Im Kyongbok-Palast / En la Kyongbok-palaco

Bisher waren wir hier selten als Touristen unterwegs, aber immerhin haben wir es doch in den Kyongbok-gung geschafft, den größten der fünf Paläste in Seoul, Regierungssitz des Königs der Choson-Dynastie. Er liegt mitten im Stadtzentrum.

Ni ankoraŭ malofte turismumis, sed ni tamen trovis tempon viziti Kyongbok-gung-on, kiu estas la plej granda el la kvin palacoj en Seulo, la sidejo de la reĝo de la Choson-dinastio. Ĝi troviĝas meze de la urbocentro.


Eine Besonderheit des Kyongbok-Palastes ist, dass man auf ihn von der Stadt aus eigentlich erst seit 1997 wieder volle Sicht hat. Vor 10 Jahren stand noch ein (eigentlich nicht hässliches) großes japanisches Regierungsgebäude aus der Kolonialzeit davor und hat den Blick auf den Palast versperrt. Die Japaner haben natürlich genau gewusst, dass sie ihr Gebäude dort hinsetzen, um die geomantischen Energieflüsse des Palastes zu blockieren. Aber auch ohne Geomantik: Das japanische Gebäude stand einfach weithin sichtbar vor dem Palast. Es hatte in jedem Fall etwas Symbolisches. Und als Korea Geld und mehr nationales Selbstbewusstsein hatte, hat man das japanische Gebäude abgetragen. Ich bin ein bisschen zweigeteilter Meinung bei solchen Dingen: einerseits verstehe ich den koreanischen Standpunkt sehr gut, andererseits finde ich auch, dass sich unangenehme Landesgeschichte genauso in Architektur spiegelt wie die, auf die man stolz ist, und dass man diese Geschichte nicht einfach ausradieren kann, indem man die Gebäude einfach zerstört. (Der Palast der Republik in Berlin war ja genauso ein Politikum.)

Apartaĵo de la Kyongbok-palaco estas, ke oni ĝin plene vidas de la urbo vere nur ekde 1997. Antaŭ dek jaroj ankoraŭ staris antaŭ ĝi granda Japana registara konstruaĵo (propre ne malbela) el la kolonia tempo, barante la rigardon al la palaco. La Japanoj kompreneble bone sciis, ke ili metas la konstruaĵon tien por bloki la geomanciajn energifluojn de la palaco. Sed ankaŭ sen geomancio la Japana palaco simple vastaperspektive staris antaŭ la palaco. Tio ĉiuokaze havis ian simbolan signifon. Kaj kiam Koreujo ekhavis pli da mono kaj pli da nacia memfido, oni malkonstruis la Japanan konstruaĵon. Mi havas iom dividitan opinion pri tiaj aferoj: unuflanke mi tre bone komprenas la Korean starpunkton, aliflanke mi ankaŭ trovas, ke malagrablaj landaj historiaĵoj speguliĝas en la arkitekturo same bone kiel tiuj, pri kiuj oni fieras, kaj ke oni tiun historion ne simple povas forviŝi per simpla detruado de la konstruaĵoj. (Ankaŭ la Respublika Palaco en Berlino estis ja tia politikaĵo.)

La konstruaĵo kun la Tronsalono

Das Thronsaalgebäude

La reĝo sur sia trono

Der König auf seinem Thron

Ornamaĵoj sub la tegmento – mi mem ne plu certas, ĉu la bildo estas ĝuste turnita. 🙂

Verzierungen unter dem Dach – ich bin selbst nicht mehr sicher, ob das Bild überhaupt richtig herum ist. 🙂

Aber wie auch immer, der Kyongbok-Palast kommt jetzt natürlich voll zur Geltung und wird ausgebaut und ausgeschmückt. Vor 10 Jahren stand z.B. der Thronsaal einfach nur mit dem Thron da, heute ist das Ganze ein bisschen mit König und Dienern und weiterer Inneneinrichtung hergerichtet.

Sed estu iel ajn pri tio, la Kyongbok-palaco povas nun kompreneble plene montri sin, kaj estas plivastigata kaj ornamata. Antaŭ 10 jaroj ekz. la Tronsalono simple staris tie kun sia trono, dum hodiaŭ oni iom aranĝis ĉion kun reĝo kaj servistoj kaj pliaj mebloj.


Unu el la enaj palacaj kortoj

Einer der Palastinnenhöfe

Unu el la pavilonoj por la distrado de la moŝtoj

Einer der Pavillons zur Zerstreuung der Herrschaften

La reĝinaj dormoĉambroj

Die Schlafzimmer der Königin

Auch die anderen Teile des Palastes werden nach und nach vervollständigt und zur Besichtigung hergerichtet. Man kann ausgiebig auf dem weitläufigen Gelände herumspazieren (haben wir nicht so ausgiebig gemacht, weil es saukalt war) und alles ansehen, aber einige wären vielleicht enttäuscht, denn man kann nach europäischen Maßstäben eigentlich nicht viel sehen. Ein paar weitere Höfe mit (leeren) Räumen und Gebäuden, ein paar Erholungspavillons etwas abseits an Teichen. Nirgendwo etwas, was dem Gold- und Samtprunk in europäischen Palästen vergleichbar wäre, und so gut wie keine Inneneinrichtung. Es war einerseits sicher tatsächlich alles viel einfacher hier, aber viele Gegenstände stehen auch im Museum und nicht so offen dort im Palast.

Ankaŭ la aliajn partojn de la palaco oni iom post iom kompletigas kaj pretigas por vizitado. Oni povas abunde ĉirkaŭpromeni sur la vasta tereno (ni tion tamen ne tiom abunde faris, ĉar estis malvarmegaĉe), kaj ĉion rigardi, sed iujn eble seniluziigas, ke oni – laŭ Eŭropa mezuro – ĝustadire ne povas multon vidi. Estas kelkaj pliaj kortoj kun (malplenaj) ĉambroj kaj konstruaĵoj, kelkaj ripozopavilonoj iom flanke ĉe lagetoj. Nenie estas io, kio kompareblas kun la ora kaj velura grandiozo en Eŭropaj palacoj, kaj estas praktike neniom da mebloj. Aliflanke ĉio certe estis efektive pli simpla ĉi tie, sed multaj objektoj ja troviĝas en muzeoj kaj ne tiel libere staras en la palaco.


In meinem Koreanischkurs habe ich gelernt, dass jeder der fünf Paläste in Seoul seinen eigenen Charakter hat. Im Frühjahr haben wir dann hoffentlich mehr Zeit und Unternehmungslust und schauen uns die anderen vier auch an.

En mia kurso pri la Korea mi lernis, ke ĉiu el la kvin palacoj en Seulo havas sian propran karakteron. Printempe ni espereble havos pli da tempo kaj entreprenemo por viziti ankaŭ la aliajn kvar.


2 pensoj pri “Im Kyongbok-Palast / En la Kyongbok-palaco”

  1. Mi dankas vin pro via tre interesa blogo. Kiel Esperantisto kiu volas plibonigi sian scipovon de la Germana, mi trovas vian uzon de ambaŭ Esperanto kaj la Germana lingvo ege konvena!

    Ĉu vi vojaĝos ankaŭ al la Norda? Estus interese kompari la du Koreujojn, especiale al Germano, ĉar via lando iam estis simile dividita.

    Jonatan

  2. Jonatan skribis:

    Kiel Esperantisto kiu volas plibonigi sian scipovon de la Germana, mi trovas vian uzon de ambaŭ Esperanto kaj la Germana lingvo ege konvena.

    Dankon pro tiu komento! Tio estas tre interesa por ni, ĉar tio pravigas Bertilon, kiu ĉiam provas traduki tre tre fidele al mia germana teksto. (Mi devas konfesi, ke mi foje diras al li: “Ah, lasu, ne tiom ege gravas.”… ;-))

    Ĉu vi vojaĝos ankaŭ al la Norda?

    Tio kompreneble estus tre interesa. Ni ĝis nun ne vere pensis pri tiu eblo, ĉar laŭ mia scio estas relative komplike vojaĝi de ĉi tie. Antaŭ kelkaj jaroj oni povis aranĝi vojaĝon al la Nordo nur de vojaĝagentejoj en Pekino kaj Hongkongo. Oni devis ankaŭ vojaĝi tra Pekino, kvankam la landlimo estas nur 70 kilometrojn for de Seulo. Krome kostis ege multe la restado en Nordkoreujo mem, char oni mendas ĉion antaŭe: la hotelon, la vizitlokojn, la gvidanton, la ŝoforon, ktp. Mi dufoje estis en Nordkoreujo, en 1995 kaj 1996, kaj mi ne scias, ĉu ĉiu tiuj kondiĉoj intertempe ŝanĝiĝis. Eble jes, cxar nun por sudkoreoj eblas viziti iomete lokojn proksime de la sudkorea kaj cxina landlimoj – tutkoreuje famajn montarojn en la oriento kaj en la nordo.

Komentado estas fermita.