PMEG 2024
14.2.9. Tuj
Tuj = “sen prokrasto, sen atendo”:
“Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!”FE.19
Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi.FE.20
La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis.FE.33
Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41
Kiam la suno estis tuj subironta, Elizo ekvidis dek unu sovaĝajn cignojn.FA1.164
La infanoj ne tuj komprenis, kion ŝi diris.FA3.89
Tuj post la hejto la forno estis varmega.FE.38
Tuj antaŭ la vespermanĝo ni kolektiĝis en la salono. Kelkaj uzas ĵus kun antaŭ en tiaj esprimoj, sed tuj antaŭ estas preferinda.
Loka tuj «
Tuj estas ankaŭ uzata kun loka signifo = “tute proksime, tute apude”. Iafoje tempa kaj loka signifoj miksiĝas:
Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fenestroj?FA1.198
Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon.M.12
La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi.FA1.74 Kaj tempa kaj loka tuj.
Vortfarado «
Tuja = “tuj okazonta, okazinta, fariĝonta, fariĝinta” k.s.: Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31
Tuje estas pli akcenta formo de tuj: Li malaperis tiel tuje, ke neniu povis vidi kien.