Einer von vielen Rosensträuchern auf dem Uni-Campus.
Unu el multaj rozarbustoj en la universitata tereno.
Der Blick aus unserem Küchenfenster auf die Rosensträucher des Nachbarn.
La rigardo el nia kurireja fenesto al la rozarbustoj de la najbaro.
Seit zwei Wochen kommt mir die Luft in Seoul wunderbar vor. Das liegt zum einen daran, dass der gelbe Sand endlich nicht mehr kommt. Zum anderen ist nach langem Zögern endlich der Frühling gekommen. Die pinkfarbenen Frühlingsblumen haben wieder geblüht – leider nur kurz, weil es stark geregnet hat, nachdem sie sich endlich rausgetraut hatten. Inzwischen blühen überall Rosen.
De du semajnoj la Seula aero ŝajnas al mi mirinde bona. Tion kaŭzas unue, la flava sablo finfine ne plu albloviĝas. Due post longa hezitado la printempo finfine venis. La rozkoloraj printempaj floroj denove ekfloris – bedaŭrinde nur mallonge, ĉar forte pluvis, post kiam ili finfine kuraĝis aperi. Intertempe ĉie floras rozoj.
Aber ich finde die Luft in Seoul wohl vor allem deshalb plötzlich so gut, weil wir Anfang Mai ein paar Tage in Peking waren um Conny und Stefan zu besuchen. Nichts gegen Peking, es war ganz toll, aber die Luft in Seoul ist wirklich besser als die in Peking. Das macht die Seouler Luft natürlich immer noch nicht besonders gut und schadstoffarm – aber alles ist eben relativ!
Sed mi subite trovas la Seulan aeron bona antaŭ ĉio ĉar ni komence de Majo estis dum kelkaj tagoj en Pekino por viziti niajn amikojn Conny kaj Stefan. Nenio kontraŭ Pekino, estis ege bonege, sed la aero en Seulo vere estas pli bona ol tiu en Pekino. Tio kompreneble ankoraŭ ne signifas, ke la Seula aero estas aparte bona nek ke ĝi enhavas malmulte da damaĝaj substancoj – sed ĉio ja estas relativa!