PMEG 2024
8.1. Bazaj reguloj por nombro
Ĉe O-vortoj kaj A-vortoj, kaj ĉe tabelvortoj je U kaj A, oni devas fari distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro. Unu-nombro signifas, ke temas pri unu afero. Multe-nombro signifas, ke estas pli ol unu afero.
Gramatikan multe-nombron oni montras per la finaĵo J. Manko de J-finaĵo montras unu-nombron:
| Unu-nombro | Multe-nombro |
|---|---|
| (unu) tago | (pluraj) tagoj |
| (unu) granda domo | (tri) grandaj domoj |
| ilia granda domo | iliaj grandaj domoj |
| alia homo | aliaj homoj |
| la unua tago | la unuaj tagoj |
| iu | iuj |
| tiu homo | tiuj homoj |
| tia speco | tiaj specoj |
| La kato estas nigra. | La katoj estas nigraj. |
| Ĝi estas granda, sed bela. | Ili estas grandaj, sed belaj. |
| Vi estas bela. | Vi estas belaj. |
| Ĉiu miris pri tio. | Ĉiuj miris pri tio. |
| Kia estis la respondo? | Kiaj estis la respondoj? |
Eventuala N-finaĵo staras post J: tagojn, grandajn, aliajn, nigrajn, iliajn, tiujn, neniajn.
Legu pli detale pri uzado de unu-nombro kaj multe-nombro.
Iaspecan multe-nombrecon esprimas ankaŭ la sufikso AR.