Eigentlich waren sie ja den ganzen Winter über hier. Dachten wir. Bei genauerem Hinsehen waren es nur drei tapfere Kranich-Musketiere, die schon im Januar und wahrscheinlich den ganzen Winter hier waren. Ihre Rufe konnten wir hören und oft standen sie auf dem Feld, an dem wir auf dem Weg in die Stadt vorbei kamen.
Fakte ili ja estis ĉi tie dum la tuta vintro. Pensis ni. Kiam ni kontrolis pli zorge, estis nur tri bravaj gruoj-musketeroj, kiuj jam en Januaro kaj verŝajne la tutan vintron estis ĉi tie. Iliajn vokokriojn ni povis aŭdi, kaj ofte ili staris sur tiu kampo, kiun ni pasis survoje al la urbo.
Eines Morgens vor drei Wochen waren sie dann alle wieder hier. Dachten wir, als mit lautem Geschrei plötzlich eine größere Gruppe übers Haus flog.
Unu matenon antaŭ tri semajnoj finfine ĉiuj el ili ĉeestis denove. Pensis ni, kiam kun laŭta kriado subite granda aro flugis super la domo.
Aber auch das war noch nicht die eigentliche Rückkehr der Kraniche. Als vor zwei Wochen laute Rufe zu hören waren, gingen wir auf’s Nachbarfeld nachsehen. Dort standen – mehr als hundert! Nicht in einer einzigen großen Gruppe, sondern in kleineren Herden zogen sie übers Feld. Immer wieder flogen mehrere Tiere auf und zogen über die Köpfe der anderen hinweg. Die gesamte Stimmung war jedoch nicht unruhig, im Gegenteil. Diese großen Vögel bewegen sich einfach nicht hektisch, sondern immer nur ruhig und elegant.
Sed ankaŭ tio ne estis la vera reveno de la gruoj. Kiam antaŭ du semajnoj laŭtaj vokokrioj aŭdiĝis, ni iris sur la najbaran kampon por rigardi. Tie staris – pli ol cent! Ne en unu sola grupego, sed en malgrandaj gregoj ili moviĝis sur la kampo. Ĉiam denove pluraj bestoj ekflugis kaj formoviĝis super la kapoj de la aliaj. La tuta etoso tamen ne estis maltrankvila, male. Tiuj grandaj birdoj simple ne moviĝas hektike, sed ĉiam nur trankvile kaj elegante.
Die riesengroße Kranich-Versammlung war nach ein, zwei Tagen aufgelöst. Die Tiere scheinen sich ihre Wohngebiete gesucht und sich weit in der Gegend verteilt zu haben. Dennoch hört man sie weithin rufen, und wir sehen sie beim Spazierengehen auf dem Feld. Oder sie kommen grüppchenweise bei uns vorbei. Wunderbar.
Post unu aŭ du tagoj la grandega gruo-kunveno estis disiĝinta. Ŝajnas, ke la bestoj elserĉis siajn loĝejojn, kaj distribuis sin vaste tra la ĉirkaŭaĵo. Sed oni tamen aŭdas ilin vokokrii ĉie, kaj ni vidas ilin sur la kampo, kiam ni promenas. Aŭ ili grupete preterpasas. Mirinde.
Interese! Mi ŝatas gruo-kunvenojn. 🙂
Ĉu vi scias, al kiu(j) specio(j) tiuj gruoj apartenas?
En la regiono de la Grandaj Lagoj kie mi loĝas en nordorienta Nordameriko, kelkaj migro-vojoj por la birdoj kunvenas, ĉar la lagoj efektive baras la vojon por flugantoj. Do migrantaj birdoj devas flugi ĉirkaŭe, anstataŭ transe.
Se en printempo oni bonŝance trovas ĝustan lokon ĝustatempe, oni povas vidi grandajn amasojn da kanadaj anseroj, neĝanseroj kaj cignoj kiuj ripozas laŭvoje de la norda migrado. Jen amatoreca filmeto pri ili, kiun mi faris antaŭ kelkaj jaroj ĉe loka marĉego:
http://lodestone.org/people/hoss/video/montezuma-marsh/
Hoss demandis:
“Ĉu vi scias, al kiu(j) specio(j) tiuj gruoj apartenas?”
Laŭ miaj esploroj ili estas grizaj gruoj, la latina nomo estas “Grus grus”.
Mi admire rigardis vian filmeton. Kiaj aregoj da birdoj! Dankon por montri!