“OpenOffice.org” estas programpaketo, kiu tre similas al la Mikrosofta “Office” (kun ekz. “Word”, “Excel” k.a. programoj), sed kiu estas senkosta (kaj kies fontokodo estas libera). “OpenOffice.org” eĉ povas legi kaj skribi dosierojn de “Word”, “Excel” k.t.p. (ne ĉiam perfekte tamen...).
“OpenOffice.org” estas elŝutebla de la jena TTT-ejo:
Esperanta tekstolaboro en “OpenOffice.org” funkcias bone, sed oni devas iom zorge elekti taŭgan tiparon, kiu enhavas ĉiujn bezonatajn signojn. Eventuale indas instali iom pli da bonaj Trutajpaj tiparoj. Atentu, ke vi ne uzu Latino-3-ajn tiparojn, sed nur Unikodajn.
“OpenOffice.org” enhavas bonan literumilon, per kiu eblas kontroli kaj korekti la literumadon ankaŭ de Esperanta teksto. Sed unu necesas instali Esperantan vortaron. Tion oni faras per Helpanto (“Wizard”), kiu atingeblas en la Dosier-menuo → Helpantoj → Instali novajn vortarojn.
(Se tiu Helpanto rifuzas funkcii aŭ tute mankas, vi povas provi atingi ĝin en la Reto. Ĝi nomiĝas “DicOOo.sxw”. Uzu Guglon.)
Kiam vi startigas tiun Helpanton, vi unue ricevas liston de lingvonomoj. Atentu, ke ne temas jam pri la lingvo de la vortaro aŭ vortaroj, kiujn vi poste instalos. Temas nur pri la interfaca lingvo de la helpanto mem. Elektu do iun ajn lingvon, kiun vi komprenas.
Poste vi simple sekvu la klarigojn, kiuj aperas. Vi povas instali literuman vortaron, vortodividan vortaron kaj sinonimvortaron (la du lastaj tamen ankoraŭ ne haveblas por Esperanto). Por ĉiu el tiuj ebloj vi devas alklaki butonon, kiu startigas elŝutadon de listo de ĉiuj haveblaj vortaroj. Poste vi elektu en la listo la deziratajn vortarojn (ne elektu tro multajn!). Poste la elektitaj vortaroj elŝutiĝas kaj instaliĝas
Por ĝusta uzo de la literumilo necesas ĉiam zorge indiki la uzatan lingvon de teksto aŭ tekstoparto. En la agordoj de la programo eblas elekti defaŭltan lingvon por la teksto. Se vi multe skribas en Esperanto, eble vi volos elekti Esperanton kiel defaŭltan lingvon. Se en iu dokumento aŭ parto de dokumento ne uziĝu la defaŭlta lingvo, oni devas tiun tekston aparte marki laŭ la ĝia lingvo. Oni povas ekz. elekti la koncernan tekston, kaj poste alklaki ĝin per la dekstra musbutono, kaj tie elekti “Signo” → “Tiparo” → “Lingvo”.
Por efektive kontroli literumadon, oni povas uzi la klavon
F7.
Oni laboras pri plena Esperantigo de “OpenOffice.org”, sed tiu laboro ankoraŭ ne estas finita.
Bedaŭrinde la Linuksa versio 1.0 de “OpenOffice.org” havas strangan kaj tre ĝenan eraron: Ĉio unue ŝajnas perfekte funkcii pri ekz. Esperantaj supersignaj literoj, sed ĉe la dua aŭ tria startigo de la programo, tiuj signoj ne plu aperas. Ankaŭ glatigo de tiparoj malfunkcias pro tiu eraro.
Oni uzu anstataŭe pli novan version), kiu ne havas tiun eraron.
Se oni jam havas version 1.0, kaj ial ne volas aŭ ne povas instali pli novan version, oni tamen povas relative facile ripari la problemon:
Unue oni fermu ĉiujn malfermitajn fenestrojn de “OpenOffice.org”. Poste
oni malfermu konzolon. Oni iru (per la komando cd) al la
dosierujo, kiu enhavas la instalon de “OpenOffice.org” (tio verŝajne estas
“/home/nomo_de_uzanto/OpenOffice.org1.0/”). Tie oni faru la jenajn
komandojn:
rm share/psprint/pspfontcachetouch share/psprint/pspfontcachechmod 444 share/psprint/pspfontcacherm user/psprint/pspfontcachetouch user/psprint/pspfontcachechmod 444 user/psprint/pspfontcache
Poste la problemo devas malaperi. Sed verŝajne tiam la traktado de tiparoj estas iom pli malrapida ol ĝi devus esti. Prefere oni uzu pli novan version ol 1.0.
Mi kreis kelkajn makroojn por “OpenOffice.org - Writer”, per kiuj oni povas konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo...).
La 17an de Julio 2006 mi kreis novan version de la makrooj, versio 0.5. Tiu versio estas tute reverkita. Se teksto estas markita, la makrooj nun laboras nur ene de tiu markita teksto. Krome aldoniĝis makrooj por konverti al kaj de la sistemo de la programo Ĉapelilo (tre simila al Latino 3).
La 23an de Julio 2006 mi aldonis instalilon, kiu ege faciligas la instaladon de la makrooj, kaj kiu aŭtomate kreas menuon, per kiu ĉiuj makrooj estas facile atingeblaj.
La makrooj ne funkcias en versio 1.0 de “OpenOffice.org”. Uzu ilin nur en pli novaj versioj de la programo. Verŝajne necesas havi almenaŭ version 1.1.
Tiuj makrooj similas al la makrooj por la programo “Word”, kiujn mi faris antaŭ longe, sed bedaŭrinde la makrooj por “OpenOffice.org” estas iomete pli simplaj, ĉar la subteno por regulesprima anstataŭigado ankoraŭ ne estas tute matura en “OpenOffice.org”.