Und wieder hat ein neues Jahr begonnen. Wir wünschen euch allen ein wunderbares 2008 voller Glück, Gesundheit und (nur angenehmer) Überraschungen! Und wir hoffen natürlich, dass ihr auch in diesem Jahr öfter mal unseren Blog besucht und was Interessantes zu lesen darin findet.
Kaj denove komenciĝis nova jaro. Ni deziras al vi ĉiuj belegan 2008, kiu estu plena je feliĉo, sano kaj (nur agrablaj) surprizoj. Kompreneble ni esperas, ke ankaŭ en tiu ĉi jaro vi ofte vizitos nian blogon kaj trovos en ĝi interesan legaĵon.
Unser Jahreswechsel verlief ganz ruhig. Ich musste gestern sogar arbeiten (eine Übersetzung von Videoaufnahmen beim Fernsehsender KBS, aber das ist eine andere Geschichte), und ich war nicht die einzige. Abends haben Bertil und ich uns dann im Stadtviertel Itaewon getroffen (dort gibt es besonders viel ausländische Restaurants und Bars) und haben thailändisch gegessen (es ist wie mit den Torten hier – “besonders” ist gleichzusetzen mit “exotisch”, und thailändisches Essen ist für uns besonders exotisch…). In Itaewon war natürlich viel los, denn alle Ausländer, die Silvester feiern wollten, sind offenbar dahin gegangen. Um dem Verkehrsstress nach Mitternacht zu entgehen, haben wir uns lieber früh wieder auf den Heimweg gemacht – in die absolute Stille unserer Wohngegend. Keine Knaller hier in Korea, keine Raketen um Mitternacht; es kommt auch niemand um Mitternacht raus, um die Nachbarn zu grüßen und ein gesundes neues Jahr zu wünschen. Unser Pförtner hat geschlafen, als ich mein Paket bei ihm abgeholt habe. Wirklich, die allernormalste Normalität. Der eigentliche Jahreswechsel ist eben doch das Mondkalender-Neujahr, aber Knaller und Raketen gibt es da (zum Glück) auch keine.
Nia jarŝanĝo okazis tre kviete. Mi devis hieraŭ eĉ labori (tradukado de vidbendaj registraĵoj ĉe la televida elsendejo KBS, sed tio estas alia rakonto), kaj mi ne estis la sola. Poste vespere mi kaj Bertilo renkontiĝis en la kvartalo Itaewon (tie estas aparte multaj eksterlandaj restoracioj kaj trinkejoj), kie ni manĝis Taje (estas same kiel pri la tortoj ĉi tie – “speciala” egalas al “ekzotika”, kaj Taja manĝaĵo estas por ni aparte ekzotika…). En Itaewon kompreneble okazis multo, ĉar evidente veturis tien ĉiuj eksterlandanoj, kiuj volis festi novjaron. Por eviti la trafikan hektikon post noktomezo, ni preferis frue denove ekiri hejmen – en la absolutan kvieton de nia najbaraĵo. Neniaj eksplodaĵoj ĉi tie en Koreujo, neniaj raketoj ĉe noktomezo; kaj ankaŭ eliras neniu ĉe noktomezo por saluti la najbarojn kaj deziri al ili sanan novan jaron. Nia pedelo dormis, kiam mi iris preni paketon ĉe li. Vere regis la plej normala normaleco. La vera jarŝanĝo fakte estas la novjaro laŭ la luna kalendaro, sed ankaŭ tiam (feliĉe!) ne estas eksplodaĵoj aŭ raketoj.