Kaum sind die letzten Pepero-Gebäckstangen verschwunden, naht schon das nächste große Ereignis mit Verkaufspotenzial. Das hat diesmal aber seinen Ursprung nicht in der Süßwaren-Industrie selbst, sondern im Bildungssystem. Es geht um die zentrale Universitätsaufnahmeprüfung, das wichtigste Ereignis im Leben eines Oberschülers und seiner Eltern, die morgen (am 23. November) stattfindet.
Apenaŭ malaperis la lastaj Pepero-bakaĵostangetoj, jam proksimiĝas la sekva granda evento kun vendopotenco. Ĉi-foje ĝi tamen havas sian originon ne en la dolĉaĵ-industrio mem, sed en la instruadosistemo. Temas pri la centra universitata enirekzameno, la plej grava okazaĵo en la vivo de gimnaziano kaj ties gepatroj, kaj ĝi okazos morgaŭ (la 23an de Novembro).
Denn wenn man es an die Uni geschafft hat, hat man seinen Abschluss so gut wie sicher. Je besser man in der Aufnahmeprüfung ist, desto besser ist die Uni, an der man dann wahrscheinlich angenommen wird. Eine Arbeit bekommt man zwar wohl trotzdem noch nicht automatisch, aber die Chancen steigen erheblich. Und für die gesellschaftliche Anerkennung ist ein Studium ebenfalls ein Muss.
Ĝi tiom gravas, ĉar, kiam oni sukcesis eniri la universitaton, oni jam praktike certigis sian diplomiĝon. Ju pli bone oni sukcesas en la enirekzameno, des pli bona estas la universitato, en kiu oni kredeble estos akceptita. Laboron oni ja tamen ankoraŭ ne ricevas aŭtomate, sed la ŝancoj pliboniĝas konsiderinde. Kaj por la socia rekono universitataj studoj ĉiuokaze estas absolute necesaj.
Schon früher war deshalb der Tag der Aufnahmeprüfung ein Tag der nationalen Solidarität und des Ausnahmezustandes. Ich habe gelesen, dass viele Arbeiter und Angestellte an dem Tag extra eine Stunde später zur Arbeit gehen, damit der Verkehr nicht blockiert wird. Flugzeuge dürfen angeblich während der Hörverständnisprüfung nicht starten oder landen. Ich werde ja morgen sehen, ob es wirklich zum Ausnahmezustand kommt.
Wen mehr Details zu dieser Prüfung interessieren, der kann (auf Deutsch) den Artikel “Das Suhaknunglyokshihom” von Klaus Polap lesen. Dort steht übrigens auch – und das deckt sich mit Erzählungen anderer Koreaner – dass die Professoren die den Test erstellen, einen Monat quasi im Gefängnis sind. Sie sind abgeschottet von der Außenwelt ohne Handy und Internet – damit nichts von der wichtigen Prüfung an die Außenwelt dringen kann. Manche Koreaner würden wahrscheinlich sonstwas tun, um sich einen Vorteil für die Prüfung zu verschaffen, z.B. bestechen oder stehlen, aber (hoffentlich) nicht morden.
Tial jam antaŭe la tago de la enirekzameno estis tago de nacia solidareco kaj de esceptostato. Mi legis, ke multaj laboristoj kaj oficistoj tiun tagon aparte unu horon pli malfrue iras al la laborejo, por ke la trafiko ne blokiĝu. Aviadiloj laŭdire ne rajtas starti aŭ surteriĝi dum la aŭdokomprena testo. Morgaŭ mi efektive vidos, ĉu vere estos eksceptostato.
Tiu, kiu deziras pliajn detalojn pri tiu ekzameno, povas legi la (Germanan) artikolon “Das Suhaknunglyokshihom” de Klaus Polap. Tie oni povas legi – kaj tio kongruas kun rakontoj de aliaj Koreoj – ke la profesoroj, kiuj preparas la ekzamenon, dum unu monato estas kvazaŭ en malliberejo. Ili estas hermetike forfermitaj de la ekstera mondo sen poŝtelefonoj kaj Interreto – por ke nenio el la grava ekzameno povu atingi la eksteran mondon. Iuj Koreoj kredeble farus ĉion ajn por havigi al si ian avantaĝon en la ekzameno, ekz. subaĉeti aŭ ŝteli, sed (espereble) ne murdi.
Ich habe auch schon früher gehört, dass Mütter den Tag damit zubringen, für das Prüfungsglück ihrer Kinder zu beten. Zum Frühstück darf man außerdem auf keinen Fall Seetangsuppe essen, die zwar normalerweise zum Geburtstagsfrühstück Glück bringt, aber – weil glitschig – an Prüfungstagen natürlich zum Durchfallen in der Prüfung führen kann.
Mi jam antaŭe aŭdis, ke patrinoj pasigas tiun tagon preĝante por ekzamenosukceso de la infanoj. Kiel matenmanĝon oni krome neniel rajtas manĝi algosupon, kiu normale donas bonŝancon je naskiĝtaga matenmaĝo, sed kiu – pro la gliteco – kompreneble povas kaŭzi trafalon en la ekzameno.
Statt dessen gibt es für die Prüfung klebrigen Reiskuchen und Yeot, eine Art Karamel. Wer kann raten, warum? Klar, damit man möglichst weit oben “klebenbleibt” und die Prüfung besteht. 🙂
Anstataŭe haveblas por la ekzameno gluecaj rizbiskvitoj kaj Yeot, speco de karamelo. Kiu povas diveni, kial? Memkompreneble, por ke oni kiel eble plej alte glufiksiĝu kaj do sukcesu en la ekzameno. 🙂
Und was hat das Ganze jetzt mit dem “Verkaufspotenzial” zu tun? Na, weil sich die Süßwaren-Industrie natürlich mittlerweile darauf eingerichtet hat und pünktlich zwei Tage vor der Prüfung (aber nicht viel eher!) eine Welle von süßen Glücksbringern durchs Land rollt. Überall kann man schön verpackte Yeot-Bonbons und Reiskuchen kaufen, ganz auf traditionelle Art, wie auf dem linken Foto. Aber auch weniger traditionelle Schokoladenpralinen gibt es schon. Viele der Schachteln haben eine Biene drauf, ich habe noch nicht herausgefunden, warum. Eventuell wegen des sprichwörtlichen Bienenfleißes.
Kaj kiel ĉio ĉi do rilatas al la “vendopotenco”? Nu, pro tio, ke intertempe la dolĉaĵ-industrio kompreneble agordis sin je la ekzameno, kaj akurate du tagojn antaŭ la ekzameno (sed ne multe pli frue!) ruliĝas ondo da dolĉaj bonŝancigaĵoj tra la lando. Ĉie oni povas aĉeti bele pakitajn Yeot-bombonojn kaj rizbiskvitojn, de tute tradicia speco, kiel sur la maldekstra foto. Sed ankaŭ malpli tradiciaj ĉokoladaj bombonoj jam haveblas. Multaj skatoloj havas bildon de abelo, sed mi ankoraŭ ne eltrovis, kial. Eventuale pro la proverba diligenteco de abeloj.
Zwei Dinge beeindrucken mich dabei sehr: Die Symbolik des “Klebenbleibens” und die Verkaufswelle. Das ist, wenn man es nicht selbst gesehen hat, wirklich kaum vorstellbar: Vor gut einer Woche waren überall Stände mit Pepero-Stangen, einen Tag später war alles wie weggeblasen. Jetzt sieht man überall Stände mit Glücksbringern. Wenn die Prüfung vorbei ist, wird wieder alles blitzschnell weg sein und der Alltag einkehren. Bis zum nächsten profitträchtigen Ereignis. Aber was? Bis zum Valentinstag ist es ja noch lange hin. Und der in unserer Vorstellung mit Weihnachten verbundene wirkliche Geschenkerausch findet eher zu Chusok statt. Aber irgendwas Kleines kommt bestimmt noch zwischendurch – wir werden sehen.
Ĉi-rilate tre impresas min du aferoj: La simboleco de la “glua alfiksiĝo”, kaj la venda ondo. Tio estas, se oni mem ne vidis, efektive apenaŭ imagebla: Antaŭ iom pli ol unu semajno estis ĉie budoj kun pepero-stangetoj, sed unu tagon poste ĉio tia estis kvazaŭ forbalaita. Nun oni ĉie vidas budojn kun bonŝancigaĵoj. Kiam la ekzameno estos pasinta, ĉio denove fulmrapide malaperos, kaj la ĉiutago revenos – ĝis la sekva profitodona evento. Sed kiu ĝi estos? Ĝis la Valentina tago daŭros ankoraŭ longe. Kaj tiu donaca frenezego, kiu en nia imago estas ligita al Kristnasko, pli vere okazas je Chusok. Sed io plia malgranda certe intertempe aperos – ni vidos.