26 Aŭgusto – ĵaŭdo: Alveno al Koreujo! / 26. August – Donnerstag: Ankunft in Korea
Ĉe la elaviadiliĝo mi tuj sentis, ke mi alvenis al alia mondo: la aero estis tute alia, malsekega kaj strange varma.
Sofort, als wir aus dem Flugzeug kamen, habe ich gemerkt, dass wir in einer anderen Welt angekommen waren: die Luft war völlig anders, sehr feucht und seltsam warm.
Kompreneble ĉe la pasporta kontrolo neniu demandis pri reirbiletoj! Mi tuj ricevis turistan vizon sen ajna problemo.
Natürlich hat bei der Passkontrolle niemand nach einem Rückflugticket gefragt! Ich habe ohne Probleme ein Touristenvisum bekommen.
Dua ŝoko: la dorsosako de Birke ne alvenis. Ĝi simple estis for! Afabla isto helpis al Birke verki raporton. Li diris, ke la dorsosako kredeble perdis sian etikedon, kaj ke ĝi atendas ie por trovi sian posedanton. Laŭ li dorsosakoj facile retroveblas. Sed ve! Ĉiuj vestaĵoj de Birke estis en ĝi.
Zweiter Schock: Birkes Rucksack war nicht mitgekommen. Einfach nicht da. Ein freundlicher Mitarbeiter half Birke, einen Bericht zu schreiben. Er meinte, dass der Rucksack wahrscheinlich sein Etikett verloren hatte und nun irgendwo rumstand, um auf seinen Besitzer zu warten. Aebr er meinte auch, dass Rucksäcke leicht wiederzufinden seien. Oje! Alle Sachen von Birke waren da drin.
La asistantino Lee Hyun-Jung akceptis nin, kiam ni finfine eliris. Ŝi helpis nin trovi aŭtobuson al Seulo, kaj kuniris mem al nia loĝejo. La vojaĝo en la aŭtobuso daŭris unu kaj duonan horon, sed estis tute komforta. Mi rimarkis strangajn arbojn.
Die Assistentin Lee Hyun-jung empfing uns, als wir endlich rauskamen. Sie half uns den richtigen Bus zu finden und kam selbst mit zu unserer Wohnung. Die Fahrt dauerte anderthalb Stunden, war aber sehr bequem. Ich bemerkte seltsame gekrümmt gewachsene Bäume.
Poste ni ŝanĝis al taksio, kiu prenis nin al la loĝejo. Estis malfacile trovi la vojon, eĉ por la taksiŝoforo. Oni telefonadis por trovi konsilojn pri gravaj konstruaĵoj en la proksimeco. Ja en Koreujo apenaŭ ekzistas nomoj de stratoj! Jen ŝi parolis telefone, jen la taksiŝoforo prenis la telefonon. Multa babilado! Sed finfine ni alvenis.
Wir stiegen dann in ein Taxi um, das uns zu unserer Wohnung brachte. Es war schwierig den Weg zu finden, sogar für den Taxichauffeur. Er und Lee Hyun-Jung haben abwechselnd die ganze Zeit telefoniert um Hinweise auf wichtige Gebäude in der Umgebung unserer Wohnung zu finden. In Korea gibt es ja so gut wie keine Straßennamen! Viel Kommunikation war nötig, aber endlich waren wir angekommen.
Kiam ni eltaksiiĝis, salutis nin la laŭtegaj cikadoj kaj la ne same laŭtaj “aĝoŝi” (proksimume “oĉjoj”), kiuj zorgas pri la domoj kaj apartamentoj ĉi tie. Tre ĉarmaj estis la oĉjoj, sed ili rapide parolis, kaj Birke ne tre bone povis kompreni. Ankaŭ la loĝejo montriĝis ĉarma, kaj jam sufiĉe bone ekipita. Ni devis subskribi inventaron pri mebloj kaj manĝilaro. Eĉ rizkuirilon oni tuj donis. Bedaŭrinde la lavmaŝino ne povis resti. Tuj poste oni ĝin fortransportis.
Als wir ausstiegen, begrüßten uns die lauten Zikaden und die nicht so lauten “Ajoshi” (= Anrede, so was wie “Onkel”, wenn man versucht, es zu übersetzen), die sich um die Häuser und Wohnungen hier kümmern. Sehr nett, aber sie haben so schnell gesprochen, dass Birke kaum was verstand. Auch unsere Wohnung war sehr nett, und schon recht gut ausgestattet. Wir mussten eine Inventarliste von Möbeln und Geschirr unterschreiben. Sogar ein Reiskocher war dabei. Nur die Waschmaschine konnte leider nicht dableiben, weil sie jemand anders gehörte und nur abgestellt war. Gleich darauf wurde sie abgeholt.
Ni provis aranĝi pri telefono kaj Interreta konekto, sed montriĝis, ke oni unue devas havi identigilon.
Wir haben auch gleich nach Telefon und Internetzugang gefragt, aber es zeigte sich, dass wir dafür erst eine Registrierung als Ausländer in Korea brauchen.
Sed ni ne rajtis ekdormi, malgraŭ la jetlaco: Ek al la universitato kaj la administrejo! Survoje ni tamen manĝis en Korea restoracio kune kun la asistantino. Birke manĝis naengmyeon, kaj mi ian varman supon. Mi vere ŝvitis pro la akreco.
Wir durften aber noch nicht schlafen, trotz Jetlag: Ab zur Universtität und deren Verwaltung! Unterwegs haben wir allerdings alle drei zusammen koreanisch gegessen. Birke hat naengmyeon (kalte Nudelsuppe) gegessen, ich eine warme Suppe. Ich habe wirklich geschwitzt, weil sie so scharf war.
Hallo Birke & Bertil!
Ist ja schön von euch zu hören…und dann gleich von so ferne!
Zu eurem Aufenthalt: wie lange werdet ihr in Südkorea voraussichtlich bleiben, und wie oft im Jahr werdet ihr nach Hause (home-home) kommen???
Fragend,
Tilo
Lieber Tilo,
In meinen ersten Ferien kommen wir ganz sicher nach Hause, d.h. so um den 20.12. herum. Und bleiben wahrscheinlich so bis Mitte Februar.
Birke
Ni do scias kion faros S-rino Birke en Koreo. Sed kion pri la edzo Bertil? Kiun laboron li trovis? Instrui la svedan?
Awu komputteknikon awu esperanton?
Saluton Birke & Bertil!
Schönes blog! Ihr habt ja einiges erlebt. Hatte über google nach einem blog in Esperanto gesucht, da ich vorhatte eines zu machen und mich gefragt habe, ob es bereits viele blogs auf Esperanto gibt.
Mi komencis lerni Esperanton lasta monato kai mi loĝas en Ŝtutgarto 😉
Bona Tempo!
Hallo Eve!
Wenn Du Tagebücher auf Esperanto suchst, gibt es mindestens drei Adressen:
http://www.livejournal.com/users/amikoj/friends – Esperanto-Tagebücher bei “LiveJournal” (alle zusammen, aber direkt einzeln ansteuerbar)
http://www.ĝangalo.com/blogaro – Esperanto-Tagebücher bei “ĝangalo.com”
http://www.livejournal.com/userinfo.bml?user=kunar – mein LiveJournal-Profil mit einer Liste von sonstigen Esperanto-Tagebüchern
Kleine Korrektur: “Mi komencis lerni Esperanton pasintan monaton…”
Gunnar Gishron demandis:
Nu, mi estas la dommastro, kio eble ŝokas Koreojn, sed apenaŭ Svedojn (kaj ne tiom Germanojn). Kaj krome mi havas sufiĉe por fari pri la Tekstarprojekto kaj pri la Akademio. Mi do sidas sufiĉe multe antaŭ la komputilo, kaj tute ne havas tempon serĉi “veran” laboron. Kromkrome baldaŭ komenciĝos ĉiutaga kurso pri la Korea lingvo…
Saluton!
Ni kun intereso legis pri viaj aventuroj. Bonan sukceson en la fora oriento! deziras Kajsa kaj Janne.
Kajsa kaj Janne skribis:
Dankon! Kaj kiam ni vidos blogon pri viaj aventuroj? 🙂