Von außen betrachtet, erscheint unser jetziges Leben wahrscheinlich fad und ziemlich bürgerlich. Weil wir beide arbeiten, stehen wir in der Woche immer sehr früh auf und gehen deshalb auch zeitig schlafen. Nicht gerade mit den Hühnern, von denen es auf unserem Dorf reichlich gibt, aber bis Mitternacht können wir auch meist nicht aufbleiben[1]. Außerdem bleibt, wenn man so den ganzen Tag arbeitet, gerade noch Zeit für Sport und ein bisschen Einkauf, manchmal auch für einen Abendspaziergang und ein bisschen Gartenarbeit (ja, ja, einen Garten haben wir jetzt auch! 🙂 ). Wie das eben so ist. Keine großen Aufregungen, keine Abenteuer in fernen Ländern der weiten Welt.
[1. Ich gehe meistens um 22 Uhr oder noch früher schlafen… / Bertil.]
[…. das allerdings ist wieder eine von Bertils Übertreibungen…. / Birke]
Rigardate deekstere nia nuna vivo verŝajne impresas pala kaj sufiĉe burĝa. Pro tio, ke ni ambaŭ laboras, ni ellitiĝas ĉiam tre frue en la semajno, kaj tial ni ankaŭ iras dormi tre frue. Ne rekte “kun la kokinoj”, da kiuj ekzistas abundo en nia vilaĝo, sed pli longe ol ĝis noktomezo ni plej ofte ne eltenas[1]. Krome restas, kiam oni do laboras la tutan tagon, tempo nur por sporto kaj iom da butikumado, iafoje ankaŭ por vespera promeno kaj iom da ĝardena laboro (jes, jes, ankaŭ ĝardenon ni nun havas! 🙂 ). Tiel ja estas. Neniom da granda ekscitiĝo, neniaj aventuroj en foraj landoj de la vasta mondo.
[1. Mi plej ofte enlitiĝas je la 22a horo aŭ eĉ pli frue…… / Bertilo.]
[…. tio tamen estas tipe Bertila troigo…. / Birke.]
Aber wer ein bisschen mitbekommen hat, welche Sorgen wir uns vor und kurz nach unserer Ankunft in Deutschland gemacht haben, weiß, welch Glücksfall es ist, dass wir hier im Nicht-Arbeitsparadies Mecklenburg-Vorpommern überhaupt so schnell Arbeit gefunden haben und das Leben mit Haus und Auto, für das wir uns entschieden haben, nun auch relativ sorgenfrei leben können.
Sed tiu, kiu iom rimarkis, kiom ni maltrankvilis antaŭ kaj tuj post nia alveno al Germanujo, scias, kia bonŝanco estas, ke ni ĉi tie en la Senlabora Paradizo Meklenburgo-Antaŭ-Pomerujo tiel rapide trovis laboron kaj tial povas relative senzorge vivi tiun vivon kun domo kaj aŭto, por kiu ni decidiĝis.
Zuerst war Bertil mit der Arbeitssuche dran. Seine Bewerbungsunterlagen haben wir gründlich auf Deutsch ausgearbeitet und er hat daraus eine Bewerbungshomepage gemacht um sich entsprechend als Programmierer bewerben zu können. Diese Zeit war gut investiert, denn gleich die erste Bewerbung war ein Erfolg! Seit März arbeitet er nun in einer Firma, die Fertighäuser baut und programmiert da irgendwas. Was genau, weiß ich auch nicht[2], aber wichtig ist ja, dass er sich wohl fühlt. Und dass die Arbeit anspruchsvoll ist. Und das Beste: er muss nicht jeden Tag mehrere Stunden im Auto verbringen um zur Arbeit zu fahren – die Firma sitzt im Nachbardorf, 10 Minuten mit dem Auto. Wunderbar.
[2. Ein Verwaltungssystem in PHP, MySQL und JavaScript. / Bertil]
Unue Bertilo ekserĉis laboron. Liajn kandidatajn dokumentojn ni ellaboris skrupule en la Germana, kaj poste li faris el tio laborserĉan TTT-ejon por povi laŭe sin prezenti kiel programiston. Tiu tempo estis bona investo, ĉar jam la unua kandidatiĝo estis sukcesa! De Marto li nun laboras en firmao, kiu produktas loĝopretajn domojn, ion programante tie. Precize kion, mi ne scias[2], sed estas grave, ke li sentas sin bone. Kaj ke la laboro estas postula. Kaj la plej bona: li ne bezonas ĉiutage pasigi plurajn horojn en la aŭto por iri al la laborejo – la firmao situas en la najbara vilaĝo, je 11-minuta distanco per aŭto. Mirinde.
[2. Administran sistemon en PHP, MySQL kaj Javaskripto. / Bertilo]
Ich musste ein wenig länger nach einer passenden Arbeit suchen. Ich konnte zuerst gar nicht genau sagen, wonach ich suche. Nach Deutschunterricht? Nach irgendwas im Unibereich? Nach irgendwas mit Koreanisch? Ich hatte keine Ahnung. Also habe ich es auf mich zukommen lassen, und schon bald nach meiner offiziellen Arbeitslosmeldung Ende Februar / Anfang März bekam ich Arbeitsangebote wie von selbst – durch Freunde, Bekannte und auch vom Arbeitsamt. Eins dieser Angebote habe ich angenommen: Deutschunterricht auf sehr hohem (für die Fachleute: C1) Niveau, für ungewöhnlich gutes Honorar – an der Hochschule Fulda. Parallel dazu kam ein zweites: Assistentin der Geschäftsleitung bei einer Firma hier in der Nähe, verantwortlich für englischsprachige Geschäftskunden. Diese Arbeit habe ich angenommen (und in Fulda nur drei Wochen lang unterrichtet), denn sie verbindet idealerweise Internationalität mit einem sehr kurzen Arbeitsweg: mein Chef sitzt hier im Dorf, da kann ich zu Fuß hingehen, wenn was zu besprechen ist. Ich muss im Moment vor allem viel per Mail kommunizieren und manchmal Firmenbesucher begleiten. Und es ist eine Halbtagsstelle, die mir wirklich genug Zeit für andere Dinge lässt.
MI devis iomete pli longe serĉi taŭgan laboron. Unue mi ne povis precize diri, kion mi serĉis. Ĉu instruadon de la Germana? Ĉu ion universitatan? Ĉu ion kun Korea rilato? Mi tute ne sciis. Mi do estis malferma por ĉio ajn, kaj jam baldaŭ post mia oficiala anonciĝo kiel senlaborulino, en la fino de Februaro / komenco de Marto, mi ricevis laborofertojn kvazaŭ per si mem – tra amikoj, konatoj kaj ankaŭ de la senlaborula oficejo. Unu el tiuj ofertoj mi akceptis: instruadon de la Germana je tre alta nivelo (por fakuloj: C1), por nekutime bona honorario – en la altlernejo en Fulda. Paralele mi ricevis duan proponon: postenon kiel asistantino por la entreprenestro de firmao ĉi tie en la proksimaĵo, kun respondeco pri la Anglalingvaj komercaj klientoj. Tiun laboron mi nun akceptis (kaj instruis en Fulda nur dum tri semajnoj), ĉar ĝi ideale kombinas internaciecon kun tre mallonga vojo al la laborejo: Mia ĉefo sidas ĉi tie en la vilaĝo, tien mi povas iri piede, kiam ni devas ion priparoli. Ĝuste nun mi precipe devas multe komuniki retpoŝte, kaj iafoje akompani firmaajn vizitantojn. Kaj temas pri duontempa laboro, kiu vere donas al mi sufiĉe da tempo por aliaj aferoj.
Besser hätte es fast nicht kommen können. Oder doch: beide unsere Stellen hätten unbefristet sein können – im Moment sind sie bis Jahresende befristet. Aber auf alle Fälle ist es ein sehr guter Anfang, den wir so positiv nach einem Auslandsaufenthalt von mehreren Jahren gar nicht erwartet hatten.
Apenaŭ povus elturniĝi pli bone. Aŭ eble tamen: ambaŭ niaj postenoj povus esti tempe nelimigitaj – sed laŭ la nunaj interkonsentoj ili daŭros nur ĝis la fino de la jaro. Sed ĉiuokaze estas tre bona komenco. Ion tiel pozitivan ni tute ne atendis post plurjara restado en eksterlando.
Mi profunde ĝojas, ke ĉio tiel bele aranĝiĝis por vi ambaŭ! Oni ne malestimu normalecon. Kaj la kato ŝajnas tre … speciala. Mi konjektas, ke tiu speco estas ideala por alergiaj katemuloj?
Dankon pro la ĝojo, Per Aarne! Efektive normaleco povas esti io tute bona. Kaj vere nia kato Tami estas tre speciala.
Pri la alergiidealeco ekzistas diversaj diraĵoj: Iuj efektive opinias, ke sfinkskatoj estas bonaj por alergiuloj, sed aliaj asertas, ke tio estas mito. Laŭ tiuj lastaj alergio kontraŭ katoj temas vere tute ne pri la haroj, sed pri la salivo de la katoj (kaj salivo ne aparte mankas al sfinkskatoj…).
Efektive mi havas alergion, sed mi ankoraŭ ne tute certas, ĉu mi vere havas (konsiderindan) alergion je katoj aŭ hundoj. Iam mi spertis fortan reagon, sed tute povas esti, ke vere temis pri poleno kolektita en la felo de la koncerna hundo. Ĉiuokaze mi ne reagas malbone pro Tami, kio ja estas tre bonŝanca!
Pri katoj sekvos pliaj novaĵoj en postaj afiŝoj ĉi tie. Incit’, incit’…