Conny war neugierig, wie es so beim Neujahrstreffen (Novjara Renkontiĝo) war.
Conny estis scivolema, kiel estis ĉe la Novjara Renkontiĝo.
Für alle, die bisher nichts davon gehört haben: Das NR ist eins der internationalen Esperanto-Treffen in Deutschland, die jährlich in der Woche um Silvester/Neujahr stattfinden. Das NR ist dabei allerdings relativ neu – es gibt es erst seit drei Jahren. Es war gedacht für Leute, die sich von Esperantotreffen zurückgezogen hatten, weil sie sich zu alt für’s Jugendtreffen (IS) aber auch noch zu jung für das andere große “Erwachsenen”-Treffen (IF) fühlen. Na ja, und so ist eigentlich ein Silvester-Treffen für Esperanto-Familien entstanden. Der wachsende Zulauf (beim zweiten Mal waren ca. 60 Teilnehmer da, jetzt beim dritten schon ca. 150) zeigt, dass Lu (der Organisator) mit seiner Idee vollkommen richtig lag.
Al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis pri ĝi: NR estas unu el la internaciaj Esperanto-renkontiĝoj en Germanujo, kiuj okazas ĉiujare en la Silvestra/novjara semajno. NR estas tamen sufiĉe nova inter ili – ĝi ekzistas nur de tri jaroj. Ĝi estis elpensita por homoj, kiuj retiriĝis de Esperantaj renkontiĝoj, ĉar ili sentas sin tro aĝaj por la junulara aranĝo (IS), sed ankoraŭ tro junaj por la alia granda “plenkreskula” aranĝo (IF). Nu, tiamaniere fakte ekestis Silvestra renkontiĝo por Esperanto-familioj. La kreskanta aliĝado (la duan fojon estis ĉ. 60 partoprenantoj, nun la trian fojon jam ĉ. 150) montras, ke ke Lu (la organizanto) tute ĝuste trafis per sia ideo.
Wir waren, um ehrlich zu sein, erst skeptisch. Es ist ja gar nicht so leicht, die tolle Stimmung vom IS woanders wiederzufinden. Und das NR machte nun als neues Treffen auf uns nicht den Eindruck, als wäre es eine echte Alternative. So haben wir, als wir uns aus dem IS-Alter raus fühlten, 2003/04 erst das etablierte IF ausprobiert. Das war allerdings nicht das Richtige für uns.
Ni estis, por diri honeste, unue skeptikaj. Estas ja ne tiel facile retrovi aliloke la bonan etoson de IS. Kaj la nova renkontiĝo NR ne impresis al ni kiel vera alternativo. Tial, kiam ni sentis nin sin for de la IS-aĝo, ni unue provis en 2004/04 la establitan IF. Tio tamen ne estis la ĝusta elekto por ni.
Dieses Mal war es ja nicht so sicher, ob wir überhaupt irgendwohin fahren würden. Und warum wir, wenn überhaupt irgendwohin, nicht zum IS fahren würden, hatten wir ja genügend diskutiert.
Ĉi-foje ne estis tute certe, ĉu ni entute ien iros. Kaj kial ni, se entute ien, ne iros al IS, tion ni jam sufiĉe diskutis.
So haben wir uns kurzfristig für das NR entschieden, nur ein paar Tage zum Ausprobieren. Deswegen waren wir erst ab dem 30.12. dort und wollten auch nur bis zum 2.1. bleiben. Um es gleich zu sagen: Wir sind dann bis zum 3.1. geblieben, und das nicht nur wegen des Kajto-Konzerts am letzten Abend.
Ni do mallonge antaŭe decidis NR-on testi nur kelkajn tagojn. Tial ni alvenis nur la 30an de Decembro, kaj intencis resti nur ĝi la 2a de Januaro. Sed ni diru tuj: Ni finfine restis ĝis la 3a de Januaro, kaj ne nur pro la Kajto-koncerto en la lasta vespero.
Es war nämlich wirklich schön beim NR. Natürlich war es ruhiger als beim IS, keine Frage. Aber nicht langweilig, auch für uns nicht, die wir ohne Kind dort waren. Ich meine, die Leute mit Kindern sind ja immer ganz anders beschäftigt und “brauchen” wohl in dem Sinn nicht soviel Vorträge und anderes Programm :-). Für die Kinder waren viele Programmpunkte wie Puppenspiel u.a. Aber auch für uns war es sehr angenehm, dort zu sein, obwohl es insgesamt z.B. weniger Vorträge und so was gab als bei IS und IF. Statt dessen viel Spiele und Gespräche bei Getränken im Clubraum. Zu Tanzkursen konnte man aber natürlich auch gehen, und an Exkursionen teilnehmen.
Estis efektive tre bele ĉe NR. Kompreneble estis pli kviete ol ĉe IS, sendube. Sed ne estis tede, ankaŭ ne por ni, kiuj ĉeestis sen infanoj. Mi celas, ke la infanhavuloj ĉiam estas alimaniere okupitaj tial ne bezonante tiom da prelegoj kaj aliaj programeroj :-). Por la infanoj estis multaj programeroj kiel pupteatro k.a. Sed ankaŭ al ni estis tre agrable esti tie, kvankam entute haveblis ekz. malpli da prelegoj kaj tiaj aferoj ol ĉe IS kaj IF. Anstataŭe multaj ludoj kaj paroladoj kun trinkaĵoj en la klubejo. Ankaŭ al dancokursoj oni povis iri, kaj partopreni ekskursojn.
Silvester hat mir auch gut gefallen: Essen, Silvesterball, gute Musik und gute Stimmung. Was mir persönlich angenehm aufgefallen ist, war das Essen am Silvesterabend. Kein langes Anstehen vor dem Buffett, kein Stress, so wie ich es vom IS und IF kannte. Das lag natürlich vor allem daran, dass weniger Teilnehmer da waren. Aber ich glaube, es lag auch daran, dass es einfach kein tolles Riesenbuffett gab. Alles war eher einfach, für alle genug – so isst man doch entspannter als bei der üblichen Schlacht am Buffett.
Ankaŭ Silvestro tre plaĉis al mi: Manĝado, Silvestra balo, bona muziko kaj bona etoso. Al mi persone impreis la manĝo de la Silvestra vespero. Forestis la longa atendado ĉe la bufedo kaj la streso, kiujn mi konas de IS kaj IF. Tion kompreneble kaŭzis precipe tio, ke estis malpli da ĉeestantoj. sed mi pensas, ke rolis ankaŭ tio, ke estis nenia luksa bufedego. Anstataŭe ĉio estis simpla, sed sufiĉa por ĉiuj – tiel oni tamen manĝas pli senstreĉe ol ĉe la kutima bufedobatalo.
Ich will eigentlich nicht analysieren, aber wir haben uns natürlich Gedanken gemacht, warum es uns so gut beim NR gefallen hat. Es waren neben der tollen Umgebung sicher vor allem die Leute. Viele kannten wir von früher, vom IS und von woanders her. Man hat sich irgendwie doch mehr zu sagen. Eine andere Sache war die, dass das NR als neues Treffen wohl auch noch keine festen Strukturen hat. Die Leute sind alle offener. Das war uns ganz stark beim IF aufgefallen, dass sich alle irgendwie kannten und schon jahrelang dort zusammen feiern. Und gut gelungen fand ich auch, dass Lu ziemlich auf Selbstorganisation gesetzt hat. Z.B. für die Getränke im Clubraum gab es Listen, auf die man eingetragen hat, was man trinkt, und am Ende hat man dann alles bezahlt.
Mi fakte ne volas analizi, sed ni kompreneble pensadis pri tio, kial ni tiel bone fartis ĉe NR. Krom la bona ĉirkaŭaĵo influis precipe la homoj. Plurajn ni konis de antaŭe, de IS kaj de aliloke. Oni do havis pli por diri unu al la alia. Alia afero estis, ke NR kiel nova renkontiĝo sekve ankoraŭ ne havas fiksitajn strukturojn. La homoj estas ĉiuj pli malfermitaj. Impresis nin forte ĉe IF, ke ĉiuj jam iel sin konis, kaj jam dum jaroj kune tie festis. Kiel grandan sukceson mi trovis tion, ke Lu sufiĉe forte orientiĝis al memorganizado. Unu ekzemplo estas la trinkaĵoj en la klubejo, kie estis listoj, sur kiuj oni mem skribis, kion oni trinkis, kaj ĉe la fino oni ĉion pagis.
Ja, insgesamt können wir das NR sehr empfehlen, dir, Gunnar, vielleicht noch nicht 😉 , aber euch, Conny. Ich denke, ihr würdet euch da auch sehr wohlfühlen.
Jes, entute ni povas rekomendi NR-on, eble ankoraŭ ne al vi, Gunnar :-), sed al vi tri, Conny. Mi pensas, ke ankaŭ vi povos farti tre bone tie.
Vielen Dank für die ausführliche Beschreibung, bestimmt ein Treffen für uns.
Estas granda iluzio, kredi ke la IS-etoso restas la sama dum la jar(dek)oj. Mi kiel juna maljunulo ja rajtas diri tion. IS en la 1990aj jaroj ne estis kiel la IS en la 1980aj; kaj la IS dum la pasintaj jaroj tre malsimiliĝis de la IS, kiel mi konas ĝin el mia junula kaj studenta tempo.
Sed tre trankviligis min sperti denove, ke kelkaj aferoj kaj homoj ne ŝanĝiĝas – aŭ almenaŭ tiom malrapide, ke mi povas adaptiĝi. Nu, la tutan IS-raporton vi povas legi en la januaraj enskriboj de mia taglibro.
Kompreneble mi sentas min speciale honorita, ĉar oni rekte alparolas min en enskribo! Mi nur scivolemas, kial la du vizaĝetoj ĉe la fino aspektas diverse en la du versioj…
Gunnar:
Mi ne celis, ke ekzistas LA eterna IS-etoso. Kompreneble ĝi ŝanghighas, sed ĝi laŭ niaj spertoj ĉiam estis bona. Kaj tiun bonecon retrovi tamen malfacilis al ni.
“Kaj tiun bonecon retrovi tamen malfacilis al ni.”
Jes! Kiel iama IS-organizanto, mi ege ŝatas legi tion. 🙂