Teknikaj klarigoj

Mia TTT-ejo estas farita por esti legebla per ĉiu ajn TTT-legilo (Esplorilo, Fajrovulpo, Operao, Linko ...), sed la paĝoj ne prezentiĝas tute same en ĉiuj legiloj. Jen kelkaj informoj pri tiu temo:

Esperantaj literoj

En miaj paĝoj la supersignaj Esperantaj literoj estas koditaj laŭ Unikodo. Se via TTT-legilo ne regas Unikodon, vi povas legi miajn paĝojn ankaŭ laŭ la Fundamenta H-skribo aŭ laŭ la surogata X-skribo. Por ŝanĝi sistemon por la Esperantaj literoj, elektu unu el ligiloj en la piedo de la paĝo.

Stilfolioj

Mi uzas stilfoliojn por proponi belan prezenton de miaj paĝoj. Legantoj, kiuj malŝaltis la uzadon de stilfolioj, kaj kompreneble ankaŭ uzantoj de TTT-legiloj nur-tekstaj, voĉlegaj, brajlaj, k.s., ricevas tamen tute bone legeblan simplan HTML-on kun la plena enhavo sendifekte legebla.

Miaj paĝoj estas unuavice stile aranĝitaj laŭ la kapabloj de modernaj TTT-legiloj. En malnovaj legiloj rezultiĝas simpligita prezento. Tio koncernas precipe la TTT-legilon “Esplorilo” antaŭ versio 8. Esplorilo 6 kaj Esplorilo 7 (kaj ankoraŭ pli malnovaj versioj) ricevas eĉ iom tedan aspekton (intence - tiuj legiloj estas tro malnovaj - ĝisdatigu!). Sed ankaŭ en Esplorilo 8 kaj Esplorilo 9 la rezulto estas iom simpligita pro mankantaj kapabloj de tiuj legiloj. La efektiva enhavo de la paĝoj restas (espereble) ĉiam senprobleme legebla.

Mi uzas baze la stilfolian lingvon CSS2.1, sed kun pluraj aldonaĵoj el de la aperonta versio CSS3, kiuj tamen jam funkcias en modernaj legiloj. Mi uzas ekzemple la econ @font-face el CSS3, kiu ebligas (en modernaj TTT-legiloj) uzi tiparojn, kiuj ne estas instalitaj en la komputilo de la uzanto, sed kiuj aŭtomate elŝutiĝas por uzo en la koncerna TTT-paĝo. Tial, se via legilo estas moderna, aperas ĉi tie PMEG, kaj ankaŭ ĉiuj aliaj el miaj paĝoj, kun titoloj uzantaj la specialan tiparon “Kablo”, kiu uziĝas por titoloj ankaŭ en la papera eldonon de PMEG.

HTML5

Ekde Majo 2011 mi uzas la marklingvon HTML5.

Notindas, ke nur modernaj legiloj ricevas paĝojn, kiuj plene uzas la novajn elementojn de HTML5. Malnovaj legiloj ricevas simpligitan version, en kiu uziĝas praktike nur elementoj, kiuj ekzistis jam en HTML4. Tiu simpligo tamen ne rimarkeblas en la efektiva aspekto de la paĝoj.

Menciindas, ke HTML5 estas tre nova, kaj eĉ ankoraŭ iom eksperimenta. Krome ĝi enhavas multajn tute novajn eblojn kaj ecojn, kiujn mi nur komencis lerni kaj esplori. Tial certe mia uzo de HTML5 ne estas perfekta.

TTT-Signaturo

En ĉiu paĝo de mia TTT-ejo aperas en la XHTML-kodo la “TTT-signaturo” id="www-bertilow-com", kiun vi povas uzi por mem ŝanĝi la prezentostilon de miaj paĝoj. TTT-signaturoj estas eksperimenta tekniko por plifaciligi al TTT-legantoj uzi proprajn stilfoliojn. Se vi uzas Fajrovulpon, vi ne bezonas tiun helpilon, ĉar Fajrovulpo komprenas stilindikojn bazitajn sur la adreso de la paĝo.

Stilfolioj de paĝaŭtoroj kaj de paĝuzantoj

Normale stilfolion verkas tiu, kiu kreas TTT-paĝon, la aŭtoro. Per sia stilfolio li decidas, aŭ pli ĝuste proponas, kiel la paĝo estu prezentata en TTT-legiloj. Sed leganto povas mem fari stilfolion kun propraj prezentoreguloj, kiuj povas anstataŭi la regulojn de aŭtoraj stilfolioj, aŭ miksiĝi kun tiuj reguloj. Tiu ideo estas unu el la bazaj ideoj de stilfolioj, kaj ĝuste tial la plej ofte uzata speco de stilfolioj nomiĝas tiel, kiel ĝi nomiĝas: “Cascading Style-Sheets” = “Kaskadaj Stilfolioj”, CSS. La vorto “kaskadaj” tie indikas, ke stilreguloj venas de pluraj fontoj, kiuj kunmiksiĝas kvazaŭ akvo de kaskado.

Ĝeneralajn klarigojn pri stilfolioj vi povas trovi en mia kurso Kiel fari TTT-paĝojn - Kurso pri XHTML kaj CSS.

Aktivigi propran stilfolion

Kiel aktivigi propran stilfolion, dependas la la TTT-legilo, kiun oni uzas. Se oni uzas la legilon Fajrovulpo, oni povas tiajn regulojn skribi en dosiero, kiu nomiĝas “userContent.css” (kiu troviĝu ene de la dosierujo “chrome” en la dosierujo, kie loĝas la personaj agordoj de Fajrovulpo). En la Microsoft-a Interreta Esplorilo kaj en la legilo Opero oni povas mem decidi, kie la propra stilfolio troviĝu, kaj kiel ĝi nomiĝu. En iu el la multaj submenuoj de tiuj programoj oni povas tion indiki (serĉu!). Bedaŭrinde ne ĉiuj TTT-legiloj donas eblon uzi propran stilfolion.

Kiel uzi TTT-signaturon?

TTT-signaturo estas unika signaturo, kiu troviĝas en la “body”-elememento de TTT-paĝo. En miaj paĝoj estas la TTT-signaturo www-bertilow-com. Tio signifas, ke en la “body”-elemento de la paĝokodo estas skribite id="www-bertilow-com".

Nur miaj paĝoj enhavas ĝuste tiun signaturon (aŭ almenaŭ la intenco estas, ke nur miaj paĝoj ĝin enhavu), kaj tial paĝolegantoj povas skribi stilregulojn, kiuj uziĝas nur en miaj paĝoj. Ekzemple:

#www-bertilow-com * {
  color: #000 !important;
  background-color: #fff !important;
}

Tiu stilregulo, se oni metas ĝin en propran stilfolion (kaj ĝin bonorde aktivigas), kaŭzas, ke miaj paĝoj prezentiĝas kun nigra tekstokoloro sur blanka fono. La regulo superas la stilregulojn en miaj stilfolioj, forigante tiujn kolorojn, kiujn mi tie indikis. Do, se vi ne ŝatas miajn kolorojn, vi povas elekti proprajn kolorojn - aparte por miaj paĝoj.

Tiu ekzemplo estas tre simpla. Oni povas elpensi multon plian. Kompreneble por vere povi utiligi la eblojn de propraj stilfolioj, oni devas iom lerni pri CSS, kaj verŝajne ankaŭ pri (X)HTML. Tion vi povas fari en “Kiel fari TTT-paĝojn - Kurso pri XHTML kaj CSS”.

(Povas esti, ke mia ekzempla stilregulo ne funkcias en ĉiuj TTT-legiloj, ĉar mi uzis la ĝeneralan ĵokeran elektilon *, kiun ne komprenas ĉiuj legiloj. Iuj TTT-legiloj havas nur limigitan subtenon de CSS. Eble vi devas uzi pli simplajn regulojn en via legilo.)

Deveno

La ideo aldoni TTT-signaturojn al TTT-paĝoj elpensis Eric Meyer. Mi estas unu el la unuaj, kiuj ekuzis la ideon praktike. Espereble aliaj sekvos. Eric Meyer proponis, ke TTT-signaturo estu la nomo de la TTT-servilo mem, sed kun dividostrekoj anstataŭ punktoj (ĉar punktoj havas specialan signifon en CSS). Do “www.bertilow.com” fariĝas “www-bertilow-com”. Oni povas kompreneble uzi ĉian ajn vicon de signoj kiel TTT-signaturon, sed prefere oni zorgu, ke ĝi estu unika.