferatan torentilon.

  4. Komento de Bertilo

    Sonja skribis:

    FLAC pli bonus ol WAV…

    Interese. Dankon pro la propono! Eble mi povos poste ŝanĝi al FLAC. Sed dume ŝajnas, ke la programo, kiun mi uzis por krei la WAV-dosierojn, nome K3B, ne subtenas FLAC-on. Povas esti, ke oni povas facile aldoni tiun kapablon.

  5. Komento de Manuel

    Mi metis la adreson en KTorrent kaj la rezulto estas “stagna”… nenio deŝutiĝis post pluraj horoj.

  6. Komento de Jonathan Badger

    Kvankam mi jam posedas la albumon, mi aplaudas vian decidon.

  7. Komento de Manuel

    Plie, “kaudiocreator” estas la ĝusta ilo por tiaj aferoj kaj ĝi senprobleme subtenas WAV-on, OGG-on kaj FLAC-on. Kun iom da artifikumado oni povas atingi kodigon laŭ MP3 per “lame” (en Debian, almenaŭ; povas esti ke via distribuaĵo senhezite subtenus MP3-on kaj “lame”-on).

  8. Komento de Bertilo

    Ni intence ne volas konverti la sonon en MP3-formaton, ĉar tio signifas tamen gravan redukton de la kvalito. Ni volas, ke la homoj ricevu precize la saman kvaliton, kiun havas la k-disko.

  9. Komento de Bertilo

    Manuel skribis:

    Mi metis la adreson en KTorrent kaj la rezulto estas “stagna”… nenio deŝutiĝis post pluraj horoj.

    Sed nun funkcias! Mi pensas, ke ĝuste Manuel estas tiu, kiu nun elŝutas. Vidu la du aldonojn al la blogaĵo.

  10. Komento de Manuel

    Jes, ĝi funkcias! (15:51, laŭ centreŭropa horareo)

    Mi supozas ke mi NE devas fermi la programon post elŝuto, por ke aliaj povu preni el mia komputilo, ĉu ne?

  11. Komento de Bertilo

    Manuel:

    Jes, ĝi funkcias!

    Jes. Ŝajnas, ke ĉe vi jam estas la tuto. Bonege!

    Mi supozas ke mi NE devas fermi la programon post elŝuto, por ke aliaj povu preni el mia komputilo, ĉu ne?

    Laŭ la etiketo de torentismo oni lasu la programon labori dum almenaŭ unu aŭ kelkaj tagoj poste, por helpi al aliaj elŝuti. Kunlaborado, komunismo, aŭ kiel ajn oni volas nomi la aferon…

  12. Komento de MJ Ray

    Cxu iu havas FLAC-a torento?

  13. Komento de Mari-elen

    Dankon pro la klarigoj ! Fakte mi provis elŝuti, tio postulis apenaŭ momenton, sed kvankam oni vidas la dosierojn en la komputilo, ne eblas aŭskulti ilin. Povas esti ke mi ne vere komprenis kiel Azureus funkcias. Novaĵoj venos kiam mi legintos pliajn klarigojn pri la programo …

  14. Komento de Bertilo

    Mari-elen skribis:

    Fakte mi provis elŝuti, tio postulis apenaŭ momenton, sed kvankam oni vidas la dosierojn en la komputilo, ne eblas aŭskulti ilin.

    Vi sukcesis elŝuti la malgrandegan torento-dosieron. Ĝi enhavas nur katalogon de la dosieroj, kaj indikon, kie eblas ilin elŝuti. Poste necesas lasi la torento-programon kontakti tiujn, kiuj havas la dosierojn (aŭ pecojn de la dosieroj). Ĝi tion devas fari pli-malpli aŭtomate, kaj tiam iom post iom elŝutiĝos la efektiva muziko.

    Jam kelkaj personoj sukcesis elŝuti la tuton. Ĝuste ĉi-momente du Brazilanoj kaj unu Kanadano estas elŝutantaj.

    Cetere En la spegulo nun troviĝas ankaŭ en miaj paĝoj ĉe Ipernity. Tie eblas la muzikon aŭskulti, kaj ankaŭ elŝuti, sed ŝajne elŝutado eblas nur por tiuj, kiuj mem membriĝis ĉe Ipernity. Tio tamen estas senkosta. Ipernity estas nun tradukata en Esperanton. La Esperanta interfaco baldaŭ estos uzebla por ĉiuj.

  15. Komento de Fajro

    Ĉu la albumoj havas ian permesilon kiel “Creative Commons”?

    Se ne, vi povas fari ĝin ĉi tie:
    http://creativecommons.org/license/?lang=eo

    Ekzemple: by-nc-sa

    Poste vi povus alŝuti la albumojn al Jamendo!

  16. Komento de Bertilo

    Fajro demandis:

    Ĉu la albumoj havas ian permesilon kiel “Creative Commons”?

    Nu, jes… principe, sed mi estis tro pigra por zorgi pri tiu flanko de la afero.

    La samaj dosieroj troviĝas ankaŭ ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/doc/bertilow/album. Tie mi indikis tian permesilon. Logike do la samo validas ankaŭ por la torenta versio.

    Cetere eble mi kaptu la okazon mencii, ke nun haveblas ne nur “En la spegulo”, sed ankaŭ “Povus esti simple”, samamaniere, kaj kiel torento, kaj ĉe Ipernity.

    Poste vi povus alŝuti la albumojn al Jamendo!

    Ĉu Jamendo aŭtomate transformas ĉion en MP3-ojn? Plej multaj tiaj lokoj faras tion laŭ mia impreso, ofte eĉ sen informi pri tio. Mi bone komprenas, ke ili konvertas, sed ni volas disvastigi nian muzikon kun plena k-diska kvalito. Ankaŭ ĉe Ipernity okazas tia konvertado, sed Ipernity-membroj (almenaŭ tiuj, kiuj pagis por sia Ipernity-konto) povas elŝuti ankaŭ la originajn nekonvertitajn dosierojn.

  17. Komento de Manu

    Saluton, mi elŝutis senprobleme la albumojn “En la Spegulo” kaj “Povus esti simple”, la elŝutado daŭris 45 minutojn, mi nun ne povas aŭdi la kantojn ĉar mi estas en mia laborejo, sed ja kiam mi alvenos al mia hejmo mi ĝuos aŭkultante ilin,

    Dankon kaj gratulon al Martin kaj Anders pro ilia bonega muziko, vere laŭdinda..
    daŭrigu vian bonan laboron.

    Amike, Manuel Ortega
    Venezuelo

  18. Komento de Fajro

    Ĉu Jamendo aŭtomate transformas ĉion en MP3-ojn?

    Vi povas uzi Ogg Vorbis!!:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Vorbis#Codec_comparisons

    Oftaj Demandoj de Jamendo por muzikistoj

    Ankaŭ estus bonege alŝuti la albumojn al Last.fm.

    http://www.last.fm/music/Persone :D

  19. Komento de Kunar

    Ŝajne la elŝutado de ambaŭ albumoj sukcesis ĉe mi. Kial vi aldonis la albuman kovrilon nur al “Povus esti simple”, sed ne al “En la spegulo”?

    En la Vikipedio oni forigis fotojn, kiuj montris Esperanto-albumojn, kun la komento, ke ne klaras la kopirajta stato de tiaj fotoj. Ĉu eble nun ni provu enmeti (kun akompana deklaro) foton de la du Persone-albumaj kovriloj?

  20. Komento de Bertilo

    Kunar demandis:

    Kial vi aldonis la albuman kovrilon nur al “Povus esti simple”, sed ne al “En la spegulo”?

    La ideo aldoni ankaŭ la kovrilon venis al mi en la kapon nur kiam mi kreis la duan torenton. Mi nun ne volas ŝanĝi la unuan. Bonŝance la kovrilojn oni povas facile trovi en nia TTT-ejo.

  21. Komento de Unuel

    Nome de la tutmonda esperantistaro, multan dankon pro via bonkora donaco de “En la spegulo”! :-)

    Ĉu eble vi volus donaci ankaŭ la albumon “62 minutoj”? Mi supozas, ke vi ankoraŭ ne retrovis la mastron, sed laŭdire jam ekzistas MP3-dosieroj de ĝi faritaj el la kasedo.

  22. Komento de Kunar

    Ne nur laŭdire ekzistas MP3-dosieroj! Ilin mi faris fine de 2001. Amiko de amiko kopiis ekzempleron de la origina kasedo al kompaktdisko. El tiu mi faris la MP3-dosierojn.

    Tamen mi opinias, ke du donacitaj albumoj jam estas sufiĉe! La reston eblas aĉeti. Krome po tri kantoj el la kvara kaj kvina albumo elŝuteblas senpage ĉe musicexpress.com.br .

  23. Komento de Kunar

    Hodiaŭ mi sukcese elŝutis la du albumojn en la MP3-formato. Mi intencas krei nun t.n. hibridajn diskojn, kiuj enhavas MP3-dosierojn kaj la kovrilajn bildojn, sed samtempe estas uzebla en ordinara KD-aŭskultigilo. Por tiu celo tre utilas la altkvalitaj WAV-dosieroj. Refoje dankon pro la granda donaco, kiun Persone faris al Esperantujo! En mia kapo jam grandiĝas la listo de homoj, kiuj ĝojos pri tiuj albumoj. Ĉu iu membro de Persone havas konton (ĉe PayPal, UEA k.s.), al kiu eblus ĝiri monon? Tia libervola pagado ja iĝis interreta kutimo kaj tiel la bando almenaŭ ricevos ioman monan rekompenson.

  24. Komento de Bertilo

    Kunar skribis:

    Ĉu iu membro de Persone havas konton (ĉe PayPal, UEA k.s.), al kiu eblus ĝiri monon?

    Mi pensas, ke ni ĉiuj havas UEA-kontojn. La mia estas “weng-d”.

  25. Komento de joyce

    Mi forte konsentas al via blogo ….
    i similas Tre Cool .. awesome
    Ne forgesu viziti mian retejon http://www.7liveasia.com

  26. Komento de agen casino online

    Agen Casino thank you for sharing..

  27. Komento de taruhan bola

    great post.. Agen Taruhan Bola
    thank for sharing..

  28. Komento de situs poker

    nice blog.. wish the best luck for you.. Situs Poker Terpercaya
    thank you for sharing..

  29. Komento de Agen Casino Online Terpercaya

    keep post an awesome post.. Agen Casino Online
    thank you for share..

  30. Komento de pokerbet888

    this good website , i love it

    situs poker terlengkap

    thankyou for sharing

  31. Komento de Dominoqq

    Agen Taruhan
    qq Online
    Domino qq
    Agen Poker
    Bandar Bola
    Togel Indonesia
    Tvonline
    nonton bioskop online
    Tv Indonesia
    Film Bokep
    Info Bola
    Prediksi Togel
    Info Togel
    Aplikasi Gratis
    Foto Bugil
    Hasil Bola
    Cerita Dewasa
    Lagu Mp3 Terbaru
    Indo Togel
    Rumus Togel
    Prediksi Bola
    Livescore

  32. Komento de pokerbet888

    this good post

    situs poker terlengkap

  33. Komento de Secarsuwor

    vipbet88.asia

  34. Komento de klikfifa.com

    klikfifa.com

  35. Komento de pokerbet888

    I appreciate with this and I like learning about this subject. If possible, as you gain information

    situs poker terpercaya

  36. Komento de kuda

    http://bola-88.com
    Very rarely do I come across a blog that’s both informative and entertaining, and let me tell you, you’ve hit the nail on the head.

  37. Komento de jagoanbola88

    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Togel
    Agen Togel
    Agen Togel
    Agen Togel
    Agen Togel

  38. Komento de Judi Bola

    Judi Bola
    Agen Casino Online
    Agen Bola
    Agen Ibcbet
    Agen Judi Online
    Agen Sbobet
    Taruhan Bola
    Agen Togel
    Judi Bola
    Bandar Bola
    Agen Bola
    Judi Online
    Taruhan Bola Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola

  39. Komento de jagoanbola88

    thanks so much for u sharing
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Bola
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Casino
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Agen Bola Terpercaya
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Judi Bola Online
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Judi
    Agen Togel
    Agen Togel
    Agen Togel
    Agen Togel
    Agen Togel

  40. Komento de Judi Bola

    u r is the best
    Judi Bola
    Agen Casino Online
    Agen Bola
    Agen Ibcbet
    Agen Judi Online
    Agen Sbobet
    Taruhan Bola
    Agen Togel
    Judi Bola
    Bandar Bola
    Agen Bola
    Judi Online
    Taruhan Bola Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker Online
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Agen Poker Terpercaya
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola
    Judi Bola

Paĝoj: [1] 2 3 »

Aldoni komenton.

(Por testi, ĉu vi estas homo aŭ roboto.)



Sekvi komentojn pri tiu ĉi kontribuo pere de distribuo laŭ RSS 2.0.