PMEG 2024
39.1.24. NOMIAL
Evitinda matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus aŭ minus: *dunomialo* = “duterma esprimo, dutermo, binomo”, *trinomialo* = “triterma esprimo, tritermo”, *plurnomialo* = “plurterma esprimo, plurtermo”. Prefere oni uzi kunmetaĵojn kun la vorto termo: dutermo, plurtermo.