Die New Yorker Metro / La Nov-Jorka Metroo

Wie schon im Eintrag und in den Kommentaren um die Washingtoner U-Bahn gesagt, die New Yorker U-Bahn ist älter, aber sieht eigentlich viel freundlicher aus. Viel mehr Licht, und in vielen Stationen hübsche Stationsschilder.

Kiel jam dirite en la afiŝo kaj en la komentoj pri la Vaŝingtona metroo, la Nov-Jorka metroo estas pli malnova, sed aspektas verdire pli amikece. Pli da lumo, kaj en multaj stacioj estas belaj staciŝildoj.


Die Orientierung war für uns nicht so schwer, weil wir meistens von der 96. Straße in Manhattan zur 42. Straße (Times Square) und zurück gefahren sind. Das war also “downtown” und zurück “uptown”, ganz nach Lage auf dem Statdtplan.

La orientado ne estis al ni tiel malfacila, ĉar ni plej ofte veturis de la 96a Strato en Manhattan al la 42a Strato (Times Square) kaj reen. Tio do estis “downtown” kaj reen “uptown”, tute laŭ la situo sur la urba mapo.

Gleis-Dschungel

Relo-ĝangalo

Eine Besonderheit ist die Unterteilung der Züge in “Express” und “Local”. Die Expresszüge überspringen immer zwei Stationen und halten nur an jeder dritten. Wir haben dann auch irgendwann rausbekommen, dass auf dem U-Bahn-Plan die Haltestellenpunkte der Expresszüge weiß und die Punkte der anderen Haltestellen dagegen schwarz sind.
Das System der Expresszüge führt zu einem für U-Bahnen relativ ungewöhnlichen Bild: Man sieht auf den Bahnsteigen oft mehr als maximal zwei Gleise. Die Expresszüge fahren ja an den Nur-Local-Haltestellen vorbei, meistens auf der gleichen Ebene in der Mitte, manchmal sogar auf noch einer Ebene weiter unten.

Unu apartaĵo estas la divido de la trajnoj en “Express” kaj “Local”. La ekspresaj trajnoj ĉiam transsaltas du staciojn, kaj haltas nur ĉe ĉiu tria. Iam ni eltrovis, ke sur la metromapo la haltejoj de la ekspresaj trajnoj estas blankaj, dum la punktoj de la aliaj haltejoj estas nigraj.
La sistemo de la ekspresaj trajnoj kondukas al vidaĵo relative nekutima por metrooj: Oni vidas sur la kajoj ofte pli ol maksimume du trakoj. La ekspresaj trajnoj ja preterveturas la nur-lokajn haltejojn, plej ofte sur la sama nivelo en la mezo, iafoje eĉ sur ankoraŭ unu nivelo pli sube.

Was uns nicht gefallen hat, war die schlechte Belüftung der Stationen und die Hitze auf den Bahnsteigen. Klar, die Waggons innen sind klimatisiert, und das ist schön. Aber der Preis dafür ist ziemlich hoch, denn irgendwo muss die Wärme ja hin. Und so sind wir immer fast umgefallen, wenn wir aus dem Zug gestiegen sind. Wahrscheinlich haben wir New York schon allein wegen der U-Bahn als unglaublich anstrengend empfunden, denn wir waren immer schon k.o., wenn wir morgens unsere erste Fahrt hinter uns hatten, und wir waren abends dann doppelt k.o., wenn wir wartend auf dem Bahnsteig standen und eigentlich kaum atmen konnten.

Kio ne plaĉis al ni, estis la malbona aerumado en la stacioj, kaj la varmego sur la kajoj. La vagonoj ja estas klimatigitaj ene, kaj tio estas bela. Sed la prezo de tio estas sufiĉe alta, ĉar ien la varmo ja devas iri. Kaj tial ni ĉiam preskaŭ svenis, kiam ni eliris el trajno. Verŝajne ni jam nur pro la metroo trovis Nov-Jorkon nekredeble streĉa, ĉar ni estis ĉiam jam elĉerpitaj, kiam ni matene travivis la unuan veturon, kaj ni estis vespere do duoble elĉerpitaj, kiam ni atendis sur la kajo kaj verdire apenaŭ povis spiri.

Kein Horror, sondern Kunst!

Ne hororo, sed arto!

Aber abgesehen davon muss ich (nochmal) sagen, dass ich die New Yorker U-Bahn entgegen meiner Erwartungen nicht so schlecht fand. Und sie war gar nicht so gruselig wie in den Horror- oder Kriminalfilmen, aus denen ich mir natürlich schon längst mein fertiges (Vor-) Urteil gebildet hatte! 😉 🙂 😉

Sed aparte de tio mi devas (ankoraŭfoje) diri, ke mi kontraŭ miaj atendoj trovis la Nov-Jorkan metroon ne tiom malbona. Kaj ĝi tute ne estis tiel terura kiel en la hororaj aŭ krimaj filmoj, laŭ kiuj mi kompreneble jam delonge havis pretan (antaŭ)juĝon! 😉 🙂 😉


Jen, penso pri “Die New Yorker Metro / La Nov-Jorka Metroo”

  1. Uzonte la novjorkan metroon (Subway), utilas scii iom pri ghia biletsistemo.

    Vi prefere achetas biletojn en automato, kiu trovighas en la plej multaj eniroj. Preferu “biletojn por pluraj veturoj”, nome por la tuta tago (ghis meznokto) au por 7 tagoj, la lasta ankau nomita “fun pass”. Simpla veturo kostas $2, unutaga bileto $7 kaj 7taga bileto $24, prezoj de septembro 2005. Chiuj-chi validas ankau por autobusoj.

    Por kompreni la demandojn kaj necesajn respondojn de la vendautomato, vi devas scii ke la biletoj ne estas el papero, sed el plastiko. Anstatau chiam eltiri novan, vi povas enmeti iun malnovan de via lasta veturo kaj lasu la automaton renovigi ghin, ghis fina dato presita sur la bileto. Sed la prezo estas la sama.

    Se vi achetas 7$an bileton, vi povas enmeti monbileton de 10 dolaroj kaj rericevas 3 orkolorajn dolarmonerojn – tre malofta monero, char kutime estas konataj nur moneroj ghis 25 cendoj (quarter). La relative novaj ormoneroj estas akceptataj kaj tre shatataj de amerikanoj. Ili estas ech ofertataj che Ebay por prezo de 1,99 Euroj.

Komentado estas fermita.