Informado: Retpaĝaroj
El prelegeto de Bertilo Wennergren en la 92a UK en Jokohamo 2007.
Jen kelkaj konsiloj por tiuj, kiuj volas starigi TTT-ejon aŭ TTT-paĝaron pri io Esperantorilata:
Kion? Elektu temojn, kiuj ne estas jam bone pritraktataj de aliaj TTT-ejoj. Bone konatiĝu kun la Interreta Esperantujo.
Por kiuj? Elektu celgrupon aŭ celgrupojn (prefere ne tro multajn). Ne forgesu pri la serĉorobotoj (pri Guglo k.s.).
Kiom? Limigu la aktivadon al tio, kion vi mem realisme povas plenumi.
Kiu? Ne antaŭsupozu, ke multaj aliaj kunhelpos. Se aliaj volos helpi, tiam tio estas tre bona, sed planu la komencon tiel, ke vi mem povos ĉion plenumi sola.
Faru unue - fanfaronu poste. Ekzistas ekzemploj de tre ambiciaj projektoj, kies grandajn meritojn la kreonto diskonigis vaste jam antaŭ ol io ajn estis konkrete farita. Ne imitu tion. Unue kreu ion vere funkciantan kaj ekzistantan. Kiam ĝi montriĝos bona, tiam vi povos ekfanfaroni.
Elektu teknikan bazon:
Tre simple, sed bone funkciante: Uzu publikigan helposistemon, ekzemple Wordpress-on aŭ Drupalon... (prefere elektu jam Esperantigitan sistemon).
Pli flekseble, sed malpli facile kaj pli temporabe: Faru mem ordinarajn HTML-paĝojn. Lernu pri HTML (XHTML) kaj pri stilfolioj (CSS)
Plej multaj ebloj, sed malfacile: Dinamikaj paĝoj. Lernu ankaŭ pri Javaskripto, pri servilaj teknikoj (PHP, Perlo...), pri datumbazoj...
Ne timu la teknikon. Komencu simple - lernu iom-post-iom.
Koncentriĝu je la enhavo. Bona enhavo logas vizitantojn, ligantojn kaj serĉorobotojn.
Simpligu! Ju pli komplike, des pli granda risko, ke io misiros.
Bela aspekto helpas, sed ĝi ne forrabu tro da tempo - la enhavo pli gravas.
Ne provu trompi la serĉorobotojn, ĉar ili mordas! Se Guglo rimarkas, ke vi montras al la serĉorobotoj grave alian enhavon ol vidas ordinaraj vizitantoj, tiam povas esti, ke via paĝaro estos plene blokita ĉe Guglo. Zorge detenu vin de ĉiuj ajn artifikoj por plibonigi la pozicion de viaj paĝoj ĉe Guglo. Simple faru bonan kaj allogan enhavon. Forgesu pri ŝlosilvortoj (en t.n. "meta"-elemento). Ili jam de longe estas plene ignorataj de la serĉorobotoj.
Faru paĝojn, kiuj funkcias en ĉiuj retumiloj kaj por ĉiuj vizitantoj - ankaŭ por blinduloj kaj vizitantoj kun malrapida reta konekto. Bona testo estas la simpla retumilo Lynx. Ĝi montras la paĝojn tiel, kiel ilin spertas serĉorobotoj kaj blinduloj.
Prezentu la veran enhavon tuj - evitu enkondukojn. Enkondukoj (ekz. Flaŝ-filmetoj k.s.) povas esti belaj la unuan fojon, sed kiam oni revenas la duan kaj precipe la trian fojon, ili nur tedas.
Aranĝu serĉeblon. La vizitantoj povu rapide trovi la deziratan enhavon per entajpado de serĉvortoj.
Ne provu kateni la uzantojn - se ili volas foriri, ili povu fari tion senprobleme. Ne uzu Javaskriptajn artifikojn por ilin reteni.
Nepre ne uzu trudfenestretojn!
Ĝisdatigu ofte, sed tamen nur kiam vi havas ion interesan por oferti.
Atentigu pri la projekto en diversaj forumoj, sed ne troigu - ne spamu!
Zorgu pri la lingva nivelo - malbona lingvaĵo estas tre malalloga.
Uzu normalan Esperanton - forgesu pri amataj ĉevaletoj kaj reformprovoj.