Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 – Lösungen / Kaporompado por la lingvolernanto 2 – Solvoj

Vielen Dank für die Beiträge zu Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2! Der erste Rateversuch von Mireja hat mutig sehr ungewöhnliche Lösungen geboten, Robert hat in seinem Kommentar die ersten zwei Zeilen komplett richtig erkannt, und die kleine Geschichte von Johan’-Luko war einfach brilliant.
Heute kommen nun endlich die Lösungen, aber wie beim letzten Mal wollen wir denen, die neu kommen und auch raten wollen, den Spaß nicht verderben. Deshalb führen wir euch hier zu einer extra Seite mit den Lösungen.

Ni tre dankas pro la kontribuoj en Kaporompado por la lingvolernanto 2! La unua divenoprovo de Mireja kuraĝe ofertis tre nekutimajn solvojn, Robert en sia komento eltrovis ĝuste pri la kompletaj unuaj du linioj, kaj la rakonteto de Johan’-Luko estis simple brila.
Jen finfine venas la solvoj, sed same kiel lastfoje ni ne volas malebligi amuziĝon al tiuj, kiuj venos poste kaj same volas diveni. Tial ni gvidas vi ĉi tien al aparta paĝo kun la solvoj.

PMEG nun aĉetebla

Nun finfine estas aĉetebla la paperlibra versio de “PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko).

Mi ĉi tie jam skribis pri la eldonado de PMEG en la blogaĵoj “PMEG kiel libro” kaj “Januara PMEG”. Sed nun mi ĝojas povi anonci, ke la presado finfine estas plenumita, kaj ke ELNA ĝin vendas en sia Retbutiko (kiu tamen ŝajnas esti nur en la Angla lingvo…). La prezo estas 27 USD. La paĝonombro estas 696. Kredeble baldaŭ ankaŭ aliaj libroservoj vendos PMEG-on.

Aldono: Ankaŭ eblas mendi PMEG-on de ELNA, se oni skribas retpoŝtan mesaĝon en Esperanto al Don: elna@esperanto-usa.org.


Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 / Kaporompado por la lingvolernanto 2

Damit euch die Zeit ohne Einträge nicht allzu lang wird, heute mal wieder was zum Rätseln. Ihr könnt euch vielleicht auch noch an Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 1 erinnern?

Por ke la tempo sen afiŝoj ne iĝu al vi tro longa, jen denove io por diveni. Vi eble ankaŭ rememoras la Kaporompadon por la lingvolernanto 1?

Daŭrigi legadon “Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 / Kaporompado por la lingvolernanto 2”