La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo, ĥore konsentas ĉiuj.
La virinoj kredas blinde; ili amas sin oferas, edukas infanojn, amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ averto: vi ne estas en ordo!
Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas: ni ne estas en ordo!
Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la recepto.
Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo “Albina”) anoncis publike, ke la virinoj malsamas fizike kaj morale kaŭze de tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).
Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!
La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu, ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia honoro.
Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni jam aŭdas, ke destino estos ami iun el la sinjoroj de la kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilio al la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de Adoniso, dormanta sur ia mistero... Poste... kio do estas poste? La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo, kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero, tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo, kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.
Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, — tiam alian: kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo.
Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de flugiloj de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante, falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de malsato...
Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto “amu”, helpas ne kontraŭ ĉiuj malsanoj.
Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli efika?
Kian?
Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...
...
La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.
Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj belaj.
Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon de granda malĝojo kaj sufero.
De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo, sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj de blanka floraĵo.
Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo, kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki, ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero, en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo. La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.
— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — la skribtablo de la patro! La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda fingreto de la infano.
— Panjo! — mallaŭte diris la knabineto, — ĉu vi vidas tiun grandan nigran makulon sur la skribtablo de la patro? ... Mi memoras, kiel tio fariĝis ... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min, nek vin...
La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj larmoj: la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj, ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis per larmoj la okulojn de la infano.
— Mia liteto, panjo! — ekkriis la knabineto — tiuj homoj forprenas ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj, belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata buŝo estis fermita kaj silenta.
Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj. Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton.
De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.
— Sinjorino, ŝi diris, — mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu oni devis... jen estas la resto de la mono.
Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.
La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.
— Mi dankas vin, Sonjo, ŝi diris mallaŭte, — vi estis por mi tre bona.
— Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol ĉe vi.
Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesigno de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.
— Kaj nun, Sonjo, — ŝi diris, — adiaŭ...
— Mi akompanos vin al la nova loĝejo, — rediris la knabino, — mi tuj vokos veturilon.
Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.
Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.
La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.
— Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?
— Ĉi tie, mia infano, — per mallaŭta voĉo respondis la virino en la funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la pordego.
— Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ du tagoj.
— Ha! en la mansardo, sendube, — respondis la pordisto kaj aldonis: — iru supren, mi tuj malfermos.
El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj — de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.
La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta, sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestro, malfermiĝanta super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono, oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin blankigis.
En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kamero por kuirado: kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo, poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita katuno, tablo nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla reto, parte disŝirita kaj kavigita.
La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.
La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.
La juna knabino forliberigis la veturigiston, kiu enportis en la ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj..
Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge; ne deprenante la superveston kaj ĉapelon, la knabino en unu el la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo, tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.
— Jen tiel, — ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de la fajro: — mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko, la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.
Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon, sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ retenis larmojn.
— Kaj nun, — ŝi diris mallaŭte, kunmetante la manojn, — nun, mia sinjorino, mi devas jam iri!
La virino en funebra vesto levis la kapon.
— Vi devas jam iri, Sonjo, — ŝi ripetis, — ĝi estas vero, — ŝi aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, — komencas jam vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.
— Ho, ne tio, kara sinjorino! — ekkriis la knabino, — por vi mi en la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...
Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.
— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!
La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.
— Mi devas, mi devas iri! — ŝi ripetadis plorĝemante, — mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili...
La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.
— Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, — ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, — mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori...
— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.
Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo...
Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la koro de la patrino.
La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu enhavis kelke da monpaperetoj — la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.
Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.
Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua etaĝo.
— Kara sinjoro, — diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, — ĉu vi ne povus alporti al mi el la proksima butiketo lakton kaj bulkojn por mia infano?
La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:
— He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportu manĝon al la loĝantoj.
Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro. La vidvino iris pli malsupren.
— Li ne volis fari al mi komplezon, — ŝi pensis, — ĉar li divenas, ke mi estas malriĉa... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li portis pezan faskon da ligno.
Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.
— He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? — eksonis apud ŝi virina voĉo raŭka kaj malagrabla.
La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko, malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.
La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.
— Mia bona sinjorino, — ŝi diris, — ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu alportus al mi lakton kaj bulkojn?
La virino pripensis momenton.
— De la kioma etaĝo vi estas? — ŝi demandis, — Mi vin ial ankoraŭ ne konas.
— Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo...
— Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?
— Mi pagus por la servo, — mallaŭte diris la vidvino; — sed la pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la malgranda pordeto.
Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn. Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.
Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume: malmultaj lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen. Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj, ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon. Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.
Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:
“Haltu, kara mia, haltu,
Piedetoj, ne forsaltu.”
Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la kantanto ekparolis:
— Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom promenos?
Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron, ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.
— Tiel longe vi ne revenis, panjo! — ŝi ekkriis, sed subite ŝi silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon —: panjo, vi denove ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.
La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan fojon en la vivo, — ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj, blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:
— Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron kaj pretigos teon.
Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace, kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita. La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj, tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.
Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato, ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris mallaŭte:
— Nova vivo!
Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio, eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi komenco de nekonata estonteco.
Kia do estis ŝia estinteco?
La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn, simpla koncerne la okazintaĵojn.
Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo, bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.
Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de la infano.
La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.
La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela, gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, esperoj kaj revoj revenis.
Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.
Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis trankvile.
La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona voĉo de infano.
Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliĉe kaj rapide.
Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en la nuna momento.
Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos. Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis. Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta, sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia materiala ekzistado.
Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de iuj miloj da fluoj kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj, dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili; krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero; krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo, tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝigoj de la sorto, la krueleco de la blinda okazo.
Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?
Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono, ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?
Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.
Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion. Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon. Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.
Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri, preskaŭ krei.
Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon, posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion, el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi, ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro trankvileco mi laboros!
Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj, nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne atingis la altecon de ŝia fenestro. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.
Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis, bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn, kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj? Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj, kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj? Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio — ĉu ŝi estos kapabla mem venki la elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro, kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton, kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj — morto per malsato?
En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam, estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste, flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj kaj malĝojo, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj, sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj senespereco sur ĝi ne estis.
La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la deka horo matene estis jam en la urbo.
Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la serioza noveco de la situacio.
Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu, kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj larĝa ŝtuparo.
Apenaŭ ŝi pasis dek kelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si intime.
— Dio, mia Dio! — diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, — kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn! Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por manĝi...
— Nu, nu, — respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; — ne malĝoju tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko...
— Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! — ekkriis la pli juna, — sed mi ne scias...
— Talenton vi ne havas, mia kara! — diris la pli maljuna, — kion fari? vi ne havas talenton!
Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun vizaĝo tre kontenta, sed la dua — kun larmoj. Post duonhoro, eble post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.
Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distinĝiĝis kaj tuj falis en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.
En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro, glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida. Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda. Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj, enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de kontraŭvola senlaboreco.
Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.
— Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? — diris la mastrino de la loĝejo.
— Jes, sinjorino, — respondis la venintino. — Mi estas Marta Swicka.
— Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.
Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.
Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.
Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.
— Sescent spesmiloj por jaro, — meditis Marta, — kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!
Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.
Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.
— Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? — demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:
— Non, Madame, c’est le premier fois que je... je... — Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.
— J’avais... — ŝi komencis post momento, — j’avais la fortune... mon fils avait le malheur de la perdre...
La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.
— Tio estas bedaŭrinda, — ŝi diris, — kaj vi havas nur tiun solan filon?
— Mi lin jam ne havas! — ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis — il est mourru par désespoir!
La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter ia amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.
— Ĉu vi scias la muzikon? — demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.
— Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun...
— Nu, eble la germanan lingvon...
Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.
— Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?
Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide komencis: La géographie, la histoire, les commencements de l’arithmétique.
Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.
— Mi tre bedaŭras, — malrapide komencis la mastrino, — sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...
Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.
— Nenian! — ŝi elmurmuretis post momento... — nenian! — ŝi ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.
Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la seĝo kaj diris mallaŭte:
— Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...
— Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, — respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide.
Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon...
Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.
La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.
Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.
— Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?
— Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.
— Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?
— Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.
Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.
— Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?
Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.
— Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, — ŝi diris.
— Koncerne la lastan, — respondis la mastrino, — mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.
Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta.
— Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle a’ Varsovie?
Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
— Ah, vous avez du monde, madame! — ŝi ekkriis, — continuez, continuez, je puis attendre!
Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la densa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!
Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Prière d’une vierge. En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis la Prière d’une vierge, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Prière d’une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas “en la regionojn superterajn” aŭ al tiu “kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela”, sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.
— Mais c’est une petite horreur qu’elle joue là! — ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.
— Chut! Mlle Delphine! — diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.
Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.
— Mi devas ekludi pli bone! — ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.
— Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux, — ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.
— Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine! — ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.
Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al la laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
— Mi neniam havis talenton por muziko, — ŝi komencis per voĉo sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, — mi lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tian, por kia oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.
Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj laŭte.
— Eh bien! Mame! — ŝi sin turnis al la mastrino de la loĝejo, — finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam la grafino alveturos?
— Post kelke da tagoj.
— Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?
— Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.
— Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?
— Absolute certaj.
— Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?
— Jes.
— Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por veturpromenado, kiam mi volas, kaj du monatojn da libertempo?
— Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.
— Bone do, diris la francino leviĝante, — post kelke da tagoj mi venas, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.
Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.
Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cent spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon ĉe mi...
Sinjorino! — ŝi diris laŭte, — mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.
Zminska meditis momenton.
— Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.
— Tio signifas? — demandis Marta kun frapanta koro.
— Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.
Marta ne hezitis eĉ unu momenton.
— Mi konsentus tian pagon, — ŝi diris, — se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.
La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.
— Ha! — ŝi diris, — vi ne estas do sola, vi havas infanon...
— Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablaĵon.
— Mi kredas, — diris Zminska, — kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.
Marta rigardis la parolantinon kun miro.
— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?
— Ne, — respondis Zminska, — ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.
Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris “Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?”
Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al ŝi tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.
— Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.
— Neniam! — ekkriis Marta, interplektante la manojn, — neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn... Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero...
Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.
— Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi al mi lecionojn privatajn...
— Lecionojn de franca lingvo? — interrompis la mastrino de la loĝejo.
— Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn sciojn...
— Ĝi nenion utilus al vi, — interrompis Zminska.
— Kial, sinjorino?
— Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis...
Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis:
— Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.
— Viroj? — elbalbutis Marta, — kial ekskluzive viroj?
Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:
— Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.
Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.
— Sinjorino, — ŝi diris post momento, — ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...
— Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis Zminska.
— Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, — rimarkigis Marta.
— Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensiĝis.
— Sekve, — ŝi diris post momento, — kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?...
— La lingvoj, artoj...
La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis.
— Artoj, — ŝi eldiris rapide, — sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.
— Certe, — ŝi diris, — se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...
— Kial, sinjorino?
— Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn...
— Tre lerta en la pentrado mi ne estas, — respondis Marta; — mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.
— En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, — diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.
— Kial, sinjorino? — mallaŭte demandis la juna virino.
— Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, — respondis la mastrino de la oficejo.
Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.
— Pardonu, sinjorino, — ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, — pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano... Miaj pensoj konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas... mi ne komprenas...
Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.
— Vi, sinjorino, ne estas la unua, — ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, — vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, — al ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.
Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono...
— Vane vi streĉas viajn pensojn, — plue diris Ludovikino Zminska, — nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan — por humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si — por si ŝi havas nenion.
Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.
— Sinjorino! ŝi diris, — ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?
Zminska ekridetis mallaŭte,
— Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?
— Sekve, — ekkriis Marta kun nekutima flameco, — sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?
Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ — morto per malsato!
Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:
— Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.
Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.
La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.
Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.
— Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.
Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.
Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.
En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon por malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.
Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.
Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.
La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.
La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.
La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.
— Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!
Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.
— Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?
Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.
Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante, indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj.
Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte. Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.
Dank’ al Dio, dank’ al Dio, Janjo! — ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje ridetantan buŝon.
— Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? — ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.
Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, ke en la ĉambro estas malvarme.
— Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno.
Janjo eksaltis de ĝojo.
— Fajron! fajron! — ŝi kriis, — mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno!
Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.
— Janjo! — ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; — vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje...
Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.
Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino. “Se, — diris Zminska, — en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi.”
Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikiĝis la du vortoj “konscienca kaj kapabla”.
La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco.
En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de siaj gepatroj.
— Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? — diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. — Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont!
La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.
En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo.
La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.
— La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori, dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.
Marta silente salutis kaj leviĝis.
— Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn — diris la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordkurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, — jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino.
La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.
Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.
— Vi portas funebron, — diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, — eble pro la patrino, aŭ la patro...
— Pro la edzo, — mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze.
— Vi sekve estas vidvino! — ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo certe ne estas eterna; — kaj eble... eble vi havas infanojn?
Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.
— Mi havas filinon, sinjorino! — ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Maria Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo:
— Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.
Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.
En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj.
En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.
— Aleĉjo! — diris Mario kun admona tono, — kia do nova sensencaĵo ĝi estas?
— Diino! — ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon. — Diino! — li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.
Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun teno de facila riproĉo:
— Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!
Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.
— Pardonu, Marinjo, pardonu! — li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe, — mi estis tiel ravita! ho!
Li sidiĝis sur ŝego apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.
— Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? — ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. — Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.
— Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, — diris la juna homo kun nova ekĝemo; — ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon...
Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.
— Kio? — ŝi diris, — vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?
— Jes, kuzino, — respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; — mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj.
— Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?
— Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!
— Aleĉjo! — interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, — ŝi estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la edzo...
— Juna vidvineto! — ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; — vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj
— Vi babilas sensencaĵon! — diris Maria, levante la ŝultrojn. — Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj...
— Malŝatado! — ekkriis la juna homo, — sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo...
— Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.
— Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu...
— Estas jam sufiĉe, — Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, — vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro...
— Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! — ekkriis la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; — por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko...
— Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ĝis vespere...
— Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.
— Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, — diru al mi, kial en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?
— Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?
— En la oficejo, — mallonge respondis Mario Rudzinska.
La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston.
— En la oficejo! — li diris mallaŭte, — ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas simila al haringo?
Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.
Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.
— Vi ne estas haringo, — ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, — vi ne estas haringo, sed vi estas...
— Mi ne estas haringo! — ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, kvazaŭ post granda timegiĝo, — dank’ al Dio, mi ne estas haringo! kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo...
— Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe...
Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:
— Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!
— Aleĉjo! — diris la mastrino leviĝante, — hodiaŭ vi estas ankoraŭ pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!
— Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! fi donc! c’est mauvais genre! La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en la kuirejon!
Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon.
— Fratino! — li ekkriis ankoraŭ unu fojon, — Mario! ha, ne forlasu min!
Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.
— Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! — Dirante ĉion ĉi tion, li kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto.
— Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo...
— Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... tiras...
Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.
— Ĉu denove? — diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.
— Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj de pia prizorgado! — ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; — sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos?
— Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, — respondis Mario.
— Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona...
— Kaj samtempe granda sentaŭgulo!
Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo:
— L’imparfait du subjonctif! mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l’imparfait du subjonctif?
Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino.
— Du passé défini de l’indicatif. — diris Marta post momento.
Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:
— De l’in-di-ca-tif! kia anĝela voĉeto!
En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita por skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi:
— Batau! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u aŭ a-u?
Estis nenia respondo, la instruistino silentis.
— Ho! — diris Aleĉjo al si mem, — iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!
Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman kaj multemovan straton, li ekkriis:
— Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi kuras, flugas, rapidas!
Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la salonon.
— Pro Dio, — diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro, — kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?
— Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, — respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, — ŝi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun ŝi...
— Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi ŝin ne prizorgos? ...
— La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon...
La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.
Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.
— Panjo! — ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, — ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.
Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka tempo tamen Marta leviĝis.
— Ne, — ŝi diris mallaŭte, — tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, — ŝi diris plue, kaj post momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la urbon.
Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo.
Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin.
Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!
Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan.
Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finiĝoj, signoj, ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la verko de Chapsal kaj Noel, kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.
Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo signifon tragedian. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!
— Tempon! tempon! — ofte kriadis en la penso la juna virino, kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da paĝoj ĉiusemajne. — Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ almenaŭ kelke da monatoj da tempo!...
Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato, malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da jaroj povas ellernigi; ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...
Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo, elflugadis ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino, aŭ diras al si interne sed mi ja estas pli scianta ol ŝi!
Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.
— Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en tiel malgajan humoron? — eksonis vira voĉo apud la fenestro.
Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.
— Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj...
— Ho! ho! ho! ho! — diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; — kia soleneco de parolado! Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne sufiĉe elbakiĝis? Ĉu... — La juna homo faris tiujn demandojn kun sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli, leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento, ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.
— Ne, — li diris post momento, — ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava... kio estas...
La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia buŝo.
— Nu, — li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, — kio estas, kio vin tiel afliktas? diru...
En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis lin amike.
— Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn ŝercojn.
Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.
— Parolu kuraĝe, mia fratino! — li diris, — mi aŭskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona anĝelo-konfesprenanto... Mi vin aŭskultos kun preteco por ĉio... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!
Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaŭ.
— Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris post momento de ŝanceliĝado, — nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo...
— Ha! sekve la afero koncernas la nigrokululinon? Nu! dank’ al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo...
— Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin...
— Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon? ĉu...
— Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel vi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble nenion povoscias...
Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.
— Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! beau malheur ma foi! Tia juna kaj bela...
Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per bela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.
Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo.
— Ĉu la leciono jam estas finita? — eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.
— Jes, sinjorino, — respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma voĉo, — mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino...
Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.
— Vi ne instruos jam mian filinon? — diris Mario balbute, — kial, sinjorino?
— Tial, — respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, — ĉar mi ne scias instrui.
Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per esprimo de premanta honto.
— Mi eraris pri mi mem, — ŝi diris plue; — fariĝinte malriĉa, mi komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis... Tio estis fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi.
Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.
— Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, — ŝi diris, — tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas