Unu el niaj legantinoj “plendis”, ke delonge nenio nova aperis ĉe nia blogo. Do, jen eta raporto pri la kurantaj aferoj.
Ni estas nuntempe ege okupitaj, precipe Birke, kaj tial al la kurantaj aferoj apartenas interalie du kurantaj homoj, nome ni, kiuj kuras de unu tasko al la alia pli-malpli ĉiutage. Birke laboregas, ĉar ŝi havas bedaŭrinde iom pli da instrutaskoj ol ni antaŭvidis ĉi-semestre, kaj aldone al tio plurajn aliajn okupojn, hobiajn kaj pli seriozajn. Interalie ŝi devis lastatempe elspezi amason da tempo por akiri vizon al Usono. Tio ne estas facila afero, kredu min!
Ankaŭ mi havas taskojn ne malmultajn, precipe ĉar mi denove partoprenas en kurso pri la Korea lingvo. La komenco estis sufiĉe humiliga sperto, ĉar dum la kelkaj monatoj, kiuj pasis de post la unua semestro, mi apenaŭ okupiĝis pri la Korea (ni ja estis en Germanujo dum du monatoj), kaj montriĝis, ke mi pli-malpli ĉion forgesis. Do, kvankam mi sukcesis en la ekzameno de la unua semestro, mi dolore konstatis, ke la dua nivelo estas al mi multe tro malfacila, kaj mi ŝanĝis de la grupo 2A al 1C. La C signifas, ke temas pri falsaj, relative altnivelaj komencantoj. Tie mi nun fartas tute bone, sed devas tamen sufiĉe multe lerni ĉiutage por ne perdi la fadenon.
Krom tio mi iom kunlaboras pri “lernu!”, kio estas ege interesa. Mi nur bedaŭras, ke mi ne povas pli fari tie. Kaj estas ankaŭ la okupoj en la Akademio de Esperanto. Ŝvit’, ŝvit’…
Nu, se paroli pri ŝvito: Nia legantinto ankaŭ tre scivolas, kiel mia trejnado de aikido evoluas. Mi povas ĝoje anonci, ke ĝi evoluas tute bone. Mi iras al la aikido-klubo du fojojn semajne, kaj mi tre ĝuas la trejnadon. La genuoj foje iom protestas, kaj mi devas atenti, ke mi ne troigu la aferon. Aikido povas esti peza por la genuoj, kaj la miaj estas de kelkaj jaroj ne tute bonfartaj. Mi tamen pensas, ke la trejnado helpas fortigi la genuojn. Antaŭ unu jaro ili statis multe pli malbone ol nun. Daŭra sidado antaŭ komputilo ne estas bona solvo de tiaj problemoj, kredu min.
Nia legantino ankaŭ demandis, kiel aikido influis mian vivon. Nu, tio estas profunda temo, kaj mi ne scias, ĉu mi povas tion bone klarigi. Mi komencis pri aikido, kiam mi havis 17 jarojn. Mi tiam apenaŭ estis sportema persono. Aikido fariĝis mia ĉefa okupo, apud muziko (kaj la lernejo…), dum la sekvaj sep ĝis ok jaroj, interalie donante al mi pli bonan memfidon. Mia tiama amikaro estis grandparte aliaj aikidistoj. Poste iele-iale Esperanto transprenis tiun rolon, kaj aikido deflankiĝis kaj malaperis. Foje estas kurioze, kiel la vivo kaj la interesoj ŝanĝiĝas. Efektive antaŭ ol mi ek-aikidis, mi multe ŝakludis, sed aikido rapide tute forpuŝis ŝakon – eble bona afero, ĉar daŭra sidado antaŭ ŝaktabulo iom tro similas daŭran sidadon antaŭ komputilo.
Hodiaŭ estas la tago de la infanoj en Koreujo, kaj tial ni ambaŭ havas libertempon. Tio tamen ne signifas, ke ni liberiĝis de ĉiuj taskoj. Ili estas tro multaj kaj tro postulaj, kaj se ni unu tagon ripozas de ili, ni simple devas duoble peni dum la sekvaj tagoj. Sed ni almenaŭ iom pli longe dormis hodiaŭ. 🙂
Ni havas abundan materialon por pliaj blogaĵoj, ĉar ni estis semajnfine ĉe tre interesa festivalo en alia urbo. Temis pri nia heroo. Pli pri tio en espereble baldaŭa blogaĵo. Ĝis tiam!
Vi forgesis mencii, ke via TTT-ejo nun aperas en nova, brila aspekto. Se mi bone memoras, aikido aperas jam en la malnova Amplifiki-kanto “Kafo kaj te'”. Kiom bele, ke la “Tute ne gravas”-kasedo estas denove havebla!
Gunnar skribis:
Mi serĉis dum la semajnfino en la Esperanto-gazetoj kaj varbiloj, sed ne retrovis la fonton. Tamen mi nun respondu: Iam ie en artikolo aŭ informilo iu citis “Domo en Bonn” de Amplifiki kaj menciis “Cäcilienstraße” kiel la adreson de la (eble tiam jam iama) oficejo. Kiam mi post la legado de tiu informo aŭskultis la kanton, la prononco ŝajnis al mi tiom malklara, ke mi pensis: “Nu ja, li povus ankaŭ kanti ‘Sicilia’ strat’!” Tio okazis post mia tempo en Sicilio, tiel ke ĝi havis amuzan signifon por mi.
En la libreto vere legeblas “Sicilia strat'”, sed mi ĝis nun ne rimarkis tion. (Evidente, ĉar alikaze mi entute ne citintus tion linion.)
Por fari intencan miscitaĵon:
“Mi serĉis fonton en ĉiu gazeto – sed ĝin ne trovis.” 😉
Gunnar skribis:
Viaj trovoj estas laŭ mia memoro tute ĝustaj. La strato vere nomiĝas “Cäcilienstraße”, kaj en la teksto de “Domo en Bonn” estas “Sicilia strat'”.
Mi kaj Mikke ege ŝatis konfuzi niajn aŭskultantojn.
Nun vi solvu la enigmojn de la ruĝaj ĉevaloj kaj la mufgantoj en la IS-kanto. 🙂
(Hmm… Mi devus mem mendi tiun noveldonitan kasedon, precipe por akiri la tekstokajeron.)
Mi ĉiam pensis, ke la ruĝaj ĉevaloj estas simbolo de aktiva sekso, do seksumado. (Tiun signifon mi iam ie legis rilate al la interpretado de sonĝoj. Tie oni distingas sonĝitajn ĉevalojn laŭ ilia koloro.)
Dum la IJK 1998 en Rijeka mi parolis kun ToBo kaj Martin Haase. Unu el ili klarigis al mi, ke membro aŭ amiko de Amplifiki posedis grandan mufganto-kolekton.
Gunnar skribis:
🙂 Brile! Nu, eble estas vero, sed tiun interpreton mi ankoraŭ ne renkontis. Tamen, ne ĉiam la aŭtoro mem konscias pri la plej profunda signifo de
liajsiaj vortoj.Eĉ pli brile, sed malvere … krom eble… hmmm… Ne, laŭ mi malmultaj en la “kolekto” de Mikke estas mufgantoj, sed eble li kontraŭdirus… 🙂
Bertilo skribis:
> Tamen, ne ĉiam la aŭtoro mem konscias pri la plej profunda signifo de liaj vortoj.
Ĉu ne devas esti “de siaj vortoj”??
Amike,
— Oleg
Oleg skribis:
Jes, kompreneble. Dankon pro la atentigo!