Signokodoj

Por prezenti literojn kaj aliajn signojn en komputiloj, en retpoŝto, en TTT k.s., oni uzas diversajn kodsistemojn. Nuntempe Unikodo, precipe ties varianto UTF-8, fariĝis superrega, kaj se temas pri kreado de TTT-paĝoj, apenaŭ ekzistas kialoj por ne uzi Unikodon. Sed iafoje oni tamen bezonas scii ion pri aliaj signokodoj.

Ekzistas multaj aliaj signokodoj - precipe por Aziaj lingvoj kiel la Japana, la Ĉina kaj la Korea. Mi tamen ne havas rimedojn, nek sciojn, por pritrakti ilin ĉi tie.

Fontoj

Verkante tiujn ĉi paĝojn mi vaste uzis la Komputadan Leksikonon de Sergio POKROVSKIJ

La informoj ĉi tie ankaŭ ŝuldas multon al la Angla-lingva alfabetosupa TTT-paĝo.

Mi senhonte ĉerpis el la bonegaj Anglalingvaj paĝoj de Jukka KORPELA

Ankaŭ Anglalingvaj informoj en-Retigitaj de Alan FLAVELL estis gravaj.

Kaj jen tre grava paĝo: Kio estas Unikodo? Klarigoj en Esperanto ĉe la TTT-ejo de la Unikoda Konsorcio.