De Bertilo, 26 Septembro 2004, 9:00

Saluton karaj amikoj! / Hallo, liebe Freunde!

Jen nova blogo de Birke kaj Bertilo. Ni ĵus instalis ĝin, kaj ni intencas ĉi tie rakonti pri nia nova vivo en Koreujo (parte jam retrorigarde al la unuaj semajnoj), sed verŝajne ankaŭ multaj diversaj aliaj temoj estos traktataj.

Hier ist das neue Blog von Birke und Bertil. Wir haben es gerade installiert, und wollen hier über unser neues Leben in Korea erzählen (teilweise schon rückblickend auf die ersten Wochen), aber wahrscheinlich auch über andere Themen.

Ni uzos ne nur Esperanton, sed ankaŭ la Germanan (kaj eble ankaŭ aliajn lingvojn…)

Wir werden nicht nur Deutsch, sondern auch Esperanto (und vielleicht auch andere Sprachen…) verwenden.

La blogo mem uzas la programon “Wordpress”, kiun Bertilo haste tradukis en Esperanton. Eble vi vidos erarojn, kaj eble vi vidos plu restantajn Anglaĵojn. Ne paniku!

Das Blog selbst nutzt das Program “Wordpress”, das Bertil in relativ kurzer Zeit ins Esperanto übersetzt hat. Vielleicht werdet ihr einige Fehler finden, vielleicht auch noch Reste der englischen Ausdrücke. Keine Panik!

Ĝis baldaŭ! / Bis bald!

 

Ĝis nun 11 komentoj al la afiŝo

  1. Komento de Conny & Stefan

    Ni volas esti la unuaj kiuj skribas komenton, do salutojn denove el Pekino. Espereble baldaŭ ni revidos vin por kafoklaĉo.

  2. Komento de Ken Miner

    Eble mi sukcesas esti la dua! Gratulon; mi antaŭvidas unu el la plej interesaj blogoj en Esperantio.

    Ken

  3. Komento de Ken Miner

    Pardonu; mi fuŝis la unuan fojon.

    Ken

  4. Komento de Juhani Haavisto

    Saluton!!
    Ne gravas kiom da amikoj jam komentis, ĉi tie venas varmaj pensoj el Svedio!!
    Bonan vivon en Koreujo :-)

  5. Komento de Detlev kaj Wera Blanke

    Karaj,

    ni ĝojas pro via bona alveno kaj volonte tenos kontakton lau viaj kaj niaj ebloj.
    Post via alkutimiĝo al la nova vivo estus bone, se vi povus starigi kelkajn ligojn al interlingvistoj, esperantistaj kaj neesperantistaj. En Seulo eĉ aperas interlingvistika revuo (kvankam la redaktoroj tion eble ne scias, sed pri tio pli poste). Ĉion bonan al vi ambau. CVxion alian per la retadreso, por ne enuigi la legantojn de via gastlibro.
    Tre amike
    Detlev kaj Wera Blanke

  6. Komento de Gunnar R. Fischer

    Bonvenon al la rondo! Mi jam antaŭvidis, ke Bertilo iam ne plu povos rezisti la allogon de la rettaglibrumado…
    Jen aperas tute nova eblo, komuniki kun la mondo – kaj kiu spertas pri interreto kaj verkado de tekstoj, kvazaŭ estas en sia elemento! Mi tre antaŭĝojas legi pri viaj aventuroj en Suda Koreujo. (Minimume mi atendas plian kontribuon al la eterna diskuto pri landonomoj en Esperanto… jes, eta ŝerco mia.)

  7. Komento de Bertilo

    Dankon pro chiuj komentoj, gratuloj, k.t.p.!

    Efektive blogado estas tre interesa komunikmaniero, kiu longe logis kaj tentis min (kiel Kunar prave supozis). Mi timis, ke se mi ekblogos, mi tute ne plu trovos tempon fari ion ajn alian. Ni vidos, chu la timo realighos. Mi ekkuraghis nur char pri tiu chi blogo ni laboras duope.

    - Kaj efektive, Kunar, tute ne maleblas, ke aperos afiŝoj ankaŭ pri la eterna landonoma afero… :) -

  8. Komento de Manuel Pancorbo Castro

    Bonvenon al bita-kora rondo! Mi tuj atentigos pri ĝi en mia blogo.
    Krome, mi konfesas ke mi klaĉeme scivolas pri via vivo en Sud-Koreujo, ekde kiam mi sciis pri via nova loĝlando. Ĉu pro laboro? ĉu volonte? ĉu vi esperas lokan esperantumadon?
    Pardonpetante pro mia hanta klaĉemo, mi elkore salutas.

  9. Komento de Roel Haveman

    Gratulon pro la kuraĝa paŝo en blogolandon. Kaj dankon al Manuel pro la atentigo pri ĉi tiu blogo. Mi deziras al vi agrablan vivon en Suda Koreujo.

  10. Komento de Stela

    Tre plaĉas al mi via foto en LJ! :) )))))
    Brakumojn: St

  11. Komento de Bertilo

    Stela skribis:

    Tre plaĉas al mi via foto en LJ!

    Dankon! La plena foto, el kiu mi prenis tiun bildeton, troviĝas en unu el la ĉi-tieaj afiŝoj.

    (Cetere LJ, kiun Stela menciis, estas “Livejournal”, kie mi hieraŭ kreis al mi alian blogpaĝon, kiun mi tamen ne intencas uzi. Mi aliĝis al LJ nur povi pli facile komenti en blogoj de amikoj tie (ekz. en la (frenezulina) blogo de Stela). Nur membroj de LJ povas tie facile skribi komentojn.