PMEG 2024
26. Verboj
Vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US aŭ I estas verbo. Verbo montras faradon de ago aŭ estadon en stato.
La diversaj verbfinaĵoj prezentas agojn kaj statojn en kvar malsamaj manieroj – en kvar modoj.
-
Reala modo – por agoj kaj statoj realaj:
Vola modo: U-finaĵo – por agoj aŭ statoj dezirataj, volataj, ordonataj aŭ celataj
Nur en la reala modo oni faras distingon inter tri tempoj. La aliaj modoj ne esprimas tempon.
Verboj kun AS, IS, OS, U aŭ US rolas kiel ĉefverboj de frazo.
Verboj kun I-finaĵo – I-verboj ne rolas kiel ĉefverbo, sed havas diversajn aliajn rolojn en frazoj. I-verbo estas tradicie rigardata kiel la baza formo de verbo. Tial verboj aperas en I-formo en vortaroj.
Legu ankaŭ pri vortfarado per verbaj finaĵoj, pri verboj kaj frazroloj, kaj pri kelkaj gravaj verboj.