PMEG 2024

39.1.5. ARI°

Proponita matematika sufikso por nombrosistemoj: du → *duaria* = “duuma”, dek → *dekaria* = “dekuma”. ARI ne estas praktike uzata. Oni uzu UM en tiaj vortoj.