In Washington D.C. I / En Vaŝingtono I

Von Brattleboro aus sind wir nach Washington D.C. gefahren. Besonders herausragend dort war die große Hitze. Wir wurden im Voraus gewarnt, von allen Seiten und immer wieder. Wir dachten natürlich: „Na ja, Amerikaner sind ja ein bisschen empfindlich, was Wärme angeht, wer weiß, wie es dann wirklich ist.“ Aber es war heiß, auch für uns, und wir können normalerweise ohne Klimaanlage durchaus existieren. Irgendwann in der Woche, als wir da waren, wurden in Washington 100 Grad (Fahrenheit) gemessen. (Mit den andersartigen Maßeinheiten hier habe ich so meine Probleme, 100 Grad Fahrenheit sind wohl ungefähr 35 Grad Celsius.)

De Brattleboro ni vojaĝis al Vaŝingtono (la urbo). Aparte rimarkinda estis tie la granda varmego. Pri tio oni antaŭe avertis nin, de ĉiuj flankoj kaj ĉiam denove. Ni kompreneble pensis: “Nu, Usonanoj ja estas iomete sentemaj pri varmeco. Kiu scias, kiel vere estas tie?” Sed estis varmege, ankaŭ por ni, kaj ni ordinare povas sen klimatigilo senprobleme ekzisti. Iam en la semajno, kiam ni estis tie, oni mezuris en Vaŝingtono 100 gradojn (Farenhejtajn). (Mi havas iom da problemoj pri la alispecaj mezurunujoj ĉi tie. 100 gradoj Farenhejtaj eble estas proksimume 35 gradoj Celsiusaj.)

Ansonsten ist Washington die Stadt der Museen und natürlich der Gedenkstätten, so wie es sich für eine Hauptstadt gehört. Hier ein paar davon:

Cetere Vaŝingtono estas la urbo de la muzeoj kaj kompreneble la monumentoj, kiel konvenas al ĉefurbo. Jen kelkaj el ili:

Lincoln (der da im Hintergrund 😉 )

Lincoln (tiu en la fono 😉 )

Die Jefferson-Statue

La Jefferson-statuo

Roosevelt und sein Hund (seine Frau steht drei Ecken weiter weg)

Roosevelt kaj lia hundo (lia edzino staras je tri anguloj for)


Das Capitol

La Kapitolo

Im Hintergrund das Washington-Monument

En la fono la Vaŝingtona monumento

Und nochmal das Washington-Monument. Findet ihr auch, dass es irgendwie wie eine Schlange aussieht?

Kaj ankoraŭfoje la Vaŝingtona monumento. Ĉu ankaŭ vi opinias, ke ĝi iel aspektas kiel serpento?

Und ein Muss in Washington D.C.: ein Foto vor dem “Nabel der Welt”!

Kaj devigaĵo en Vaŝingtono: foto antaŭ la “umbiliko de la mondo”!


Die Gedenkstätte für die gefallenen US-Soldaten im Vietnamkrieg

La memorejo por la mortintaj Usonaj soldatoj en la Vjetnama milito

Auf der Mauer die Namen

Sur la muro de la nomoj

Die Gedenkstätte für die US-Soldaten im Koreakrieg

La memorejo por la Usonaj soldatoj en la Korea milito

Und auch hier eine spiegelnde Mauer

Kaj ankaŭ ĉi tie spegula muro


Die Kathedrale von Washington D.C. wurde im 19. Jahrhundert gebaut.

La katedralo de Vaŝingtono estis konstruita en la 19a jarcento

Imax-3D-Kino im Naturhistorischen Museum. Coole Brille, oder?

Imax-a tridimensifilma kinejo en la Naturhistoria Muzeo. Mojosaj okulvitroj, ĉu ne?

Bertilo sieht sogar noch “cooler” aus als ich!

Bertilo sukcesas aspekti eĉ pli mojosa ol mi!


3 pensoj pri “In Washington D.C. I / En Vaŝingtono I”

  1. (Abspulen von Schulwissen ohne Garantie für Realitätsbezug:)
    100 Grad Fahrenheit entsprechen 37 Grad Celcius. Man hat die 100 wohl so gewählt, daß die Normaltemperatur des Menschen 100 Grad entspricht. 32 Grad Fahrenheit ist der Gefrierpunkt. -40 Grad ist übrigens auf beiden Skalen gleich!

  2. Mi dankas pro la helpo pri la kalkulado de Farenhejtaj gradoj al Celsiusaj. Fakte ankaŭ mi aŭdis en la lernejo pri ambaŭ skaloj, sed mi ne plu memoras, ĉu ni entute iam lernis kalkuli de unu al la alia. Mi renkontis la Farenhejtan skalon en la realo tre malofte. Unuafoje fakte en Koreujo, jam antaŭ kelkaj jaroj, en Usona televido, kaj mi havis nenian imagon kiel varma vere estis la indikita temperaturo. Almenau mi kaptis, ke devis temi pri Farenhejtaj gradoj, ĉar ili estis tiel altaj. 😉

Komentado estas fermita.