In Washington II: Die Metro / En Vaŝingtono II: La Metroo

Willkommen in der Washingtoner Metro

Bonvenon al la Vaŝingtona metroo

Noch etwas anderes außer der Wärme war herausragend in Washington: die U-Bahn. Und zwar im negativen Sinn, denn ich habe selten so einen deprimierenden Ort gesehen – da half auch kein Willkommens-Schild.

Ankoraŭ io alia en Vaŝingtono estis rimarkinda: la metroo – kaj en negativa senco, ĉar mi malofte vidis tiel depriman lokon – pri tio helpis nenia bonven-ŝildo.


Die Eingänge waren mal rund, mal eckig, aber alle so betoniert

La enirejoj estis jen rondaj, jen angulaj, sed ĉiuj same betonaj

So sahen so ziemlich alle Stationen aus. Ist das zu glauben?

Proksimume tiel aspektis ĉiuj stacioj. Ĉu eblas tion kredi?

Eine Station sah wie die andere aus: dunkel, grau, schmucklos. Egal ob im Rolltreppenbereich oder auf den Bahnsteigen, alles gleich. Die Wände: grauer Beton. Die Schilder mit den Stationsnamen: grau (nur die Hinweisschilder zu den einzelnen Linien durften sich mit farbigen Punkten ein bisschen abheben). Das hat es unheimlich schwer gemacht sich zu orientiern, denn aus den Wagen heraus sahen wirklich alle Stationen mit den grauen Schildern gleich aus – abgesehen davon, dass man in der Dunkelheit auf den Bahnsteigen auch nichts richtig erkennen konnte.

Unu stacio aspektis kiel la alia: malhela, griza, senornama. Egale ĉu en la rulŝtupara parto aŭ ĉe la kajoj, ĉio sama. La muroj: griza betono. La ŝildoj kun la stacinomoj: grizaj (nur la ŝildoj, kiuj informis pri la apartaj linioj rajtis sin iom apartigi per koloraj punktoj). Tio terure malfaciligis orientiĝi, ĉar el la vagonoj ĉiuj stacioj vere aspektis same kun la grizaj ŝildoj – eĉ se ignori, ke oni pro la malhelo sur la kajoj ankaŭ nenion povis rekoni.

Ich weiß nicht, was der Grund für diese Eintönigkeit ist. Vielleicht wurde die U-Bahn ziemlich schnell gebaut? Vielleicht war Sparsamkeit wichtiger als Stil? Unser Reiseführer lobt die Washingtoner U-Bahn als eine der besten und effizientesten des Landes. Das mag schon sein. Das ganze System an sich ist sehr übersichtlich, und Umsteigen ist sehr angenehm, denn die Wege zu anderen Linien sind kurz und einfach. Aber ein Künstler war da definitiv nicht mit am Werk.

Mi ne scias la kialon de tiu unutoneco. Ĉu eble oni konstruis la metroon sufiĉe rapide? Ĉu eble ŝparemo pli gravis ol stilo? Nia gvidlibro laŭdas la Vaŝingtonan metroon kiel unu el la plej bonaj kaj efikaj, kaj ŝanĝado de trajnoj estas tre agrabla, ĉar la vojoj al aliaj linioj estas mallongaj kaj simplaj. Sed artisto definitive ne estis envolvita en la afero.

Ja, ihr seht richtig, das ist ein Hund im Kosmonautenanzug!

Jes, vi vidas ĝuste, tio estas hundo en astronaŭtokostumo!

Doch zwei-dreimal wollten wir unseren Augen nicht trauen, weil wir meinten, etwas wie ein Bild oder so zu entdecken. Etwa so etwas wie Kunst? Nein. Die Bilder waren zwar definitiv keine Fata Morganas, aber schön waren sie deshalb noch lange nicht. Vielleicht wäre die U-Bahn dennoch ohne sie ausgekommen?

Du aŭ tri fojojn ni tamen ne volis kredi niajn okulojn, ĉar ŝajnis al ni, ke ni trovis ion bildosimilan. Ĉu ion artecan? Ne. La bildoj ja ne estis miraĝoj, sed belaj ili pro tio tute ne estis. Ĉu eble la metroo tamen povus elturniĝi sen tiuj bildoj?


10 pensoj pri “In Washington II: Die Metro / En Vaŝingtono II: La Metroo”

  1. Mi loghas en Vashingtono (proksima al la stacio “Woodley Park/Adams Morgan”) . Lau mia kompreno, la simpla senornama stilo de la stacioj estas kontrau-krima rimedo. Kiam oni konstruis la Vashingtonan Metroon en la 1970aj jaroj, krimo en la Novjorka metroo estis ege ofte (ghi estas iome malpli ofta nuntempe). La problemo estis ke shtelistoj kaj aliaj krimuloj povis facile kashi sin en la malsimplaj Novjorkaj stacioj. Tamen, en la Vashingtonaj stacioj, ne ekzistas kash-lokoj kaj la krimnivelo en la stacioj estas ege malalta.

  2. Jonatan:
    > Lau mia kompreno, la simpla senornama stilo de la stacioj estas kontrau-krima rimedo.

    Interese! Fakte jes ja ŝajnas ekzisti apenaŭ kaŝlokoj en la Vaŝingtona metroo. Sed entute iom pli da lumo eble eĉ pli malhelpus sinkaŝadon?
    Intertempe ni estis ankaŭ en Novjorko kaj vidis la metroon tie. Almenaŭ laŭ la aspekto mi trovis ĝin multe pli hela kaj afabla.

  3. >Interese! Fakte jes ja ŝajnas ekzisti apenaŭ kaŝlokoj en la Vaŝingtona >metroo. Sed entute iom pli da lumo eble eĉ pli malhelpus sinkaŝadon?

    Nu, ĝi ne malmalhelpus 🙂 Verŝajne la manko de lumo ja estas rezulto de tro granda ŝparemo.

    >Intertempe ni estis ankaŭ en Novjorko kaj vidis la metroon tie. Almenaŭ >laŭ la aspekto mi trovis ĝin multe pli hela kaj afabla.

    Ho jes, Novjorko ekde la fruaj 1990aj jaroj vere estas renaskita urbo. Dum la 1970aj jaroj oni timis ke ĝi estis urbo en disfalo, samkiel Detrojto, tamen feliĉe tio ne veris.

  4. Birke:

    > Intertempe ni estis ankaŭ en Novjorko kaj vidis la metroon tie. Almenaŭ laŭ la aspekto mi trovis ĝin multe pli hela kaj afabla.

    Do, vi devos ŝati ankaŭ la moskvan metroon! 😉 Kiam mi estis en Nov-Jorko, min frapis la smilieco de la tiea metroo kun tiu de la rusia ĉefurbo. Post unu jaro Chuck Smith, veninte Moskven, konfirmis mian impreson, dirinte ke ambaŭ tre similas en multaj aspektoj!

    Jonatan:

    > Ho jes, Novjorko ekde la fruaj 1990aj jaroj vere estas renaskita urbo. Dum la 1970aj jaroj oni timis ke ĝi estis urbo en disfalo, samkiel Detrojto, tamen feliĉe tio ne veris.

    Sed ĉu eblas sciis la _verajn_ kialojn de tio? 🙂 Eble nur leginte http://www.freakonomics.com/ 😉

  5. Oleg:

    > Do, vi devos ŝati ankaŭ la moskvan metroon!

    Verŝajne jes. Ĝi estas ja tre fama, almenaŭ dum mia infaneco en Orientgermanujo mi aŭdis multon pri ĝia beleco. Bedaŭrinde mi ĝis nun neniam vidis ĝin. Mi ĉiam imagis palacosimilajn staciojn. 🙂
    Kurioze: la metroo en la nordkorea ĉefurbo Pjongjango ja estas palacosimila en kelkaj elektitaj stacioj – kun belaj bildoj kaj lustroj. Ĝi laŭdire similas al la moskva metroo. Ĉu vere?
    (Pro ĉiuj tiaj rakontoj mi nun havas malfacilaĵojn agordi miajn imagojn pri la moskva metroo al la novjorka metroo.)

    Ĉiuokaze mi promesas baldaŭ afiŝi kun kelkaj fotoj ankaŭ pri la novjorka metroo. Kaj iom poste ankaŭ pri la metroo en Seulo, kiu laŭ mi venkus en konkurso inter la tri.

  6. Birke:

    > Kion vi celas? Ĉu la paĝaron en si mem aŭ ĉu iun specialan artikolon tie?

    La paĝaro estas dediĉita al unu sola libro, kaj mi celis la libron mem. 🙂

  7. Birke:

    > Verŝajne jes. Ĝi estas ja tre fama, almenaŭ dum mia infaneco en Orientgermanujo mi aŭdis multon pri ĝia beleco. Bedaŭrinde mi ĝis nun neniam vidis ĝin. Mi ĉiam imagis palacosimilajn staciojn. 🙂

    Nu, jes, pluraj el ili (precipe la malnovaj en la centro) estas palacosimilajn. Sed antaŭ du tagoj lige kun miljariĝo de la ĉefurbo de Tatara Respubliko (Tatarstano), kiu estas parto de la Ruslanda Federacio, — Kazano — oni malfermis tie metropolitenon (nun nur kvin stacioj). Ili vere estas pli modernaj kaj belaj ol eĉ moskvaj! Mi kredas ke la kazana metroo nun estas unu el la plej belaj en la mondo. Ĉiu stacio estas kiel unika palaco. Mi povas sendi al vi fotojn de ĉiuj kvin, se vi deziras.

    > (Pro ĉiuj tiaj rakontoj mi nun havas malfacilaĵojn agordi miajn imagojn pri la moskva metroo al la novjorka metroo.)

    La similecoj estas: homaj tumultoj, bruegaj trajnoj, la tre similtipaj vagonaroj.

  8. Oleg:
    >Mi povas sendi al vi fotojn de ĉiuj kvin, se vi deziras.

    Jes, volonte mi rigardus ilin! Se vi ne havas ilin hazarde sur retpaĝo, kiun vi povas indiki per ligo, tiam vi povas sendi ilin al mia retadreso birke.dockhorn ĉe gmail.com. Dankon 🙂

    >La similecoj estas: homaj tumultoj, bruegaj trajnoj, la tre similtipaj vagonaroj.

    Simileco inter verŝajne ĉiuj metrooj de la mondo 😉

Komentado estas fermita.