PMEG 2024
27.6. I-verboj kvazaŭ ĉefverboj
Normale I-verbo ne povas esti ĉefverbo, sed okaze oni vidas frazojn, en kiuj la sola verbo estas I-verbo. Sed ankaŭ en tia uzo I-verbo ne povas havi gramatikan subjekton.
Ĉefverbecaj I-verboj aperas en iaj mallongigitaj subfrazoj. La I-verbo tiam sence egalas al U-formo aŭ esprimo kun povi:
Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.FE.38 = ... kion mi faru.
Mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi.M.85 = ... kiel mi ĝin klarigu.
La vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni.M.11 = ... kion ŝi faru kaj al kiu ŝi sin turnu.
Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon.M.102 = Ili ne havas (ion), kion ili/oni povus manĝi, ili ne havas (ion), per kio ili povus hejti la fornon.
Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco.Rt.19 = ... se oni prenu la plej malmulte ...
Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.H.14 = Se oni lin komparu kun la nuna reĝo ...
Ĉefverbecaj I-verboj aperas ankaŭ en iaj mallongigitaj esprimoj de dubo aŭ hezito. La plena frazo havas verbon en U-formo, okaze en US-formo aŭ OS-formo:
Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio?M.196 = Per kio mi plialtigu ... Per kio mi aĉetu ...
Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras nun la demando.H.74 = Ĉu mi estu aŭ ne estu ...
Kion fari?M.19 = Kion oni/mi/vi faru?
Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon?Rz.26 = Ĉu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Ĉu mi vendu ekzemple la pantalonon?
Iafoje oni vidas I-verbojn uzatajn anstataŭ ordonaj U-formoj. Tiam la ordono ricevas nuancon neŭtralan, nek ĝentilan nek malĝentilan, sed simple konstatan. La senca subjekto de la I-verbo estas tute ĝenerala oni. Tiu uzo estas malofta:
Nur prunti, sed ne restigi al si!FA3.129 = Oni povas nur prunti ... Anstataŭ ordoni per U-formo, la parolanto eldiras sian volon kiel simplan konstaton de nediskutebla fakto.
Por landoj ne menciitaj en la listo sin turni al LF-KOOP, Svislando. Simpla konstato, kiel oni agu por mendi ion de LF-KOOP.
En komputilaj interfacoj, menuoj de programoj, k.s., oni ordinare uzas I-verbojn por diversaj elekteblaj agoj: konservi dokumenton, ŝargi dokumenton, serĉi tekston k.s. La logiko estas, ke tiuj estas agoj, kiujn la uzanto de la programo povas elekti: se vi volas konservi la dokumenton, alklaku ĝi tiun menueron. Sed estas ankaŭ tute eble en tia kunteksto uzi ordonajn U-formojn, se oni pensas pri tio, ke la uzanto de la programo ordonas al la programo fari la koncernan agon.
La specialaj esprimoj se tiel diri, se paroli sincere k.s. montras manieron de rigardado, vidpunkton, k.s. Oni povas ankaŭ uzi por anstataŭ se, sed se estas pli klara:
Se paroli sincere, li tute ne plaĉas al mi. = Se mi parolu sincere ...
Li estas, se tiel diri, sia propra malamiko. = ... se oni povus tiel diri ...
Krome oni iafoje uzas I-verbojn en rakontoj anstataŭ ĉia ajn ĉefverba formo por montri primitivan (eraran) lingvaĵon: Ĉu vi *manĝi* nun?