Unsere New Yorker Hotelzimmer-Geschichte mag für andere Leute nichts Besonderes sein. Für uns ist sie jedoch sehr ungewöhnlich, weil wir a) überhaupt wenig Erfahrungen mit Hotelzimmern und Hotelpersonal haben und b) insgesamt einigermaßen anspruchslos sind. So hatten wir vor unserer Ankunft in New York ein preiswertes Hotelzimmer im Internet gesucht und dachten, das wird wohl einigermaßen in Ordnung sein.
Nia Nov-Jorka hotelĉambra rakonto eble estas nenio speciala por aliaj. Por ni ĝi tamen estas tre nekutima, ĉar ni a) entute havas malmultajn spertojn pri hotelĉambroj kaj hotelistaroj, kaj b) estas entute sufiĉe senpretendaj. Ĉiuokaze jam antaŭ nia alveno al Nov-Jorko ni trovis per la Interreto bonprezan hotelĉambron, kaj pensis, ke ĝi estos sufiĉe akceptebla.
Wir hatten nicht viel erwartet, aber unser Zimmer hat dann sogar unsere geringen Erwartungen noch in den Schatten gestellt. Eine Kammer, an deren einer Wand das Doppelbett stand, und um das Bett herum war an zwei Seiten vielleicht ein Meter Platz. Eine Neonlampe an der ziemlich schlecht gestrichenen Decke, kein Tischchen, kein Haken, eigentlich wie eine Gefängniszelle mit Fernseher (auf dem man immerhin die Handtücher ablegen konnte). Der Blick aus dem Fenster ging in den Hinterhof, es war wenig Platz zur gegenüberliegenden Wand. Hier sollten wir also eine Woche lang wohnen und Ferien machen. Meine Stimmung war auf dem Nullpunkt, es war alles einfach zu deprimierend. In der Nacht haben sich dann noch ein paar Minuspunkte herausgestellt: in dem viel zu weichen Bett sind wir beide immer wieder in die Mitte gerollt und im engen Hinterhof haben die Klimaanlagen gelärmt. Eine besonders laute war direkt gegenüber von unserem Fenster, kaum 5 Meter entfernt. Am nächsten Morgen waren wir uns einig: so kann es nicht weitergehen, irgendetwas müssen wir unternehmen.
Ni ne atendis multon, sed nia ĉambro metis eĉ niajn malaltajn atendojn en ombron. Ĝi estis ĉelo, ĉe kies unu flanko staris la duobla lito, kaj ĉirkaŭ la lito estis ĉe du flankoj eble unu metro da spaco. Estis neonlampo ĉe la sufiĉe malbone farbita plafono. Neniu tablo, neniu hoko, verdire ĝi estis kiel mallibereja ĉelo kun televidilo (sur kiun oni tamen povis demeti la mantukojn). La rigardo tra la fenestro estis al la malantaŭa korto kun malmulta distanco al la kontraŭa muro. Ĉi tie ni do devis tutan semajnon loĝi kaj ferii. Mia humoro estis ĉe la nulpunkto, ĉio estis simple tro deprima. En la nokto montriĝis ankoraŭ kelkaj minuspoentoj: en la tro mola lito ni ambaŭ daŭre ruliĝis en la mezon, kaj en la mallarĝa malantaŭa korto bruegis la klimatigiloj. Unu aparte laŭta situis rekte kontraŭ nia fenestro je apenaŭ 5-metra distanco. La sekvan matenon ni estis unuanimaj: tiel ne plu eblos, ion ni devas entrepreni.
Auf die Idee, uns im selben Hotel nach einem anderen Zimmer zu erkundigen, sind wir nicht gekommen. Schließlich hatten wir schon bezahlt, und was konnten wir für 66,- Dollar in einer Stadt wie New York erwarten? Man würde uns nur sagen: “Ja, natürlich können Sie ein anderes Zimmer bekommen – wenn Sie mehr bezahlen.” Unsere Idee war, noch ein, zwei Nächte in unserem Zimmer zu bleiben, dann umzuziehen und auf den Rest der Summe zu pfeifen.
La ideo, ke ni petu alian ĉambron en la sama hotelo, ne venis al ni en la kapon. Finfine ni ja pagis jam, kaj kion ni povas atendi kontraŭ 66 dolaroj en urbo kiel Nov-Jorko? Oni dirus al ni: “Jes, kompreneble vi povas ricevi alian ĉambron – se vi pagos pli.” Nia ideo estis, ke ni ankoraŭ unu aŭ du noktojn restos en nia ĉambro, kaj poste ni transloĝiĝos, fajfante pri la resto de la jam pagita sumo.
So haben wir den folgenden Tag damit zugebracht, uns ein Bild von New Yorker Hotelzimmern und -preisen zu machen. Zwei Dinge haben wir dabei gelernt: 1. In New York muss man sehr viel Geld bezahlen, um ein wirklich gutes Hotelzimmer zu bekommen, und 2. Auf Bilder von Hotelzimmern auf den Internet-Seiten kann man sich nie verlassen.
Ni do pasigis la sekvan tagon farante al ni bildon de la hotelaj ĉambroj kaj prezoj en Nov-Jorko. Du aferojn ni tiam lernis: 1. En Nov-Jorko oni devas pagi tre multe da mono, por ricevi vere bonan hotelĉambron, kaj 2. Interretajn bildojn de hotelĉambroj oni ne povas fidi.
Wir waren nicht sehr erfolgreich, denn alle anderen Hotels waren mehr oder weniger ähnlich, sowohl preislich als auch äußerlich. In einem bekamen wir jedoch mehrere Zimmer zum selben Preis gezeigt, das brachte mich auf die Idee, es doch nochmal bei unserem Hotel zu versuchen – vielleicht waren da ja doch noch andere Zimmer?
Ni ne estis tre sukcesaj, ĉar ĉiuj aliaj hoteloj estis pli aŭ malpli similaj, tiel laŭ la prezoj kiel ankaŭ laŭ la aspekto. En unu oni tamen montris al ni plurajn samprezajn ĉambrojn, kaj tio donis al mi la ideon, tamen ankoraŭfoje provi en nia hotelo – ĉu eble tamen haveblas tie aliaj ĉambroj?
Mit der Begründung, dass unser Bett zu weich sei, haben wir uns also nach einem anderen Zimmer erkundigt. Und siehe da: kein Problem! Wir bekamen einen Schlüssel mit den Worten: “Schauen Sie sich dieses Zimmer mal an. Wenn Sie es mögen, dann ziehen Sie einfach um und geben mir den anderen Schlüssel zurück.” Kein höherer Preis. Wir haben das Zimmer gesehen und sofort festgestellt: zwar immer noch Neonlampe, aber eine gut gestrichene Zimmerdecke + Platz an drei Seiten vom Bett + ein Tischchen + so etwas wie ein Regal + ein Häkchen für das Handtuch + ein größerer Hof, sprich: mehr frische Luft, und lärmige Klimaanlagen in etwas weiterer Entfernung.
Kun la motivo, ke nia lito estas tro mola, ni sekve petis pri alia ĉambro. Kaj jen: Nenia problemo! Ni ricevis ŝlosilon kun la diraĵo: “Rigardu tiun ĉi ĉambron. Se vi ŝatos ĝin, tiam vi simple transloĝiĝu, kaj redonu al mi la alian ŝlosilon.” Nenia prezaltigo. Ni vidis la ĉambron, kaj tuj konstatis: ja ankoraŭ nur neonlampo, sed bone farbita ĉambroplafono + spaco ĉe tri flankoj de la lito + tableto + io ŝrankosimila + hoketo por la mantuko + pli granda korto, alivorte: pli da freŝa aero, kaj bruaj klimatigiloj je iom pli granda distanco.
Ehrlich, wir waren damit schon zufrieden. Wir schliefen bestens in der Nacht (das Bett war auch besser), und ich hatte am Tag sogar Platz für meinen Notenständer und konnte Flöte üben. Aber ein bisschen mehr Platz konnte vielleicht nicht schaden… So haben wir am dritten Abend unser drittes Hotelzimmer im selben Hotel bezogen. Immer noch zum selben Preis, siebte Etage, viel frische Luft, statt Neonröhre eine ganz normale, heimelige Zimmerlampe, und mindestens doppelt soviel Platz wie in unserem zweiten Zimmer. Da war es nicht so schlimm, dass wir wieder weniger Möbel und keine Haken im Zimmer hatten. Wir waren rundum zufrieden, Ferienstimmung kam auf.
Einige Dinge merkt man jedoch erst später. Unser Zimmer lag über Eck mit dem Bad, und dort ging das Licht nicht auszuschalten.
Honeste, ni estis per tio jam kontentaj. Ni dormis bonege en la nokto (ankaŭ la lito estis pli bona), kaj mi havis tage eĉ spacon por mia muziknota stativo, kaj mi povis iom ekzerci flutludadon. Sed iom pli da spaco povus eble ne damaĝi… Kaj tial en la tria vespero ni ricevis nian trian hotelĉambron en la sama hotelo. Ankoraŭ je la sama prezo, sepa etaĝo, multe da freŝa aero, anstataŭ neontubo estis tute normala hejmeca ĉambrolampo, kaj almenaŭ la duoblo da spaco kompare kun nia dua ĉambro. Ne tre gravis, ke ni denove havis malpli da mebloj kaj neniujn hokojn en la ĉambro. Ni estis ĝenerale kontentaj, kaj alvenis feria etoso.
Iujn aferojn oni tamen rimarkas nur poste. Nia ĉambro situis angule vid-al-vide kun la duŝejo, kaj tie ne eblis elŝalti la lumon.
Ich habe am nächsten Morgen überlegt, ob wir nicht vielleicht in unser zweites Zimmer zurückziehen sollten. Aber unser drittes Zimmer selbst war soviel schöner! So erschien es mir am einfachsten darum zu bitten, das Licht zu reparieren. Eine höfliche Frage, mehr nicht. Wenn sie gesagt hätten: “Nein, leider geht das nicht”, dann hätten wir uns zufriedengegeben und die Tatsache akzeptiert. Man kann eben nicht alles haben.
La postan matenon mi pripensis, ĉu ni eble retransloĝiĝu en nian duan ĉambron. Sed la tria ĉambro mem estis tiom pli bela! Tial ŝajnis al mi plej facile peti, ke oni riparu la lumon. Ĝentila demando, nenio plia. Se ili dirus: “Ne, bedaŭrinde tio ne eblas”, tiam ni restus kontentaj kaj akceptus la fakton. Oni ja ne povas ĉion ricevi.
Auf unsere höfliche Frage jedoch passierte etwas, was wir absolut nicht erwartet hatten. Sie boten uns ein anderes Zimmer an! Und diesmal ein wirklich gutes: groß, mit Klimaanlage und eigenem Bad! Wir konnten es kaum glauben, jetzt waren wir wirklich in den Ferien angekommen. Wir wollten Haken für die Handtücher? Bitte sehr, direkt im Bad. Wir wollten einen Tisch? Kein Problem, wir haben jetzt zwei. Ein bisschen mehr Platz für die Sachen? Jetzt haben wir sogar einen Schrank. Und eine Mikrowelle.
Post nia ĝentila demando tamen okazis io, kion ni absolute ne atendis. Ili ofertis al ni alian ĉambron! Kaj ĉi-foje vere bonan: grandan, kun klimatigilo kaj propra banĉambro! Ni apenaŭ povis ĝin kredi, nun ni vere alvenis al la ferioj. Ĉu ni volis hokojn por la mantukoj? Bonvolu, rekte en la banĉambro. Ĉu ni volis tablon? Nenia problemo, nun ni havas du. Ĉu iom pli da spaco por la aferoj? Nun ni eĉ havas ŝrankon. Kaj mikroondan fornon.
Allerdings verstehen wir das alles immer noch nicht ganz. Wurde wirklich gleich die Wunderwaffe “bestes Zimmer” ausgepackt, um uns endgültig zufriedenzustellen? Stehen wir hier schon in dem Ruf, uns schnell zu beschweren? Und was ist mit dem Preis? Wir haben vorher 66,- Dollar für ein Zimmer bezahlt, das Zimmer jetzt ist natürlich viel teurer. Für unsere bereits bezahlte Zeit wurde nichts mehr berechnet. Als wir gesagt haben, wir würden unseren Aufenthalt verlängern, wurden uns 80,- Dollar (+ Steuer) versprochen. Freitag Morgen, bei der Verlängerung, gab es deshalb ein bisschen Ärger mit dem Chef. Letzendlich habe ich dann aber auf der zugesagten Summe bestanden (ja, ich habe mich tatsächlich ein bisschen beklagt 😉 ) und 94,- Dollar (mit Steuern) bezahlt. Wir fragen uns aber wiederum, warum uns 80,- Dollar versprochen wurden. Sie hätte uns ja auch den realen Preis nennen oder uns doch ein anderes Zimmer geben können.
Fakte ni ankoraŭ ne bone komprenas ĉion. Ĉu vere oni tuj elpakis la miraklan armilon “la plej bona ĉambro”, por definitive kontentigi nin? Ĉu ni jam havas la famon, ke ni volonte plendas? Kaj kio pri la prezo? Antaŭe ni pagis por ĉambro 66 dolarojn, sed la nuna ĉambro estas kompreneble pli multekosta. Por la tempo, kiun ni jam pagis, neniom pli estis alkalkulita. Kiam ni diris, ke ni volas nian restadon plilongigi, oni promesis al ni la prezon 80 dolaroj (+ imposto). Vendredon matene, ĉe la plilongigo, estis tial iom da konflikto kun la ĉefo. Finfine mi tamen sukcese insistis pri la promesita sumo (jes, fakte mi iomete plendis 😉 ), kaj mi pagis 94 dolarojn (kun imposto). Ni tamen ankoraŭ demandas al ni, kial oni promesis al ni la prezon 80 dolaroj. Ili ja povus diri la veran prezon, aŭ tamen doni al ni alian ĉambron.
Egal, jetzt genießen wir bis Montag wirklich den Urlaub hier. Was uns nun noch fehlt, sind Stühle und ein Kühlschrank. Vielleicht sollten wir uns beschweren? 😉
Egale, nun ni vere ĝuos ĝis lundo la feriojn ĉi tie. Nun ankoraŭ nur mankas seĝoj kaj fridujo. Eble ni plendu? 😉