PMEG 2023

39.2.27. TERMO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “varmo” (la fina O iafoje mankas): termostato, termoso, termometro, termika, termogena.

Vera prefikso «

“Varmo”. Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per “termo”: botelo *termobotelo* = “termoso”, fonto *termofonto* = “fonto de varma mineralakvo”, banejo *termobanejo* = “banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo”. Atentu pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetaĵojn kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.