Ein Kolumbarium ist…
- a) ein Taubenhaus
- b) ein Gewölbe, in dem Urnen aufbewahrt werden
- c) ein Krematorium?
La Germana vorto Kolumbarium signifas…
- a) kolombejo
- b) volbejo, en kiu oni tenas cindrournojn
- c) kremaciejo?
Hand aufs Herz: Wer hat (fälschlicherweise) mit a) geantwortet? Und wer von euch wusste, dass die richtige Antwort b) ist? Wenn ihr es nicht wusstet, dann muss euch das nicht peinlich sein, denn Fragen unter Kollegen ergaben, dass dieses Wort sogar unter Deutschlehrern eher unbekannt ist. Alle tippen erstmal darauf, dass es irgendwie mit Tauben zu tun haben muss. (Das hatte es ursprünglich tatsächlich: die optische Ähnlichkeit führte dazu, dass die Bezeichnung “columbarium” für Taubenschlag auf diese Urnengewölbe übertragen wurde.)
Tute honeste: Kiuj respondis (malĝuste) per a)? Kaj kiuj el vi sciis, ke la ĝusta respondo estas b)? Se vi ne sciis, tiam vi ne hontu, ĉar enketo ĉe miaj kolegoj montris, ke tiu vorto estas nekonata eĉ al instruistoj pri la Germana lingvo. Ĉiuj unue divenis, ke ĝi iel rilatas al kolomboj. (Kaj tiel efektive estis origine: pro la aspekta simileco la termino “columbarium” por “kolombejo” ekuziĝis ankaŭ por urnotenejo.)
Dieses Gebäude zur Aufbewahrung von Urnen heißt auf Koreanisch napgoldang – hier ebenfalls ein Wort, das zu kennen eher ungewöhnlich ist. Mein Wörterbuch gibt dafür die Übersetzungen “Beinhaus, Krypta”. Das klingt schaurig, deshalb habe ich mir irgendwann noch “Urnenkammer” dazu notiert – das Wort “Kolumbarium” aber musste ich mir auch erst von meinem schwedischen Mann sagen lassen. 🙂
Tia konstruaĵo por tenado de cindrournoj nomiĝas en la Korea napgoldang – ankaŭ tio estas vorto malofte sciata. Mia vortaro donas por ĝi la tradukon “ostejo, kripto”. Tio sonas terure, kaj tial mi iam aldonis la gloson “urnotenejo” – la vorton “Kolumbarium” mi tamen unue devis ekscii de mia Sveda edzo. 🙂
Das erste Mal bin ich darauf vor ungefähr zwei Jahren gestoßen, als in unserer Wohngegend mit schöner Regelmäßigkeit an den Wochenenden Demos stattfanden. “Gegen ein Beinhaus neben der Schule!” stand auf den Plakaten. “Uh”, dachte ich, “wollen die wirklich ein Beinhaus hier bauen? Wie gruselig!” Mit “Urnenkammer” statt “Beinhaus” klang das aber schon viel weniger schrecklich, an den Demos nahmen von Mal zu Mal weniger Leute teil und das Ganze geriet zumindest bei uns wieder in Vergessenheit.
Mi renkontis ĝin la unuan fojon antaŭ proksimume du jaroj, kiam en nia loĝkvartalo okazis manifestacioj mirinde regule en la semajnfinoj. “Kontraŭ ostejo apud la lernejo!” oni povis legi sur la ŝildoj. “Ve”, mi pensis, “ĉu oni vere volas konstrui ostejon ĉi tie? Kiel horore!” Kun “urnotenejo” anstataŭ “ostejo” tio tamen sonis multe malpli terure. En la manifestacioj partoprenis ĉiufoje malpli kaj malpli da homoj, kaj la tuta afero denove forgesiĝis, almenaŭ por ni.
Schmerzlich an das Problem erinnert wurden wir in diesem August. Es begann damit, dass von irgendwoher in der Nähe immer laute Musik kam. Und flammende Straßenreden. Zunächst dachten wir uns nichts dabei, denn das passiert ja nun hier immer wieder, dass Straßenverkäufer sich ganz was Besonderes ausdenken, um ihre Waren loszuwerden. Eines nachts, so gegen zwei Uhr, dann Lautsprecherreden. “Was ist da los?”, fragten wir uns, und: “ein Verrückter, ein nächtlicher Ruhestörer – warum holt denn niemand die Polizei??”
Dolore memorigitaj pri la problemo ni estis ĉi-Aŭguste. Komenciĝis tiel, ke aŭdiĝis de iu proksima loko ĉiam muziko kaj ardaj strataj paroladoj. Unue ni ne aparte cerbumis pri tio, ĉar ĉi tie ĉiam denove okazas, ke la stratvendistoj elpensas ion specialan por trudi al la homojn siajn varojn. Poste, unu nokton, ĉirkaŭ la dua horo, aperis laŭtparolila parolado. “Pri kio nun temas?”, ni demandis al ni, kaj: “Frenezulo, nokta ĝenulo – kial neniu venigas la policon??”
Die Kirche, in der sich unterirdisch ein Kolumbarium für 6000 Urnen befindet.
La preĝejo, en kiu subtere troviĝas urnotenejo (“Kolumbarium”) por 6000 urnoj.
Es holte nicht nur niemand die Polizei, nein, die Intensität der Reden nahm zu und war tagsüber fast ununterbrochen zu hören. Auch fast ununterbrochen die Musik, ein und dasselbe Lied in Endlosschleife vom Band. Schließlich gingen wir doch mal gucken, was da los war, und siehe da: Aggressive Propaganda und Mahnwachen gegen dieses Kolumbarium. Ich habe dann versucht, mir aus allerlei Befragungen und Plakaten ein Bild zu machen. Folgendes habe ich herausbekommen:
Ne nur mankis iu, kiu venigis la policon, sed anstataŭe la intenseco de la paroladoj ĉiam pliiĝis, kaj tage oni povis ilin aŭdi preskaŭ seninterrompe. Same preskaŭ seninterrompa estis la muziko, unu sama kanto de senfina bendo. Finfine ni ekiris por rigardi, pri kio temas, kaj jen: Agresa agitado kaj sida manifestaciado kontraŭ tiu urnotenejo. Mi tiam provis eltrovi la respondon per ĉiaspeca pridemandado kaj legado de ŝildoj. La jenon mi eksciis:
Der Erbauer der Kirche hatte versprochen, kein Kolumbarium zu bauen und hat es nun dennoch getan. Deshalb wird es auf den Plakaten als “illegal” und er als “Betrüger” bezeichnet. Warum aber sollte er denn keins bauen? Tja, hier scheiden sich die Geister im wahrsten Sinne des Wortes: Nein, um Geister gehe es nicht! Aberglaube sei nicht dabei, aber es sei einfach traditionell nicht üblich, solche Orte neben Wohngegenden zu haben. Was auch stimmt; Krematorien und Friedhöfe sind alle etwas außerhalb von Orten, wo Leute wohnen, einzelne Gräber allerdings nicht immer. Ich glaube aber, es handelt sich zu einem großen Teil um Aberglauben. Dazu passt, dass sich die Kinder angeblich fürchten, daneben zur Schule zu gehen.
Unsere Friseuse führte plausiblere Gründe an: Ein solches Kolumbarium bringe viel Publikumsverkehr. Autos, Lärm, lautes Wehklagen. Das würde die Kinder beim Lernen stören. Und das erhöhte Verkehrsaufkommen sei außerdem direkt gefährlich. Gegen die Demo jetzt könne man nichts machen, und nein, die lauten Straßenverkäufer, die täglich vorbeifahren gehören zum Straßenbild und zur Vorstellung von einer gemütlichen Wohngegend. Die fremden Leute aber, die da kommen und ihre Urnen bringen oder besuchen – nein, die wollen wir hier nicht.
Ähnlich ganz praktische Gründe mögen auch eine Rolle spielen: Wohnungspreise, die fallen könnten, und eine Entschädigung, die gezahlt werden soll.
La konstruinto de la preĝejo promesis ne konstrui urnotenejon, sed tamen finfine faris tion. Tial sur la ŝildoj oni nomas tion “kontraŭleĝa”, kaj lin karakterizas kiel “trompiston”. Sed kial li do ne konstruu tian lokon? Nu, pri tio estas tiom da opinioj kiom estas da spiritoj: Ne, pri spiritoj ne temas! Superstiĉo ne estas envolvita – oni asertis – sed simple ne estas kutimaĵo havi tiajn lokojn apud loĝkvartaloj. Kaj tio ja estas prava; kremaciejoj kaj tombejoj troviĝas ĉiam iom ekstere de lokoj, en kiuj homoj loĝas – unuopaj tomboj tamen ne ĉiam. Mi tamen pensas, ke grandparte temas pri superstiĉo. Kun tio kongruas, ke laŭdire la infanoj timas kaj ne volas iri en la apudan lernejon.
Nia frizistino aldonis pli kredeblajn motivojn: Tia urnotenejo alvenigos multajn homojn. Aŭtojn, bruon, laŭtan vekriadon. Tio ĝenos la infanojn dum la lernado. La pliigita trafiko krome estos rekte danĝera. Pri la manifestacio oni laŭ ŝi nenion povas fari, kaj ne, la laŭtaj stratvendistoj, kiuj ĉiutage preterpasadas, estas normala ĉiutaga strata vidaĵo, kaj apartenas al la imago de agrabla loĝkvartalo. La fremdulojn tamen, kiuj venos alportante aŭ vizitante urnojn – ne, tiujn ni ne deziras ĉi tie.
Ankaŭ similaj tute praktikaj motivoj kredeble ludas rolon: loĝejaj prezoj, kiuj povas malpliiĝi, kaj monkompenso, kiu estu pagata.
“Was soll das illegale Kolumbarium neben der Schule? Räumt es auf der Stelle!”
“Pro kio kontraŭleĝa urnotenejo apud la lernejo? Forigu ĝin tuj!”
“Das hier ist der Eingang zu einem öffentlichen Friedhof, in dem Knochenpulver beigesetzt wird.”
“Jen la enirejo de publika sepultejo, en kiu osta pulvoro estas deponata.”
All das zusammen führten zu Protesten, die zwar nicht gewalttätig, dennoch in unseren Augen merkwürdig aggressiv geführt wurden. Den Gipfel bildete die Demo am Tag der Eröffnung, am 9. September, an dem hohe Persönlichkeiten zugegen waren. Schon am Abend zuvor wurde die Kirche mit dem unterirdischen Kolumbarium weiträumig von Polizei abgeriegelt. Leute versammelten sich zum Sit-in, es herrschte Volksfeststimmung. Am Sonntag Morgen dann noch mehr Polizei und mehr Demonstranten (leider nicht mehr Lieder, ab 8.00 Uhr morgens wurde DAS eine Lied immer wieder gespielt…).
Ĉio ĉi kondukis al protestoj, kiuj kvankam ne perfortaj, tamen laŭ nia opinio estis kurioze agreseme farataj. La pinto estis la manifestacio en la tago de la malfermo, la 9a de Septembro, kiam ĉeestis moŝtaj personoj. Jam en la antaŭvespero la preĝejo kun la subtera urnotenejo estis vaste ĉirkaŭbarita de la polico. Homoj kolektiĝis por sida manifestacio, regis etoso de popolfesto. Dimanĉon matene venis ankoraŭ pli da policistoj kaj pli da protestantoj (bedaŭrinde ne aldoniĝis pliaj kantoj, je la oka matente ludiĝis ĉiam denove LA kanto…).
(Fortsetzung folgt)
(Daŭrigota)
Nu, fakte mi ja sciis la ghustan respondon . . . sed nur hazarde. Kiam NASK estis en San-francisko, antau jaroj, iun tagon Ellen kaj mi promenis en la kvartalo de la universitato. Iom fore ni vidis malnovstilan konstruajhon, preghejsimilan, kaj pro scivolemo aliris. Ghi aspektis iom kiel bizanca preghejo, sed sen klaraj indikoj de religio . . . kaj chirkaubaris ghin shtona muro kun fera pordego. Shildo anoncis ke ghi estas “Columbarium”, ghis tiu momento al mi tute nekonata afero. Poste mi esploris pri la loko, kaj ghi estas posedajho de asocio kiu konstruas kaj prizorgas tiajn ejojn.
Lastatempe en mia regiono oni komencas foje vidi la vorton, kunlige kun tombejoj kaj aliaj funebraj funkcioj kaj servoj. Sed lau mia takso ordinara usonano tute ne scius pri kio temas, sen ia klarigo.
Cetere, tiu en San-francisko estas ghuste meze de kvartalo en kiu loghas homoj en ordinaraj domoj kaj apartamentoj . . . ne temas pri komerca loko, kvankam butikoj estas proksimaj.
Amike,
Lichjo