Die Wespen, von denen ich im vorigen Eintrag geschrieben habe, waren übrigens Ende August plötzlich weg. Ausgezogen. Oder doch nur auf Urlaub? Vielleicht waren sie ja in Italien – so wie wir.
Wenn sie uns gefragt hätten, hätten wir ihnen jedenfalls erzählt, dass wir unsere Reise nach Florenz samt dem Esperanto-Weltkongress nicht bereut haben.
Cetere la vespoj, pri kiuj mi parolis en la antaŭa afiŝo, fine de Aŭgusto subite estis for. Forloĝiĝintaj. Aŭ ĉu tamen nur feriantaj? Eble ili estis en Italujo – same kiel ni.
Se ili demandus al ni, ni ĉiuokaze rakontus, ke ni tute ne pentis nian vojaĝon al Florenco kaj al la Universala Kongreso.
Besonders ich. Ich wollte ja eigentlich nicht mit, weil ich geplant hatte, nur bei uns auf dem Land zu sein. (So ein richtiges Kontrastprogramm zu Seoul eben.) Für Bertil dagegen stand von Anfang an fest, dass er nach Florenz fahren würde, wegen der Esperantologischen Konferenz, die zu organisieren er beauftragt worden war. Irgendwann bin ich dann aber neugierig geworden, habe was über Florenz nachgelesen und mir gedacht, dass ich mir den Besuch dieser Stadt voller Kulturgüter doch nicht entgehen lassen sollte. (Eine Stadt voller Kulturgüter ist eben auch ein Kontrastprogramm zu Seoul 😉 )
Precipe mi. Propre mi ne volis kuniri, ĉar mi planis esti nur ĉe ni en la kamparo. (Iaspeca solida kontrastado al nia vivo en Seulo.) Pri Bertilo estis jam dekomence klare, ke li iros al Florenco, pro la Esperantologia Konferenco, kiun oni taskigis al li organizi. Sed iam mi fariĝis scivolema, kaj legis iomete pri Florenco, kaj ekpensis, ke mi devas ne maltrafi viziton al tiu urbo plena je kulturaĵoj. (Ankaŭ urbo plena je kulturaĵoj estas iaspeca kontrastado al Seulo 😉 )
Und wir haben es genossen! Trotz allem hauptsächlich den Kongress. Das Kongressgebäude selbst war vielleicht ein bisschen klein für die vielen Leute, dafür machte es aber auch den Eindruck, als hätte Zamenhof selbst schon dort Kongress gehalten. Ironischerweise war dafür aber leider der Salon Zamenhof selbst ein Muster an Scheußlichkeit. Kalt-modern und so breit auseinandergezogen, dass man, wenn nicht direkt vor dem Podium saß, das Geschehen nur über Videoleinwände verfolgen konnte. Allerdings hat man, zugegebenermaßen, darauf die Leute viel besser gesehen.
Kaj ni ĝuis! Malgraŭ ĉio precipe la kongreson. La kongresejo mem estis eble iom malgranda por tiom da homoj, sed kompense ĝi impresis, kvazaŭ Zamenhof mem tie jam kongresis. Tial estis ironie, ke salono Zamenhof mem estis modelo de malagrableco. Malvarme moderna kaj tiel larĝe etendita, ke oni povis sekvi la okazaĵojn nur pere de videa ekrano, se oni ne sidis rekte antaŭ la podio. Sed mi tamen koncedu, ke la homoj pli bone vidis dank’ al tiu ekrano.
Autogrammstunde 😉 nach dem Theaterabend: Paul Gubbins
Tempo por aŭtografado 😉 post la teatra vespero: Paŭlo Gubbins
Ansonsten habe ich in Erinnerung, dass ich dauernd irgendwie beschäftigt war. Jeden Tag und Abend war ich irgendwo: in den Kommunikativen Sprachkursen von Katalin Kovats und Sylvain Lelarge (nicht um die Sprache zu lernen, sondern um mir sehr viele methodische Kniffe von den beiden Super-Lehrern abschauen zu können), bei Vorträgen auf dem “Bildungsmontag” (Kleriga Lundo) oder der Esperantologischen Konferenz – aber vor allem bei zahlreichen Konzerten und Theatervorstellungen: Jomart und Natascha (mit Carina), ein Konzert von einer litauischen Flötistin und ein unglaubliches Klavierkonzert von Andrej Korobeshnikov, einem 20-jährigen russischen Esperantisten, zwei tolle Theaterstücke von Paul Gubbins und noch andere Programme. Ein Höhepunkt des Kongresses war (wie immer, wenn ich Bertil glauben kann) die Auktion mit Humphrey Tonkin. Versteigert wurde allerlei, was mit Esperanto zu tun hatte, vor allem Bücher, aber auch Bilder, Plüschtiere, Untersetzer, ein Regenschirm u.a. Dazu die Kommentare von Humphrey – großartige Unterhaltung!
Cetere mi memoras, ke mi iel daŭre okupiĝis pri io. Ĉiun tagon kaj vesperon mi estis ie: en la paroligaj lingvokursoj de Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge (ne por lerni la lingvon, sed por povi vidi kaj alproprigi al mi amason da metodaj artifikoj de ambaŭ tiuj super-instruistoj), en prelegoj en la Kleriga Lundo) aŭ en la Esperantologia Konferenco – sed precipe en la multaj koncertoj kaj teatraj prezentoj: Ĵomart kaj Nataŝa (kun Carina), koncerto de Litova flutistino kaj nekredebla pianokoncerto de Andrejo Korobeĵnikov, 20-jara Rusa Esperantisto, du bonegaj teatraĵoj de Paŭlo Gubbins kaj ankoraŭ aliaj programeroj. Pinto de la kongreso estis (kiel ĉiam, se mi rajtas kredi Bertilon) la aŭkcio kun Humphrey Tonkin. Oni aŭkciis ĉiaspecajn aĵojn, kiuj rilatas al Esperanto, precipe librojn, sed ankaŭ bildojn, pluŝbestojn, submetaĵojn, pluvombrelon k.a. Kaj ĉio kun komentado de Humphrey – elstara amuziĝo!
Für Unterhaltung ganz eigener Art hat auch die Tatsache gesorgt, dass auf dem Namensschild das Land stand, aus dem man sich angemeldet hatte. Das hat dann im Extremfall zu sowas wie auf dem Bild rechts geführt: Ich aus Korea und meine Bekannte Jeong-ok aus Deutschland.
Zorgis pri amuziĝo ankaŭ la fakto, ke sur la nomŝildoj estis skribita la lando, el kiu oni aliĝis. Tio en ekstremaj okazoj kondukis al tiaj aferoj, kiujn oni povas vidi sur la dekstra bildo: Mi el Koreujo kaj mia konatino Jeong-ok el Germanujo.
Sonnige Zeiten trotz Abschiedsstimmung: mit Jomart, Natascha und Pier Luigi am letzten Tag
Suna tempo malgraŭ adiaŭa etoso: kun Ĵomart, Nataŝa kaj Pier Luigi en la lasta tago.
Insgesamt ein wirklich schöner Kongress. Man konnte auch immer wieder lesen, dass er sehr heiß oder sehr sonnig war – das Wetter war für meinen Geschmack einfach toll und hat die Stimmung nur noch gehoben.
Entute tre bela kongreso. Oni legis ĉiam denove, ke estis tre varme aŭ tre sune – la vetero estis laŭ mia gusto simple bonega, kaj ĝi bonigis la etoson eĉ pli.
Und Florenz selbst? Die Stadt konnten wir auch noch genügend genießen. Das vielfältige Angebot an Museen haben wir nicht ausgenutzt, aber David haben wir immerhin gesehen (und sind nicht dem berühmten David-Syndrom erlegen). Und ein Museum mit den nachgebauten Erfindungen von Leonardo (ja, ja der aus Vinci, wenn ihr euch an unseren Eintrag und die Diskussionen erinnert). Ansonsten sind wir einfach viel gelaufen, haben gut gegessen und uns in der Atmophäre der Stadt treiben lassen. Wunderbar!
Kaj Florenco mem? Ankaŭ la urbon ni povis sufiĉe bone ĝui. Ni ne eluzis la plenan gamon de muzeaj ofertoj, sed ni almenaŭ vidis Davidon (sen sperti la faman Davidan sindromon). Kaj muzeon kun realigitaj inventaĵoj de Leonardo (jes, ĝuste tiu el Vinci, se vi memoras nian afiŝon kaj la diskuton). Krome ni simple multe promenis, bone manĝis, kaj lasis nin peli de la etoso de la urbo. Mirinde!
Ne, mi ne uzis majusklon che Bertilo au Birke, opiniante, ke ili ne estas rete bezonataj en retmesaghoj. Mi nun memoras, ke amiko Marc Bavant, spertulo, klarigis al mi, ke kelkfoje jes; sed mi ne plu memoras kie kaj kial. Do jen provo! Amike: J-L T