Eine neue Wohnung / Nova loĝejo

Das Wohnzimmer unserer neuen Wohnung

La sidĉambro de nia nova loĝejo

Wir sind umgezogen. Der größte Vorteil der neuen Wohnung ist, dass sie im Ka-dong-Block auf der anderen Seite unserer “Woegugin APT” liegt, und das bedeutet: nicht neben der großen Straße und nicht unmittelbar neben den Gleisen. Die Wohnung ist also vor allem ruhig. Der zweitgrößte Vorteil ist der Schnitt, irgendwie ist hier alles besser aufgeteilt, so dass wir mehr Platz haben. Es gibt neben diesen und anderen Vorteilen auch einen Nachteil: die Wohnung liegt im untersten Stock, wir haben also Gitter vor den Fenstern und man macht vielleicht auch besser alle Balkontüren zu, wenn man weggeht. Das brauchten wir im dritten Stock nicht zu tun. Aber der Nachteil ist auch gleichzeitig ein Vorteil: Unsere Balkons bleiben bei Regen trocken.
Alles in allem ist das alles also sehr erfreulich. Ich wollte aber genau genommen davon erzählen, wie schwierig es war, schließlich eine neue Wohnung zu bekommen.

Ni transloĝiĝis. La plej granda avantaĝo de la nova loĝejo estas, ke ĝi troviĝas en la Ka-dong-dombloko sur la alia flanko de nia “Woegugin APT”, kio signifas: ne apud la granda strato, kaj ne tuj apud la fervoja trako. La apartamento do estas antaŭ ĉio kvieta. La dua plej granda avantaĝo estas la dispozicio: Iel ĉio estas pli bone aranĝita, tiel ke ni havas pli da spaco. Ekzistas apud tiu kaj alia avantaĝoj ankaŭ malavantaĝo: La apartamento troviĝas en la plej suba etaĝo. Ni tial havas kradojn antaŭ la fenestroj, kaj oni eble prefere fermu ĉiujn balkonpordojn, kiam oni eliras. Tion ni ne bezonis fari en la tria etaĝo. Sed la malavantaĝo estas samtempe ankaŭ avantaĝo: Niaj balkonoj restas ĉe pluvo sekaj.
Entute ĉio do estas tre ĝojiga. Mi tamen precipe volis rakonti pri tio, kiel malfacile estis finfine ricevi novan apartamenton.

Die andere Seite des Wohnzimmers, zur Küche.

La alia flanko de la sidĉambro, al la kuirejo.

Ein wichtiger Punkt hier in Korea ist, dass man immer genau wissen sollte, wer für die Sache, die man will, zuständig ist. Im Falle unserer Wohnungen hier sind das zwei Stellen: 1. die akademische Verwaltung unserer Uni und 2. das “Management” dieser Wohnungen hier, sprich: unser sojangnim (= Hausmeisterchef) und die ajoshis.
Ich wusste, dass die Verwaltung die Wohnungen vergibt, also habe ich beizeiten – genaugenommen schon im Wintersemester – unserem zuständigen Verwalter in den Ohren gelegen. Ein sehr netter Mann, und sehr hilfsbereit. Er bat mich damals, ihn im Mai nochmal zu erinnern. Pünktlich Ende Mai bin ich wieder hin und habe nachgefragt. Ja, er erinnere sich, wisse aber immer noch nichts Genaues.

Grava punkto ĉi tie en Koreujo estas, ke oni ĉiam devas ekzakte scii, kiu respondecas pri la afero, kiun oni volas. En la okazo de nia apartamento ĉi tie, tio estas du lokoj: 1. la akademia administrejo de nia universitato, kaj 2. la prizorgantoj de la apartamentoj ĉi tie, t.e.: nia sojangnim (= ĉefprizorganto), kaj la ajoshi-oj.
Mi sciis, ke la administrejo disdonas la apartamentojn, kaj tial mi jam sufiĉe frue – pli precize jam en la vintra semestro – komencis demandi nian respondecan administranton. Li estas tre afabla viro, kaj tre helpema. Li tiam petis min denove memorigi lin en Majo. Akurate en la fino de Majo mi denove aliris kaj demandis. Jes, li memoris, sed tamen ne sciis ion konkretan.

Mitte Juni wusste ich von anderen, dass hier in Ka-dong Professoren aus ihren Wohnungen ausziehen würden. Aber, und das ist offenbar der entscheidende Punkt, die Abteilungen halten die einmal ergatterten guten Wohnungen für ihre Mitarbeiter. Zumindest die französische Abteilung macht das so – das hat mir meine Freundin aus der französischen Abteilung erzählt und mir jede Hoffnung auf einen Umzug genommen.

En la mezo de Junio mi sciis de aliaj, ke ĉi tie en Ka-dong profesoroj forloĝiĝos el siaj apartamentoj. Sed, kaj tio estas evidente la decida punkto, la fakultatoj retenas por siaj kunlaborantoj ĉiujn iam akaparitajn bonajn apartamentojn. Almenaŭ la Franca fakultato agas tiel – tion mia amikino el la Franca fakultato rakontis al mi, tiel forprenante de mi ĉian esperon pri transloĝiĝo.

Und die Küche.

Kaj la kuirejo.

Und tatsächlich: Beim Verwalter hörte ich dann, dass es “möglicherweise in diesem Semester schwierig werden würde”. Wenn Koreaner das sagen, dann weiß man eigentlich schon, dass es nichts wird. Jedoch habe ich natürlich nicht alle Nuancen auf Koreanisch verstanden. Es kann durchaus sein, dass es keine Ausflucht von ihm war zu sagen, dass er nicht weiß, wer kommt. Professoren ohne Anhang bekommen nämlich andere Wohnungen als diese hier. Außerdem waren auch noch die Sommer-Programme mit Studenten, die auch irgendwo hier wohnen sollten.

Kaj efektive: De la administranto mi tiam eksciis, ke “kredeble ĉi-semestre estos malfacile”. Kiam Koreoj diras tiel, tiam oni efektive scias, ke nenio okazos. Sed mi kompreneble ne komprenis ĉiujn nuancojn en la Korea lingvo. Tute povas esti, ke ne estis preteksto de lia flanko, kiam li diris, ke li ne scias, kiu alvenos. Ĉar profesoroj sen partnero efektive ricevas apartamentojn aliajn ol ĉi tiuj. Krome estis ankaŭ la someraj programoj kun studentoj, kiuj ankaŭ ie ĉi tie loĝos.

Was macht man in einem Fall, in dem man sich so vollkommen der Willkür ausgesetzt fühlt? Wie stimmt man einen Beamten günstig, von dem man annimmt, es liegt nur an ihm selbst, ob man das bekommt, was man will? So habe ich versucht einige Ratschläge einzuholen.
Direkte Bestechung durch Geschenke erschien mir zu plump. Ich kann ja nicht mit einem Geschenk hingehen und von der Wohnung reden. “Nein”, riet mir meine Freundin, “das macht man anders. Man geht zu Festtagen oder so mit Geschenken hin und hält ein kleines Schwätzchen. Das hat auf lange Sicht Erfolg.” Ein Festtag war nicht in Sicht, und ein Schwätzchen hatte ich tatsächlich immer mal gehalten. Außerdem hatte ich auch schon mal zum Dank für etwas anderes ein Geschenk geschickt. Das konnte es also nicht sein.
Der koreanische Mann meiner Freundin riet mir dann, es hier beim Wohnungsmanagement zu versuchen. Die seien ja direkt zuständig. Wenn das aber nichts helfe, dann solle ich doch wieder zur Verwaltung in der Uni gehen und schaurig übertreiben, dass wir nicht mehr schlafen und deshalb nicht arbeiten können und furchtbar leiden.
Ein weiterer Ratschlag meiner französischen Freundin war dann der, es über den Abteilungsleiter der deutschen Abteilung zu probieren. Bei ihr sei es so gewesen. Erst sei sie immer abgewiesen worden, weil keiner in der Verwaltung sie kannte, und dann habe sich der Leiter der Abteilung eingesetzt und sie habe sofort eine Wohnung bekommen.

Kion oni faru en tiaj okazoj, en kiuj oni sentas sin tiel tute almetita al arbitro? Kiel oni favore agordas respondeculon, pri kiu oni supozas, ke dependas nur de li mem, ĉu oni ricevas tion, kion oni volas? Tial mi provis akiri iom da konsiloj.
Rekta subaĉeto per donacoj ŝajnis al mi tro kruda. Mi ja ne povas iri tien kun donaco por paroli pri apartamento. “Ne”, konsilis mia amikino, “tion oni faras alie. Oni iras tien je festotagoj aŭ simile kun donacoj, kaj babilas iomete. Tio donas sukceson en longa perspektivo.” Festotago ne estis proksima, kaj babiladon mi efektive jam iafoje faris. Krome mi jam sendis donacon kiel dankon por io. Do ne povis dependi de tio.
La Korea edzo de mia amikino konsilis al mi provi ĉi tie ĉe la prizorgantoj. Ili ja rekte respondecas, laŭdire. Se tio tamen ne helpos, tiam mi denove iru al la administrejo en la universitato kaj ege troigu, ke ni ne plu povas dormi, kaj tial ne povas labori, kaj terure suferas.
Plia konsilo de mia Franca amikino tiam estis provi pere de la estro de la Germana fakultato. Jene estis por ŝi: Unue oni ĉiam rifuzis al ŝi, ĉar neniu konis ŝin en la administrejo, kaj tiam la fakultatestro klopodis por ŝi, kaj ŝi tuj ricevis apartamenton.

So habe ich es dann probiert:
1. Zum sojangnim.
Der sagte mir klipp und klar, dass ich eine Erlaubnis von der Uni-Verwaltung brauche, um umziehen zu können. Also Fehlanzeige.
2. Zum Verwaltungsbeamten der Uni.
Trotz aller meiner Übertreibungen konnte er keine Zusage machen. Er könne einfach nicht sagen, wer kommt und wer welche Wohnungen bekommt.
3. Zum Abteilungsleiter.
Der hat sofort die Assistentin beauftragt, bei der Verwaltung anzurufen. Sie hat natürlich vom Verwalter die (genervte) Auskunft bekommen, dass er mir doch vorher schon gesagt habe, dass er noch nicht wisse, ob es geht…

Tiam mi jene provis:
1. Al sojangnim.
Li diris al mi rekte kaj senceremonie, ke mi bezonas permeson de la universitata administrejo, por povi transloĝiĝi. Do maltrafo.
2. Al la administrantoj de la universitato.
Malgraŭ ĉiuj miaj troigoj li ne povis aprobi. Li simple ne povis diri, kiu alvenos, kaj kiu ricevos kiun apartamenton.
3. Al la fakultatestro.
Tiu tuj taskigis al la asistantino telefoni al la administrejo. Ŝi kompreneble de la administranto ricevis la (ĉagrenitan) sciigon, ke li jam antaŭe diris al mi, ke li ne scias, ĉu eblos…

Danach habe ich dann doch lieber erstmal abgewartet. Im August habe ich von den USA aus unsere Assistentin per Mail gebeten, noch einmal nachzufragen. Sie schrieb, der Verwaltungsbeamte wisse immer noch nichts Genaues, aber sie habe ein positives Gefühl, denn er habe sehr freundlich um nur noch ein paar Tage Geduld gebeten.

Poste mi preferis tamen iomete atendi. En Aŭgusto mi petis retpoŝte de Usono al nia asistantino ankoraŭfoje demandi. Ŝi skribis, ke la administrantoj ankoraŭ nenion konkretan scias, sed ŝi havis pozitivan senton, ĉar li tre afable petis pri ankoraŭ nur kelkaj tagoj da pacienco.

Als wir dann zurückgekommen sind, bin ich (wegen einer anderen Sache) in die Verwaltung gegangen – und bekam die Nachricht, dass wir in ungefähr einer Woche umziehen könnten. So einfach war das plötzlich. Nun ist wohl doch bei nächster Gelegenheit ein Geschenk für den Verwaltungsbeamten fällig. 😉

Kiam ni poste revenis, mi iris (por alia afero) al la administrejo – kaj ricevis la informon, ke ni post proksimume unu semajno povos transloĝigi. Subite estis tiel simple. Nun tamen kredeble konvenos donaco al la administranto je la sekva okazo. 😉

Was nun letztendlich ausschlaggebend war, weiß ich nicht. Unsere Assistentin hat mir später noch erzählt, dass sie selbst schon in den Ferien ca. viermal nachgefragt hatte, bevor ich sie aus den USA darum gebeten hatte. Das bestätigt meine Vermutung, dass man hier den Leuten so lange auf den Keks gehen muss, bis sie sagen: Na, in Gottes Namen, dann soll sie doch haben, was sie will, damit sie endlich, endlich Ruhe gibt!

Kio finfine estis decida, mi ne scias. Nia asistantino poste ankoraŭ rakontis al mi, ke ŝi mem dum la ferioj jam ĉirkaŭ kvarfoje estis demandinta, antaŭ ol mi el Usono petis ŝin pri tio. Tio konfirmas mian antaŭsupozon, ke oni ĉi tie devas tiel longe ĝenegi la homojn, ĝis ili diras: Nu, damne, tiam ŝi tamen ricevu, kion ŝi volas, por ke ŝi finfine, finfine lasu min en paco!

Ich habe mir natürlich auch überlegt, wie ich so eine Angelegenheit in Deutschland in Angriff nehmen würde. Dort läuft man auch von einem zum anderen und trägt sein Anliegen vor. Aber in Deutschland habe ich mehr das Gefühl, Reaktionen einschätzen zu können. Ich weiß, dass ich mich auf ein Ja des anderen verlassen kann. Und ich weiß, dass ich den Leuten keinesfalls auf die Nerven gehen darf, denn dann geht gar nichts. Wenn ich mich hier in Korea so wie in Deutschland verhalten hätte, dann wären wir wahrscheinlich immer noch nicht umgezogen. Denn in Korea schieben viele Leute nicht so dringende Angelegenheiten erstmal auf die lange Bank, bis jemand kommt und Druck macht. Dann allerdings wird alles ganz schnell erledigt.

Mi kompreneble ankoraŭ pripensis, kiel mi traktus tian aferon en Germanujo. Ankaŭ tie oni kuras de unu al la alia, prezentante sian aferon. Sed en Germanujo mi havas pli da sento por povi pritaksi reagojn. Mi scias, ke mi vere povas fidi jeson de kundiskutanto. Kaj mi scias, ke mi nepre ne rajtas nervi la homojn, ĉar tiam nenio plu eblas. Se mi ĉi tie en Koreujo kondutus kiel en Germanujo, tiam ni verŝajne ankoraŭ ne estus transloĝiĝintaj. Ĉar en Koreujo multaj homoj unue ŝovas ne tute urĝajn aferojn al la estonteco, ĝis iu ekfaras premon. Tiam ĉio tamen estas tute rapide plenumata.

3 pensoj pri “Eine neue Wohnung / Nova loĝejo”

  1. Interese, ke homoj tamen ĝenerale pli plendas pri la germana maniero, administri aferojn. Ŝajne ĝeni aliajn homojn ĝis ili fine cedas la deziratan aferojn ŝajnas pli afabla, civilizta, evoluita afero ol reguloj por ĉiuj kaj inteligentaj homoj por plenumi ilin. Sed ankaŭ ekzistas multaj homoj, kiuj preferas la sekurecon de socia prizono kompare al la libereco de individuoj. Nu, ĉiu laŭ sia gusto. Ĉiel ajn gratulojn al la nova loĝejo!

  2. La strategio “ĝeni aliajn homojn ĝis ili fine cedas la deziratan aferojn” havas imponajn antecedentojn: ĝi estas ĝuste la strategio de infanoj ĉie, ekde la komenco de la mondo. Tio ne bone aŭguras por ĝia plia civiliziteco kaj evoluinteco, nek por la rilato inter instancoj kaj homoj!

    Ken

  3. Mi fakte fartas multe pli bone, se mi ricevas klaran fidindan respondon, ĉu io eblas aŭ ne. Tiu ĝisceda petegado estas iom ĝena, ĉar mi ne scias, ĝis kiu punkto mi povas iri. En la ĉiutaga vivo en Koreujo mi nun trovas multajn tiajn ekzemplojn.
    Ekzemple miaj studentinoj de la kurso pri sinsekva interpretado bezonis specialan ĉambron, kiun kutime ricevas nur kursoj pri samtempa interpretado. Tamen ili provis kaj petis la respondeculon. Dum kvin minutoj iris la ludo tien kaj reen, petegado kaj neado. Finfine ili vere NE ricevis tiun ĉambron, sed kiel scii, kiam finfine akcepti la decidon? Kie estas la limo? Ĉu post kvin minutoj? Ĉu laŭ iuj neparolaj signaloj kiel mieno aŭ gestoj?
    Ankaŭ la mala vidpunkto ja ekzistas, nome, ke mi mem estas petata. Post ĉiu semestro mi ricevas telefonalvokojn aŭ retmesaĝojn de studentoj, kiuj ne volas akcepti sian finan noton kaj petas pli bonan noton. Foje ili diras, ke ili havas la impreson, ke ili estis pli bonaj ol aliaj studentoj, kiuj ja ricevis pli bonan noton. Sed tio estas jam profunda “argumento”! Plej ofte ili simple petegas ricevi pli bonan noton, ofte tute senracie kaj senkonscie pri la propraj kapabloj. La tuto estas tre tempo- kaj energimalŝpara afero. Mi neniam cedas, kaj mi pensas, ke en tiu kazo ankaŭ la koreaj kolegoj ne cedas, sed ŝajne ili de la komenco havas certajn strategiojn por laŭeble eviti tiun negocadon.

Komentado estas fermita.