Sekvan paĝon! Antaŭan paĝon! Indekson! Instrukcion!

Arboj

  1. Botanika prezento de arbo
  2. Ingada prezento de arbo
  3. Arboj senradikaj kaj radikhavaj
  4. Sintaksa derivarbo en Paskalo
  5. Prezentoj de duuma arbo
  6. Prezento de arbo per krommarĝenoj
  7. Vektora prezento de duuma arbo
Botanika prezento de arbo
El tiu prezento oni facile komprenas la sencon de la metaforaj terminoj radiko, folio ktp.

[Botanika prezento de arbo]

Ingada prezento de arbo
La arbon ĵuse (Botanika prezento de arbo) prezentitan eblas prezenti ankaŭ per ingadojene:

[Ingada prezento de arbo]

Arboj senradikaj kaj radikhavaj
Senradika arbo:

[Arbo senradika]

Alradika arbo:

[Arbo alradika]

Elradika arbo estas la plej tradicia formo:

[Arbo elradika]

Sintaksa derivarbo en Paskalo
Tia derivarbo estas konstruata dum sintaksa analizo (ĝis la simboloj jam traktitaj dum leksika analizo):
          valorizo 
         /|       \ 
        / |       esprimo 
       /  |       /    | \_______ 
variablo  |   esprimo  |         \ 
   |      |      |     |       termo 
   |      |    termo   |       /  | \ 
   |      |      |     |   termo  |  faktoro 
   |      |  konstanto |    |     |    | 
 nomo     |      |     |  faktoro |    | 
   |      | sensignuma |    |     | variablo 
   |      |   nombro   | variablo |    | 
   |      |      |     |    |     |    | 
   |      |      |     |   nomo   |   nomo 
   |      |      |     |    |     |    | 
 
   X     :=      3     +    A     *    Z 



Prezentoj de duuma arbo
En la homa komunikado oni kutime uzas grafikan prezenton de arbo, ekz-e

[Fig.]

Vd ankaŭ ekzemplan piramidon (La piramida ordigo).

Estas diversaj manieroj prezenti duuman arbon en komputilo. La plej evidenta uzas ligilliston (rikordojn kaj referencojn):

   TIPO arbo = ↑nodo; 
        nodo = RIKORDO 
                  info: informtipo; 
                  deks, liv: arbo 
               FINO; 

(vd ankaŭ Vektora prezento de duuma arbo).


Prezento de arbo per krommarĝenoj


Vektora prezento de duuma arbo
Se la arbo estas sufiĉe «plena», pli-malpli ekvilibra, tiam en iuj aplikoj (ekz-e por piramida ordigo) anstataŭ ligillistojn oni povas pli oportune aŭ pli efike uzi vektoron,

VAR a: TABELO [1..n] EL informtipo;

en kiu la idoj de la nodo a[i] estas respektive a[2∗i] kaj a[2∗i+1]; alivorte, la j-a nodo de i-a nivelo havas la indicon 2i−1+j−1. Ekz-e, la vektoro prezentanta la duuman arbon ĵuse (Prezentoj de duuma arbo) desegnitan aspektas tiel:

{blanka, blua, bruna, flava, ruĝa, griza, verda, oranĝa, viola, punca, roza, nigra}


Sekvan paĝon Indekson Instrukcion