PMEG 2024
14.2.3. Baldaŭ
Baldaŭ = “post mallonga tempo”:
Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.FE.25
Teatramanto ofte vizitas la teatron kaj ricevas baldaŭ teatrajn manierojn.FE.37
La tablo staras malrekte kaj kredeble baldaŭ renversiĝos.FE.33
Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.FE.40
Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.FE.42
Mia trijara ofico estos baldaŭ finita.BV.53
Eĉ en bona afero tro multe ofte estas malbone; pri tiu vero li baldaŭ devis konvinkiĝi.FA3.119
Baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon.L2.106
Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas.PE.427
Vortfarado «
Baldaŭa = “tia, ke ĝi okazos aŭ okazis baldaŭ”: Knut estas en plena malespero pro mia baldaŭa forveturo!FA3.61
Baldaŭe estas pli akcenta formo de baldaŭ: Estas pli bone forveturi plej baldaŭe.Rz.67