Rilataj subfrazoj

Parolantoj de Eŭropaj lingvoj ofte imagas, ke rilataj subfrazoj devas ekzisti en ĉiu lingvo, kaj ke ili devas funkcii ĝuste kiel en la Franca, Germana, Angla, Hispana, Rusa k.t.p. kaj Esperanto. Sed tiu maniero formi rilatajn subfrazojn, kiun uzas preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj, tute ne estas la plej normala sistemo en la mondo. Ekzistas aliaj, kaj ili estas same aŭ eĉ pli kutimaj.

La informoj tie ĉi estas ĉerpitaj ĉefe el la libro “Language Universals and Linguistic Typology” (Lingvaj Universalaĵoj kaj Lingvoscienca Tipologio) de Bernard Comrie (2-a eld., Basil Blackwell, Oxford, 1989).

Aperos ekzemploj el diversaj lingvoj. Plej verŝajne en iuj el la ekzemploj enŝteliĝis eraroj. Mi pardonpetas anticipe pri tio. La transskriboj estas en multaj okazoj mankohavaj pro la limigitaj ebloj de supersignoj k.s. Korektoj estos bonvenaj.

Kio estas rilata subfrazo?

La temo “rilataj subfrazoj” estas tre vasta kaj komplika, kaj por limigi ĝin mi traktos ĉi tie nur tiajn rilatajn subfrazojn, kiujn Esperanto formas per la rilataj KI-vortoj kiu kaj kies.

Temas pri konstruoj kiel la jena:

  • Hodiaŭ mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hieraŭ.

Tiun frazon oni povas rigardi kiel kunmeton de du frazoj.

  1. Hodiaŭ mi renkontis la virinon.
  2. Vi menciis la virinon hieraŭ.

Frazo 1 estas la ĉeffrazo. En ĝi rolas certa virino. Por montri pli precize, pri kiu virino oni parolas, oni aldonas informon pri ŝi. Tiu informo estas frazo 2. Tiu frazo estas aldonita al frazo 1, kaj ekrolas kiel rekta priskribo de la frazparto la virino. Frazo 2 estas rilata subfrazo. Rilataj subfrazoj aperos kursive ĉi tie.

La ĉefvorto

Grava nocio ĉi-poste estos “la ĉefvorto”. En la ĉi-antaŭa ekzemplo (la) virino estas ĉefvorto. Tiu rolanto aperas kaj en la ĉeffrazo, kaj en la subfrazo. En ambaŭ okazoj ĝi rolas kiel objekto, sed tio estas nura hazardo. Jen alia ekzemplo:

  • Ĉu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kuŝis sub la lito?

Ĉefvorto estas (tiuj) aferoj. Ĝi rolas en la ĉef-frazo kiel objekto, kaj en la subfrazo kiel subjekto: 1. Ĉu vi kunportis tiujn aferojn? 2. Tiuj aferoj kuŝis sub la lito.

Alia ekzemplo:

  • Vere ŝokis min tiu afero, pri kiu vi parolis hieraŭ.

Tiu afero estas subjekto en la ĉeffrazo: 1. Vere ŝokis min tiu afero. Sed ĝi estas pri-komplemento en la subfrazo: 2. Vi parolis pri tiu afero hieraŭ.

La pozicio de la rilata subfrazo

Unue oni povas distingi en la lingvoj tri specojn de konstruoj laŭ la pozicio de la rilata subfrazo:

  1. Postmetitaj rilataj subfrazoj
  2. Antaŭmetitaj rilataj subfrazoj
  3. Ĉirkaŭmetitaj rilataj subfrazoj

Esperanto havas postmetitajn subfrazojn. Tiun specon mi jam ekzempligis ĉi-antaŭe.

Antaŭmetitajn rilatajn subfrazojn havas ekz. la Japana:

  Boku ni  kare no    kaita    e     o  kuremasita.
  mi   al  li   SUBJ  pentris  bildo-n  donis.
  = (Li) donis al mi bildon, kiun li pentris.

[La rolmontriloj aperas en la Japana ĉiam post sia frazparto. La subjekto (ĉi tie li) ofte estas subkomprenata.]

La ĉeffrazo estas: Boku ni e o kuremasita. = (Li) al mi bildon donis. La subfrazo estas: Kare no kaita. = Li pentris (ĝin). La subfrazo aperas antaŭ la ĉefvorto e. En Esperanto ni povas similete uzi participan konstruon: Li donis al mi de li pentritan bildon.

Ĉirkaŭmetitaj rilataj subfrazoj estas multe pli maloftaj. En tiaj konstruoj la ĉefvorto ne aperas en la ĉeffrazo, sed nur ene de la subfrazo. Tiajn konstruojn uzas ekz. la Bambara lingvo (de Senegalo, Malio kaj Burkino):

  Tyè  be  n   ye  so   mìn    ye    dyo.
  viro AS  mi  IS  domo RILAT  vidi  konstrui
  = La viro konstruas la domon, kiun mi vidis.

La domo estas ĉefvorto, sed ĝi tute mankas en la ĉeffrazo mem. Ĝi aperas nur ene de la subfrazo. La rilatvorto mìn montras, ke ĝuste so (domo) estas la rilatigita ĉefvorto.

Krome ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj tute ne uzas rilatajn subfrazojn. Ili ne estas interesaj en tiu ĉi diskuto.

La rolo de la ĉefvorto ene de la subfrazo

Pli interesa kaj grava divido estas farebla laŭ tio, kiamaniere la ĉefvorto aperas en la rilata subfrazo, kaj kiel ĝia rolo en la subfrazo estas montrata.

Oni povas distingi kvar metodojn. Iuj lingvoj uzas nur unu metodon, sed aliaj lingvoj povas uzi plurajn malsamajn metodojn en diversaj cirkonstancoj.

  1. La ĉefvorto aperas plene kaj normale.
  2. Pronomo anstataŭas la ĉefvorton.
  3. Rilata pronomo anstataŭas la ĉefvorton.
  4. La ĉefvorto forestas el la subfrazo.

Ni jam vidis ekzemplon de metodo 1. En la frazo el la Bambara ĉi- antaŭe la ĉefvorto aperas en la subfrazo en sia plena normala formo. Ĝi ankaŭ staras en la normala vortorda pozicio ene de la subfrazo. Tiu metodo estas la plej klara. La frazrolo de la ĉefvorto estas montrata en la normala maniero. Se oni memstarigas la subfrazon, ĝi aspektas jene: N ye so ye. = Mi vidis la domon. Forestas la rilata vorto min, sed cetere la frazo estas identa. La objekto so estas en la sama loko. (La rolo de la ĉefvorto en la ĉeffrazo estas tamen malklara en la Bambara ekzemplo - ĝi ja tute mankas tie - sed tio estas alia afero. Nun temas nur pri la subfrazo.)

En la dua metodo la ĉefvorto aperas kiel pronomo ene de la rilata subfrazo. Tian metodon uzas ekz. la Persa lingvo:

  Man zan -i-ra  ke  Hasan   be u    sibe  zamini dad    miŝenasam.
  mi  virino-n   ke  Hasano  al ŝi   terpomo      donis  mi-konas
  = Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.

La ĉefvorto estas la virino. Ĝi aperas en la subfrazo nur kiel pronomo: (al) ŝi. Ĝi staras tamen en la normala pozicio ene de la subfrazo. La vorteto ke enkondukas la subfrazon, sed ke ne estas frazparto. Ĝi ne rolas ene de la subfrazo, sed nur montras, kie komenciĝas rilata subfrazo.

Ankaŭ en la Angla lingvo la tria metodo iafoje aperas. Ĝi ne eblas en ordinara Angla lingvo sed iaokaze en ne-normaj variantoj de la Angla:

  This    is     the road  that I   know   where it  leads.
  ĉi tiu  estas  la  vojo  ke   mi  scias  kien  ĝi  kondukas
  = Jen la vojo, pri kiu mi scias, kien ĝi kondukas.

Ĉi-okaze ankaŭ en Esperanto oni devas konservi la ĉefvorton ene de la subfrazo en la formo de pronomo: ĝi.

La tria metodo estas tiu, kiun uzas Esperanto: la metodo de rilataj pronomoj. Ĝi estas tre simila al la antaŭa pronoma metodo. La diferenco estas, ke rilata pronomo ne nur estas rolanto ene de la subfrazo kaj reprezentanto de la ĉefvorto, sed ankaŭ anoncilo de la subfrazo. La rilata pronomo estas movata de la normala pozicio, al la komenco de la subfrazo, kie ĝi montras, ke rilata subfrazo komenciĝas.

Jen ekzemplo el la Rusa:

  Priŝla   devuŝka   kotoroj  ja  dal   knigu.
  alvenis  knabino   al-kiu   mi  donis libron
  = Alvenis la knabino, al kiu mi donis la libron.

La ĉefvorto la knabino aperas en la subfrazo en la formo de rilata pronomo, kotoroj, kiu havas dativan formon, al-formon. La rilata pronomo staras devige en la komenco de la subfrazo, kvankam al-komplemento (nerekta objekto) normale aperas en tute alia pozicio: Ja dal knigu devuŝke. = Mi donis la libron al la knabino.

Fine la kvara metodo, en kiu la ĉefvorto tute mankas en la subfrazo. Tian metodon uzas interalie la Korea:

  Hyensik-i     ki ka   -lil  tali-n       maktaki.
  Hyensik-SUBJ  la hundo-n    batis-RILAT  bastono
  = la bastono, per kiu Hyensik batis la hundon

(Ĉi tie mankas la ĉeffraza parto.) La ĉefvorto estas maktaki (bastono). Ĝi rolas laŭsence kiel per-komplemento en la subfrazo, sed ĝi tute ne aperas tie. Nur la kunteksto kaj la prudento povas ĉi-okaze sciigi, kiel kompreni la subfrazon.

Ankaŭ la Angla ofte uzas tian ĉi metodon:

  This    is     the book  (that) the man   gave   to the girl.
  ĉi tiu  estas  la  libro (ke)   la  viro  donis  al la  knabino
  = Ĉi tiu estas la libro, kiun la viro donis al la knabino.

La ĉefvorto the book (la libro) tute mankas en la subfrazo. Ankaŭ kiam oni uzas la vorton that, oni povas diri, ke temas pri la sama metodo. Tradicie oni diras, ke that estas rilata pronomo ĉi tie, kaj ke ĝi reprezentas la libron, sed ŝajnas pli ĝuste diri, ke ĝi estas nura enkondukilo de subfrazo, ne rolanto en la subfrazo.

Hierarkio de roloj

La rolo de la ĉefvorto en la subfrazo estas grava, kiam oni komparas diversajn lingvojn. Oni povas distingi kvar ĉefajn rolojn en la subfrazo:

  1. Subjekto: la viro KIU vendis la libron al la knabino
  2. Rekta objekto: la libro KIUN la viro vendis al la knabino
  3. Nerekta objekto: la knabino AL KIU la viro vendis la libron
  4. Poseda priskribo (genitivo): la knabo KIES libron la viro vendis al la knabino

Ŝajnas, ke ĉiuj lingvoj, kiuj entute uzas rilatajn subfrazojn, permesas rilatigi subjektojn. Sed multaj lingvoj permesas nur tion. Objektoj k.t.p. ne povas esti rilatigitaj. Aliaj lingvoj permesas rilatigi kaj subjektojn kaj rektajn objektojn. Kaj tiel plu. Oni trovas surprize universalan hierarkion:

subjekto > rekta objekto > nerekta objekto > poseda priskribo

Plej facile estas rilatigi subjektojn. Plej malfacile estas rilatigi posedajn priskribojn. La jeno ŝajnas validi universale: Se lingvo povas rilatigi ian pozicion en ĉi tiu hierarkio, ĝi nepre povas tion fari ankaŭ por ĉiu maldekstra pozicio. Do tute ne ekzistas ekz. lingvo, en kiu nur eblus rilatigi nerektajn objektojn kaj posedajn priskribojn, sed ne subjektojn kaj rektajn objektojn.

Jen ekzemplo el la Malagasa lingvo, kiu nur permesas rilatigon de subjektoj:

  ny mpianatra  izay  nahita  ny vehivavy
  la studento   ke    vidis   la virino
  = la studento, kiu vidis la virinon

Ne eblas la interpreto la studento, kiun vidis la virino, nek ekzistas ia eblo tion rekte traduki en la Malagasan per rilata subfrazo. (Oni devas unue pasivigi la frazon, tiel ke la rilatigota vorto fariĝas subjekto: la studento, kiu estis vidata de la virino.)

Cetere la subfrazo tekstas jene kiel memstara frazo:

  Nahita  ny vehivavy  ny mpianatra.
  vidis   la virino    la studento
  = La studento vidis la virinon.

Rimarku, ke la Malagasa uzas la tre maloftan vortordon: verbo - objekto - subjekto.

Ekzistas ekzemploj de lingvoj, kiuj permesas nur subjektajn kaj rektobjektajn subfrazojn. Ekzistas lingvoj, kiuj permesas subjektajn, rektobjektajn kaj nerektobjektajn subfrazojn. Kaj ekzistas lingvoj, kiuj permesas ĉiujn variantojn, kiel ekz. Esperanto kaj la Angla.

Ekzistas iaj esceptoj al tiu ĉi “universala principo”, sed ĝenerale ĝi estas surprize valida tutmonde.

En la libro de Comrie estas nenia mencio de la ebloj rilatigi komparajn frazpartojn - en Esperanto komparaj ol-esprimoj kaj komparaj kiel-esprimoj. Ŝajnas al mi, ke tiaj frazpartoj troviĝas ekstreme dekstre en la hierarkio, ĉar ili estas laŭ mi tre malfacile rilatigeblaj. Laŭ mia lingvosento tia ĉi rilata subfrazo estas nur tre dube ebla:

  • Li estas tiu frato, ol kiu mi estas pli aĝa.
  • Ĉeffrazo: Li estas tiu frato.
  • Subfrazo: Mi estas pli aĝa ol tiu frato.

Eĉ pli duba ŝajnas la jena:

  • Mi renkontis tiun amikon, kiel kiu mi estas same aĝa.
  • Ĉeffrazo: Mi renkontis tiun amikon.
  • Subfrazo: Mi estas same aĝa kiel tiu amiko.

Eĉ pensi pri tiaj konstruoj estas kaporompa.

Diversaj metodoj en la sama lingvo

Ofte unu sama lingvo uzas plurajn el la kvar metodoj por formi subfrazojn. Tiuj metodoj distingiĝas per sia malsama klareco. En la unua metodo la ĉefvorto kaj ĝia rolo en la subfrazo estas maksimume klara. En la dua pronoma metodo tio estas iom malpli klara. En la tria metodo kun rilata pronomo ankoraŭ malpliiĝas la klareco, ĉar la rilata pronomo devas stari frazkomence eĉ se la frazrolo normale donus alian pozicion. La kvara metodo estas la malplej klara, ĉar la ĉefvorto tute mankas en la subfrazo.

Ekzistas interesa rilato inter tiu hierarkio kaj la ĉi-antaŭa hierarkio de frazroloj. Ĝenerale lingvoj tendecas uzi pli klaran metodon por pli malfacilaj roloj, dum la malpli klaraj metodoj estas uzataj ĉefe por la pli facilaj roloj. Ekz. la Persa lingvo uzas la kvaran metodon por subjektoj kaj rektaj objektoj, kaj la duan pronoman metodon por rektaj objektoj, nerektaj objektoj kaj posedaj priskriboj. (Jes, por rektaj objektoj eblas ambaŭ metodoj.)

Tial ne estas surprize, ke Esperanto foje utiligas varianton de la pronoma metodo por iaj tre malfacilaj roloj - nome tiaj okazoj, kiam la rilatigita afero rolas en subfrazo de la subfrazo:

  • Ĉeffrazo: Mi vidis tiun viron.
  • Subfrazo: Vi diris, ke tiu viro amas vin.
  • Mi vidis tiun viron, pri kiu vi diris, ke li amas vin.

Ĉi tie la rilatigita afero aperas dufoje en la rilata subfrazo: Unue kiel laŭsence superflua pri-komplemento, kaj due en sia vera loko kiel pronomo.

Aŭ:

  • Ĉeffrazo: Mi vidis tiun viron.
  • Subfrazo: Vi diris, ke vi amas tiun viron.
  • Mi vidis tiun viron, pri kiu vi diris, ke vi amas lin.

Aŭ ĉu eblas “Mi vidis tiun viron, kiun vi diris, ke vi amas”?

Por la lasta varianto estas iom neklare, kiaj estas la reguloj en Esperanto. Ĉu eblas tia konstruo, aŭ ne?

Ludo por logikemuloj

Tiuj, kiuj povis sekvi ĉion ĝis ĉi tie sen perdi la mensan sanon, estas eble maturaj por logika ludo.

Ĉu la Esperanta sistemo de rilataj subfrazoj vere estas logika kaj bona? Ĉu ne alia sistemo estus preferinda?

Unue estas klare, ke la Esperanta sistemo kun rilataj pronomoj tute ne estas la plej kutima en la mondo. Aliaj sistemoj ekzistas, kaj iuj el ili estas multrilate pli klaraj kaj principe pli facilaj.

Due estas vere strange, ke Esperanto uzas KI-vortojn kiel rilatajn pronomojn. Tio estas el logika vidpunkto tute nedefendebla:

  1. La KI-vortoj estas demandaj vortoj.
  2. Rilataj subfrazoj tute ne similas al demandoj.
  3. La funkcio de rilata pronomo multe pli similas al montra pronomo: TI-vorto.
   Mi vidis la homon, pri kiu vi parolis.
   = Mi vidis la homon. + Vi parolis pri TIU homo.
                          Ne: *Vi parolis pri KIU homo.*

Do: Estus pli logike uzi rilatajn TI-vortojn en Esperanto. (Se oni ne enkonduku apartan tabelserion por rilataj vortoj. Oni komparu kun la Slovena lingvo, kiu havas specialajn rilatajn vortojn, kiuj estas nek demandaj nek montraj.)

Jene do eblus en “plibonigita” Esperanto, en kiu oni ne plu konfuzus demandajn kaj rilatajn subfrazojn:

  • Hodiaŭ mi renkontis la virinon, TIUN vi menciis hieraŭ.
    (= Hodiaŭ mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hieraŭ.)
  • Ĉu vi kunportis tiujn aferojn, TIUJ kuŝis sub la lito?
    (= Ĉu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kuŝis sub la lito?)
  • Mi konas la virinon, AL TIU Hasano donis la terpomon.
    (= Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.)
  • Li retrovis la bastonon, PER TIU Hyensik batis la hundon.
    (= Li retrovis la bastonon, per kiu Hyensik batis la hundon.)
  • Mi estas la knabo TIES libron la viro vendis al la knabino.
    (= Mi estas la knabo, kies libron la viro vendis al la knabino.)

La diverslingvaj ekzemploj ĉi-antaŭe ankaŭ montras, ke estus pli klare havi apartan vorton, kiu enkondukas rilatan subfrazon, kaj apartan vorton, kiu reprezentas la ĉefvorton en la subfrazo. Jen do alia ebla reformo nome de plifaciligo kaj tutmondeco:

  • Hodiaŭ mi renkontis la virinon, KE vi menciis ŜIN hieraŭ.
    (= Hodiaŭ mi renkontis la virinon, kiun vi menciis hieraŭ.)
  • Ĉu vi kunportis tiujn aferojn, KE ILI kuŝis sub la lito?
    (= Ĉu vi kunportis tiujn aferojn, kiuj kuŝis sub la lito?)
  • Mi konas la virinon, KE Hasano donis la terpomon AL ŜI.
    (= Mi konas la virinon, al kiu Hasano donis la terpomon.)
  • Li retrovis la bastonon, KE Hyensik batis la hundon PER ĜI.
    (= Li retrovis la bastonon, per kiu Hyensik batis la hundon.)
  • Mi estas la knabo KE la viro vendis LIAN libron al la knabino.
    (= Mi estas la knabo, kies libron la viro vendis al la knabino.)
  • Jen la vojo, KE mi scias, kien ĜI kondukas.
    (= jen la vojo, pri kiu mi scias, kien ĝi kondukas.)

Se iu trovas strange uzi ke en rilataj subfrazoj, li simple inventu specialan vorton, eble ku. Temas ja ĉiuokaze nur pri intelekta ludo. Esperanto ne estas pli reformebla ol aliaj vivantaj lingvoj.