Kiel mi ĵus menciis mi tradukis en Esperanton la programon WordPress 2.0.5 (kiun ni uzas por blogi ĉi tie, kaj kiun mi uzas ankaŭ en Lingva Kritiko).
Nun finfine eblas elŝuti tiun tutan paketon. Se vi trovos erarojn, aŭ se aperas alispecaj problemoj, alskribu min: “bertilow” ĉe “gmail.com”
Arkivo de Nov 2006
Iafoje mi skribis ĉi tie pri Esperantaĵo, precipe pri PMEG, sed ekde nun estos malpli da tiaj temoj ĉi tie, ĉar mi ĵus lanĉis novan TTT-ejon (blogo-similan) pri Esperantologio: Lingva Kritiko. Tie mi kaj aliaj Esperantologoj aperigos artikolojn. Mia unua artikolo temas pri La gramatikaj terminoj en PMEG, kaj estas iasence daŭrigo de la ĉi-tiea [...]
Mi ĵus instalis novan version de la programo WordPress, kiu funkciigas tiun ĉi blogon. / Ich habe gerade eine neue Version des Programms WordPress installiert, mit dem dieses Blog funktioniert.
Eine Sache hier in Korea fasziniert mich immer wieder: Essen wird häufig mit der Schere geschnitten. Am auffälligsten ist das bei Nudeln. Die werden nicht etwa vor dem Kochen gebrochen oder so, sondern man bekommt die fertigen langen und wirren Nudeln in einer Schüssel und schneidet sie einfach mit der Schere klein. Ansonsten wird die [...]
Ĵus aperis en la gazeto “La Ondo de Esperanto” ampleksa recenzo de PMEG. Ĝi estas treege negativa, por ne diri insulta: Dufoje la recenzinto parolas pri demenco miaflanke!
Legu mem la recenzon. Se vi havas komentojn, ne hezitu skribi al la gazeto (”sezonoj” ĉe “kanet.ru”). La redaktanto jam deklaris, ke li bonvenigas reagojn.
Sed ne forgesu kontroli [...]
Antaŭ nelonge aperis versio 2.0 de la bonegega TTT-legilo Fajrovulpo (”Firefox”), kiu vi jam uzas, ĉu ne? Ĉu ne? Unu el la novaĵoj en tiu versio estas literumilo por tekstokampoj. Plej brile estas, ke jam haveblas ankaŭ Esperanta vortaro por tiu literumilo. Ĝi estas facile instalebla, kaj tuj aŭtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu paĝo [...]

Internet, Interreto, WordPress