Mein deutscher Name / Mia germana nomo

Wenn ich hier in Korea meinen Namen angeben muss, z.B. beim Arzt oder beim Schneider, passiert es mir sehr oft, dass mich Leute fragen, ob ich aus Deutschland komme. Wenn ich dann zurückfrage, woher sie das wissen, dann antworten sie, dass mein Name deutsch klingt. Kann das wirklich sein?

Kiam mi devas indiki mian nomon ĉi tie en Koreujo, ekz. ĉe kuracisto aŭ tajloro, tiam tre ofte okazas, ke oni demandas al mi, ĉu mi venas el Germanujo. Kiam mi tiam redemandas, kiel ili scias tion, tiam ili respondas, ke mia nomo sonas Germane. Ĉu tio vere povas esti?

Wir glauben, dass weder Birke noch Dockhorn besonders deutsch klingen, und haben unsere eigene Theorie:

Ni pensas, ke nek Birke, nek Dockhorn sonas aparte Germane, kaj havas nian propran teorion:

Wenn ich meinen Nachnamen mit koreanischen Buchstaben schreibe, dann sieht das so aus: 독혼 [toghon].
Und dazu sehe man sich das koreanische Wort für Deutschland an: 독일 [togil].

Kiam mi skribas mian familian nomon per Koreaj literoj, tiam tio aspektas jene: 독혼 [toghon].
Kaj tion oni komparu kun la Korea vorto por Germanujo: 독일 [togil].

Die erste Silbe meines Namens und die erste Silbe von togil sehen also zufällig gleich aus, nämlich 독 [tog]. Möglicherweise spielt das unbewusst eine Rolle, wenn Koreaner meinen Namen als deutsch identifizieren?

La unua silabo de mia nomo kaj la unua silabo de togil do hazarde aspektas same, nome 독 [tog]. Ĉu tio eble subkonscie ludas rolon, kiam Koreoj identigas mian nomon kiel Germanan?

5 pensoj pri “Mein deutscher Name / Mia germana nomo”

  1. Birke, laŭ mi via teorio havas meriton, sed ĉu ne eblas ankaŭ, ke Koreoj uzas vian nomon mnemonike por ĝentile memori vian naciecon? Ankaŭ, en pluraj nacioj, nomoj kunportas indikon de lando de origino; pri Koreio tiurilate mi ne scias.

    Ken

  2. Se mi (usonano) hazarde renkontus la nomon “Birke Dockhorn” mi supozus ke ĝi estas germana. Mi tute ne scias ĉu la nomo estas ofta aŭ malofta en Germanio, tamen ĝi certe sonas pli germane ol alilingve. Pri kiu alia lingvo povus temi? Aŭ ĉu mi maltrafas ian ŝercon aŭ subtilan celon (ekz, ke povus temi pri Aŭstrio anstataŭ Germanio)?

  3. Mi faris neformalan enketon al kelkaj amikoj; “Se vi renkontus virinon kun la nomo Birke Dockhorn, el kiu lando vi supozus ke ŝi venis?” Tri respondis “Germanio”, unu respondis “Svedio”, unu respondis “Nederlando”, kaj unu respondis “Nederlando aŭ Germanio”. Unu eĉ diris “Nepre germana, ĉar Dockhorn estas prusia nomo” (evidente li bone konas germanajn nomojn!)

    Tamen ankaŭ al mi la nomo sonas sufiĉe germane.

  4. Karaj Ken, goulo kaj Erinja,

    mi tutkore dankas al vi pro viaj komentoj! Fakte pro ili mi vidis la tutan aferon pli per la okuloj de aliaj.

    Mi vidis min ĉiam kontraste al Bertilo, al kiu neniu demandas, ĉu li venas de Svedio, ĉar lia nomo sonas svede. Ĉu lia nomo estas malpli “tipa”? Aŭ ĉu Germanujo ludas pli grandan rolon en la konscio de multaj koreoj ol Svedujo?

    Krom la teorio pri la samaspekta sillabo [tog], kiun mi jam prezentis en la supra afiŝo mem, mi supozas, ke temas pri la granda rolo en la konscio. Germanujo estas bone konata lando en Koreujo. Kaj multaj homoj ĉi tie iam en la lernejo lernis la germanan, kaj eble pro tio ili havas ian ideon pri la sono de la germana.

    > “Pri kiu alia lingvo povus temi?”

    Fakte prave! Eble la nederlanda? Krom tio neniu venis al mi en la kapon, kaj mi tute ne celis ion subtilan pri Auxstrujo. Ĝin mi simple kunkalkulis kiel germana (la tipa ignorema germana sinteno 😉 , mi petas pardonon al miaj aŭstraj geamikoj!), kvankam foje pri aŭstraj nomoj ankaŭ mi pli konstatas ion tipe aŭstrecan ol germanecan.

    Pensante, pri kiu alia lingvo povus temi, mi ekkonis, ke mi mem ja en multaj okazoj tute bone kapablas rekoni laŭ la nomo, de kie iu venas: koreajn kaj japanajn nomojn certe, ĉinajn, italajn, anglalingvajn, rusajn, polajn, francajn plej verŝajne kaj certe en multaj okazoj mi rekonus ankaŭ svedajn, italajn kaj nomojn el aliaj landoj. Krome mi ankaŭ rekonas ofte laŭ la nomo, ĉu iu estas germandevena, kiel ekzemple mia franca amikino ĉi tie.

    Mi tamen surpriziĝis, kiam koreoj ĉi tie demandis min tiel prave pri mia deveno. Mi simple mem neniam havis la senton, ke mia nomo sonas tipe germana. Viaj komentoj kaj la enketo de Erinja montris al mi, ke evidente ĝi ja sonas germana. Koran dankon denove!

  5. Laŭ mi, brazilano, Dockhorn ja sonas tipe german(ec)a. Birke (laŭ mi) sonas fremda, sed mi ne povus diveni la devenon.

    Kiel vi diris, oni povas bone rekoni kelkajn devenojn: el ili, oni povas emfazi iujn laŭ sia scio aŭ malscio (ekz.: japana estas facile rekonebla, sed oni povas komfuzi ĝin kun alia orienta lingvo, se oni neniam studis ion ajn pri tiuj lingvoj). Aliaj landoj havas eĉ pli facile rekoneblajn nomojn: ekz.: grekaj nomoj finiĝantaj per “oulos” aŭ slavaj nomoj finiĝantaj per “ov” aŭ “iĉ” (nun mi montras ke mi ne scias precizigi pri kiu slava lingvo mi parolas 🙂 ).

    > Aŭ ĉu Germanujo ludas pli grandan rolon en la konscio de multaj koreoj ol Svedujo?
    Certe jes. Germanujo estas tre pli konata ankaŭ ĉi tie. En ĉi tiu parto de Brazilo, estas multaj germanaj kaj italaj familinomoj. Tial, oni rememoras sin pri Germanujo antaŭ ol pensi pri aliaj landoj de ĝermanaj lingvoj (Dockhorn kompreneble ne povas esti itala, do…). Ekzemple, mi ne povus diveni ke Wennergren estas sveda kaj Dockhorn estas germana. Ambaŭ aspektas germanecaj al miaj oreloj (sono) kaj okuloj (skribmaniero).

Komentado estas fermita.