Ende November gab es einen traurigen Anlass für eine neue Landeskunde-Erfahrung: Wie erweist man in Korea einem Verstorbenen die letzte Ehre? Vor nun ungefähr einem Monat ist unser Leiter der deutschen Abteilung, Professor Yang Jae-woo, gestorben. Er war vorher schon lange krank gewesen, aber am Ende war es doch erschreckend schnell gegangen – ein Schock für uns alle. Als uns die Nachricht erreichte, haben wir uns noch am selben Abend auf den Weg ins Krankenhaus gemacht, um bei den Trauerfeierlichkeiten unser Beileid auszudrücken.
Fine de Novembro estis malĝoja okazo por plia sperto pri fremdlandaj kutimoj: Kiel en Koreujo oni faras al mortinto lastan omaĝon? Antaŭ proksimume unu monato mortis nia estro de la Germana sekcio, profesoro Yang Jae-woo. Jam antaŭe li estis longe malsana, sed en la fino ĉio okazis timige rapide – ŝoko por ni ĉiuj. Kiam la sciigo atingis nin, ni jam en la sama vespero ekiris al la malsanulejo por esprimi nian kondolencon ĉe la funebra ceremoniado.
Denn es ist hier offenbar so, dass man, sobald man die Nachricht vom Tod eines Menschen bekommt, den man kannte, sofort alles andere absagt und sich auf den Weg dahin macht, wo er gestorben ist. Das passiert meist noch am selben Tag oder einen Tag, maximal zwei Tage später. Ist der Bekannte in einer anderen Stadt gestorben, dann muss man wohl auch dorthin fahren.
Ĉar ĉi tie evidente estas tiel, ke, kiam oni ricevas sciigon pri la morto de homo, kiun oni konis, oni tuj nuligas ĉiujn aliajn planojn, kaj ekiras al la loko, kie li mortis. Tio plej ofte okazas en la sama tago, aŭ unu, maksimume du, tagojn poste. Se la konato mortis en alia urbo, tiam oni kredeble ankaŭ tien devas veturi.
Der Ort, zu dem man fährt, ist heutzutage meistens ein Krankenhaus. In den Krankenhäusern gibt es bereits eine extra Gebäudeteil für Trauerfeierlichkeiten, die drei Tage lang bis zur Beerdigung stattfinden.
Nachdem wir den richtigen Ort und Raum gefunden hatten, haben wir uns in das Gästebuch eingetragen. Normalerweise überreicht man dabei auch einen Umschlag mit Geld, aber das war für uns schon erledigt. Dann sind wir (ohne Schuhe) in den Raum mit dem Bild des Verstorbenen gegangen und haben ausgeführt, was uns vorher genau erläutert worden war:
La loko, al kiu oni iras, estas nuntempe plej ofte malsanulejo. En la malsanulejoj jam ekzistas aparta ejo por funebraj ceremonioj, kiuj daŭras dum tri tagoj ĝis okazas la entombigo.
Kiam ni trovis la ĝustajn lokon kaj ĉambron, ni enskribis nin en la gastlibron. Normale oni tiam transdonas koverton kun mono, se tio esti por ni jam prizorgita. Poste ni iris (sen ŝuoj) en la ĉambron kun la bildo de la mortinto, kaj plenumis tion, kion oni antaŭe zorge klarigis al ni:
-
Ein Weihrauchstäbchen anzünden und in ein Gefäß stellen.
Ekbruligi incensan bastoneton, kaj meti tiun en vazon.
-
Sich zweimal vor dem Bild verbeugen.
Klini sin dufoje antaŭ la bildo.
-
Den Angehörigen, die die ganze Zeit im Raum stehen, unser Beileid ausdrücken.
Kondolenci al la parencoj, kiuj daŭre estas en la ĉambro.
Das war eigentlich alles. In einem anderen Raum haben wir dann noch zwanglos mit den Kollegen gesessen und etwas gegessen und getrunken. Unsere koreanischen Kollegen hatten dort schon den ganzen Tag verbracht, und waren wohl am nächsten und übernächsten Tag größtenteils dort, um sich um die Gäste zu kümmern und um die Angehörigen zu unterstützen.
Tio propre estis ĉio. En alia ĉambro ni poste ankoraŭ senceremonie sidis kun la kolegoj, kaj iom manĝis kaj trinkis. Niaj Koreaj kolegoj jam antaŭe pasigis tie la tutan tagon, kaj kredeble estis tie plejparte ankoraŭ la sekvan kaj la postsekvan tagojn, por zorgi pri la gastoj, kaj por subteni la parencojn.
Letzteres kann ich mir gut erklären, wenn ich mir eine Dorfgemeinschaft vorstelle, in der die Hinterbliebenen in solchen Fällen sofort moralisch, praktisch und materiell unterstützt werden. Das würde auch erklären, warum man sich sofort auf den Weg zum Trauerhaus machen muss. Allerdings haben mir manche Kollegen auch erzählt, dass es eine Vorstellung der Seele gibt, die sich noch drei Tage am Ort befindet. Um diese Seele zu grüßen, müsse man sofort hingehen.
La lastan parton mi povas bone kompreni, se mi imagas vilaĝan komunumon, en kiu oni tiaokaze tuj subtenas la postvivantojn morale, praktike kaj materie. Tio klarigus ankaŭ, kial oni tuj devas iri al la funebrejo. Kelkaj kolegoj tamen rakontis, ke ankaŭ ekzistas ideo pri la animo, kiu ankoraŭ dum tri tagoj restas en la mortoloko. Por saluti tiun animon, oni devas tuj tien iri.
Alles war schon anders als die Trauerfeiern, die ich von zu Hause kenne – und auch wiederum nicht.
Bei uns sind Trauerfeiern selbst eher eine feierliche, geschlossene Sache, mit Trauergesellschaft und meist anschließendem Essen im engeren Kreis. Nicht so ein Kommen und Gehen aller Freunde, Bekannten und Kollegen. Die Kleiderordnung – bei uns dunkel – ist hier traditionell ungebleicht weiß, aber heutzutage einfach “farblos”, d.h. Schwarz oder Weiß. Tatsächlich habe ich einige Frauen gesehen, die rein weiße traditionelle koreanische Kleidung trugen. Viele andere hatten cremfarbene Pullover und Jacken an, die meisten waren jedoch in Schwarz.
Ĉio estis tute alia ol la funebraj ceremonioj, kiujn mi konas dehejme – kaj tamen ankaŭ ne.
Ĉe ni la funebraj ceremonioj mem estas festaj, fermitaj okazoj, kun funebrantaro kaj plej ofte kun ligita manĝado por la familia rondo. Ne estas tiel, ke venadas kaj foriradas ĉiuj amikoj, konatoj kaj kolegoj. Laŭ la vestonormo – kiu ĉe ni postulas malhelkolorajn vestaĵojn – ĉi tie tradicie estu nature (flavece) blanka ŝtofo, sed nuntempe simple “senkolora”, t.e. nigra aŭ blanka. Mi fakte vidis kelkajn virinojn, kiuj portis helblankajn tradiciajn Koreajn vestaĵojn. Pluraj aliaj portis kremkolorajn puloverojn kaj jakojn, kiuj tamen plej ofte estis nigraj.
Schwierig finde ich bei solchen Gelegenheiten die Entscheidung, wie weit man sich an fremde Bräuche anpassen sollte, besonders in solch heiklen Situationen, in denen man niemanden verletzen will. Zum Beispiel das zweimalige Verbeugen vor dem Bild. Verbeugen heißt in diesem Fall richtig auf die Knie gehen und mit Kopf und Handflächen den Boden berühren. Das ist buddhistisch, und wenn man das nicht machen möchte, kann man statt dessen auch eine weiße Blume auf dem Tisch mit dem Bild ablegen. Wir haben eine Blume abgelegt und sind auf die Knie gegangen. Hinterher habe ich gedacht, dass das eigentlich ein Anpassungsversuch an die fremde Kultur war, der wahrscheinlich unserer Unsicherheit entsprang, aber möglicherweise völlig fehl am Platze war, weil wir es letztendlich nicht richtig gemacht haben. Wir hätten uns wohl doch einfach nur im Stehen tief verbeugen sollen. Das wäre unseren gewohnten Gesten näher gekommen und hätte dadurch vielleicht besser gewirkt. Aber eigentlich verbeugt man sich in Deutschland überhaupt nie, man neigt nur sehr tief den Kopf, wenn man besonderen Respekt ausdrücken möchte. Wäre das zu wenig gewesen? Und was ist, wenn es nicht um Verbeugungen geht, sondern um andere Dinge wie Kleidung? Was wäre, wenn in meiner Kultur rot die Trauerfarbe wäre?
En tiaj okazoj estas al mi malfacile decidi, kiom oni adaptiĝu al fremdaj kutimoj, precipe en tiaj situacioj, en kiuj oni nepre neniun vundu. Unu ekzemplo estas la dufoja kliniĝado antaŭ la bildo. Kliniĝado signifas ĉi-okaze, ke oni vere surgenuiĝas tuŝante la plankon perkape kaj per la manplatoj. Tio estas Budhisma, kaj se oni tion ne deziras fari, oni povas anstataŭe meti blankan floron sur la tablon kun la bildo. Ni kaj metis floron kaj surgenuiĝis. Poste mi pensis, ke tio vere estis provo adaptiĝi al fremda kulturo, kio verŝajne estis kaŭzita de nia propra necerteco, sed kio eventuale estis tute mislokita, ĉar ni finfine tamen ne faris ĉion tute senerare. Kredeble ni devus simple fari profundan kliniĝon starante. Tio estus pli proksima al niaj kutimaj gestoj, kio tial eble impresus pli bone. Sed en Germanujo oni verdire tute ne klinas la korpon, sed nur tre profunde la kapon, kiam oni deziras esprimi apartan respekton. Ĉu tio estus tro malmulta? Kaj kiel estas, kiam ne temas pri kliniĝado, sed pri aliaj aferoj kiel vestado? Kiel estus, se en mia kulturo la funebra koloro estus ruĝo?
Dass man Schmerz über den Verlust des Menschen empfindet und seine Trauer zeigt, indem man weint, das ist in Korea und Deutschland sehr ähnlich. Und eine andere Sache ist auch sehr ähnlich: das Geschäft mit dem Tod. Und das ist wiederum ein Beispiel für die kulturell unterschiedliche Ausprägung ganz ähnlicher Dinge. In Deutschland werden diese Angelegenheiten sehr diskret behandelt, man versucht, in allem die Privatsphäre zu wahren. Verschiedene Trauerfeiern finden nacheinander statt, nicht parallel – aber sie dauern auch nur eine Stunde. In Korea hat man erstens insgesamt weniger Raum und Privatsphäre für sich und ist zweitens auch viel pragmatischer. Und so gibt es in diesen Krankenhaus-Orten für Trauerfeiern eben gleich viele Räume und eine digitale Anzeigentafel mit den entsprechenden Namen. Der Gemeinschaftsraum zum Sitzen und Essen ist wie eine Bahnhofshalle, man sitzt dort nicht nur mit der eigenen Trauergesellschaft, sondern es sind parallel noch viele andere – große! – Gesellschaften im Raum.
Tio, ke oni sentas doloron pro la perdo de homo, kaj ke oni montras malĝojon per plorado, tio estas tre simila en Koreujo kaj Germanujo. Kaj ankaŭ alia afero estas tre simila: la komerco pri la morto. Kaj tio estas ankoraŭ unu ekzemplo de la kulture diversaj formiĝoj de tute similaj aferoj. En Germanujo oni traktas ĉi tiajn aferojn tre diskrete, precipe oni klopodas gardi la privatan sferon. Diversaj funebraj ceremonioj okazas unu post la alia, ne paralele – sed ili ankaŭ daŭras nur dum horo. En Koreujo oni entute havas malpli da spaco kaj malpli da privata sfero por si mem, kaj oni krome estas pli pragmata. Kaj tial en tiuj malsanulejaj funebrejoj troviĝas multaj ĉambroj kaj cifereca montrotabulo kun la respektivaj nomoj. La komuna ĉambro por sidado kaj manĝado estas kiel stacidomo, oni sidas tie ne nur kun la propra funebrantaro, sed en la ĉambro ĉeestas paralele multaj aliaj – grandaj! – funebrantaroj.
Ich fand das entsetzlich, aber ich kann es auch verstehen. Irgendwie zwingen die Umstände dazu, denn es sterben viele Leute in Krankenhäusern, und für jeden braucht man einen Raum für drei Tage, nicht nur für eine Stunde. Leid tun mir wirklich die Angehörigen, die vielleicht doch manchmal lieber mit sich und der Trauer allein wären, aber statt dessen gleich den ganzen Trubel durchmachen müssen. Aber vielleicht ist das auch nur meine eigene Wahrnehmung, die auf meinen kulturellen und individuellen Erfahrungen beruht. Vielleicht möchte man hier auch in solchen Fällen lieber unter vielen Menschen sein.
Mi trovis tion terura, sed mi ankaŭ povas kompreni. Iel la cirkonstancoj tion necesigas, ĉar mortas multaj homoj en malsanulejoj, kaj por ĉiu oni bezonas apartan ĉambron por tri tagoj, ne nur por unu horo. Mi vere kompatas la parencojn, kiuj iafoje eble tamen preferus solaj funebri inter si, sed kiuj anstataŭe devas trasuferi la tutan tumulton. Sed eble tio estas nur mia propra impreso, kiu dependas de miaj kulturaj kaj individuaj spertoj. Eble ĉi tie oni preferas en tiaj okazoj esti en kompanio kun multaj homoj.
Tre interesa priskribo – estas interese vidi la similecojn kaj malsimilecojn inter la ceremonioj kaj kutimoj de diversaj landoj.
Hm!
Mi respondis al Birke sed forgesis respondi al la supra demando. Do la respondo perdiĝis.
Mi resendos mian respondon al Birke ĉi-vespere
Ĝis.
Amike
Mireja
Jen mi denove por provi refari la respondon kiun mi missendis antaŭ kelkaj horoj.
Mi dankas pro via interesa priskribo de koreuja travivaĵo okaze de la forpaso de kunlaboranto via.
Miris mi ĉar mi ne povis imagi ke en Koreujo, homaĝe al la ĵus mortinto, oni povis agi preskaŭ same kiel en mia regiono en centra kampara Bretonio.
Kiam miaj familioj mortis, ankaŭ la amikoj, la konatoj, rapide venis ĉu en la domon de la mortinto ĉu en specialan lokon apud la malsanulejo, por aŭdiaŭi la mortinton. Kaj la vizitoj daŭras kiel en Koreujo tri tagojn antaŭ la oficiala ceremonio.
Kiam mia patro mortis julie 1985 panjo deziris ke la korpo revenu hejmen kaj ni junaj adoltoj kiuj ne plu vivis en tiu hejmo devis ricevi ĉiujn vizitantojn, ofte malfrue en la vespero. Ĉi tio pliiĝis nian streson ĉar ni ne konis ĉiujn vizitantojn sed por panjo plej bone estis tiel. Kaj post la lastaj vesperaj vizitoj ni kune (panjo kun ŝiaj tri gefiloj) iom forgesis nian ĉagrenon babilante pri la vizitantoj: panjo konis ĉiujn kompreneble. Same okazis por la funebro de miaj bopatroj ankaŭ en kamparo ne en urbo. La najbaroj ĉiam helpas dum tiuj funebraj tagoj kaj deĵoras por servi kafon kaj krespojn al la vizitantoj.
Pri la rito ĉiam estas same: oni prenas la buksan branĉon kiu estas en pokalo kun akvo kaj skuetas ĝin al la mortinto. Iuj silente preĝas, aliaj silente homaĝas. Kaj poste la vizitantoj en alia ĉambro babiladas kun la proksimaj familianoj.
La oficiala ceremonio estas religia aŭ civila.
Nun mi vivas en urbo kaj la funebroj okazas kiel vi skribis pri Germanio, en privateco antaŭ la oficiala ceremonio kaj nur okaze de tiu ceremonio venas la amikoj, kunlaborantoj kaj konatoj de la mortinto.
La ŝanĝo estas tre signifa: multe de la profunda bretona kulturo perdiĝis, ĉefe kampara kaj katolika.
Tio kiu miris min estas ke ankaŭ en Koreujo oni homaĝas la ĵus mortintojn preskaŭ same kiel en Bretonio en la kamparo.
Nu, morgaŭ vespere ni ĝojege festos Kristnaskon kaj mi ne forgesos la forajn amikojn kiuj ne kredas je Jesuo savanto de la homaro 😉
Elkore salutas vin kaj Bertilo
Mireja.
PS
Nun noktiĝas sur la tero sed de mia fenestro mi vidas la luman ĉielon, bele oranĝkoloran lime de la tegmentoj kaj du birdetoj (kiel paseroj sed ne povas bone rekoni ilin) saltas de branĉo al alia sur la frakseno antaŭ mia fenestro, tute apud la komputilo. Ili venis saluti min antaŭ la nokto 😉 Frostos ĉinokte: la ĉielo estas tro ruĝa kaj luma. Eble ekfrostas…la birdetoj forflugis…
Vi vidos la fraksenon kaj la luman noktiĝantan ĉielon, tamen sen la du birdetoj, kiuj forflugis. Ĝi estas nun la unua foto en “kristnasko 2005” ĉe
http://groups.msn.com/photosmireille.
Mi ĵus fotis de mia fenestro ĉar la vido estis tiel belega!
Ĝojan Kristnaskon!
Joyeux Noël!
Mireja