PMEG 2024

16.5. Vortostumpoj

Iafoje, precipe en skriba lingvaĵo, oni uzas kaj aŭ alian kunligan vorteton por ligi du aŭ pli da partoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide.

  • Tio estas kombinita manĝaĵ- kaj gazet-vendejo. = ... manĝaĵvendejo kaj gazetvendejo.

  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ... skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj. = ... subtasoj kaj subteleroj.

  • Tio estas manĝaĵ- aŭ gazet-vendejo. = ... manĝaĵvendejo aŭ gazetvendejo.

  • Tio estas manĝaĵ-, sed ankaŭ gazet-vendejo. = ... manĝaĵvendejo, sed ankaŭ gazetvendejo.

Ĉi tiaj frazoj estas sufiĉe nenaturaj. Ĝenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finaĵoj, kio normale ne estas ebla en Esperanto. Ĉu ekz. manĝaĵ- estas unu vorto? Kiel akcenti ĝin? Ĉu sur la antaŭlastan vokalon: mánĝaĵ-, aŭ sur la lastan vokalon kontraŭ la reguloj pri akcento: manĝáĵ-? Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi, ekz. jene:

  • Ili iris en la domon kaj el ĝi tre rapide.

  • Tio estas kombinita manĝaĵa kaj gazeta vendejo.

  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

  • Tio estas vendejo de manĝaĵoj, sed ankaŭ de gazetoj.