Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 / Kaporompado por la lingvolernanto 2

Damit euch die Zeit ohne Einträge nicht allzu lang wird, heute mal wieder was zum Rätseln. Ihr könnt euch vielleicht auch noch an Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 1 erinnern?

Por ke la tempo sen afiŝoj ne iĝu al vi tro longa, jen denove io por diveni. Vi eble ankaŭ rememoras la Kaporompadon por la lingvolernanto 1?

Hier also eine weitere Seite aus dem Koreanisch-Lehrbuch. Welche Wörter sollen die Bilder wohl illustrieren?
Eure Rateversuche als Kommentare zur Unterhaltung aller sind willkommen!

Jen do plia paĝo el tiu lernolibro por la Korea. Kiujn vortojn kredeble ilustru la bildoj? Viaj kuraĝaj divenoprovoj kiel komentoj por distri ĉiujn estas bonvenaj!


3 pensoj pri “Kopfzerbrechen für den Sprachlerner 2 / Kaporompado por la lingvolernanto 2”

  1. Saluton,
    Mi provas kaj espereble ke mi ridigos vin 😉

    la bovino staras por montri “STARI”
    la viro paŝas por montri “PAŜI”
    la infano apud seĝo por montri “SIDIĜI” aŭ “SIDI”?

    La terglobo estas por montri “SUR LA TERO”
    La ĉapelo por montri “SUR LA KAPO”
    La nigra hararo por montri SUR LA VIZAĜO

    La ombro por “SUNAS” aŭ “TURNIĜAS LA SUNO”?
    La ŝipveturado por “NOKTAS” aŭ “PASAS LA NOKTO”?
    La lasta bildo por “TURNI” aŭ “TURNIĜI”?

    Feliĉan jaron 2006!
    Mireja

  2. Jen mia provo:
    unua linio: bovo, paŝi, ekstari
    dua linio: tero, ĉapelo, virino
    tria linio: ombro, nokto, danci

  3. La bildordo misas. La unua estas la 4a: esperantistoj fervoje vojaghas el Europo al Korea kongreso tra Siberio. Tra fenestro kamparano (2) krias: Atendu min, ankau mi iri volas! Bovino (1) ghuanta la trajniradon pensas: frenezas homoj! Kiel povi ghui trajnopason, se oni jam estas en ghi! Knabeto (3) krias en kupeo: Hej Panjo! Kial vi lasis harpinglon sur mia segho? La vojagho estas tiel longa, ke jam vintras (7) che l’ alveno. Sed ili ne rajtas trapasi Nordan Koreon, do devas alboati (8). Fine akceptadas ilin bela ciceronino (6 + 9 estas la sama persono, kapo + korpo) kiun ili ghentile salutas demetante chapelon (5).

Komentado estas fermita.