Esperanto en la komputilo

Fajrovulpo kaj parencaj TTT-legiloj

Fajrovulpo estas tute perfekta TTT-legilo por Esperantistoj. Ĝi regas perfekte Unikodon, kaj havas neniajn problemojn pri Esperantaj literoj. Ĝi ankoraŭ ne havas Esperantan interfacon, sed tio malmulte gravas.

Tajpado de Esperanto

Tajpado de Esperantaj supersignaj literoj per AltGr, aŭ per senpaŝaj klavoj (ambaŭ manieroj estas klarigitaj en la paĝo pri Linukso) funkcias bone en Fajrovulpo, sed povas esti, ke vi renkontos problemojn pri tajpado per senpaŝaj klavoj. Bonŝance ekzistas facila solvo de tiu problemo.

Literumkontrolado

En versio 2.0 de Fajrovulpo aperis tre bona literumkontrolilo por tekstokampoj. Haveblas ankaŭ Esperanta vortaro por ĝi. Ĝi estas facile instalebla, kaj tuj aŭtomate funkcias. (Atentu, ke en tiu paĝo la vortaro ial nomiĝas “eo-eo” anstataŭ “Esperanto”, se oni ne jam korektis tiun strangaĵon.)

Post instalado, oni povas elekti lingvon, aktivigi aŭ malaktivigi la kontroladon, korekti vortojn, aldoni novajn vortojn al la vortaro k.t.p. pere de la dekstra musbutono (en tekstokampo). Ĉio estas sufiĉe memklariga, kaj vere tre bone funkcias, se oni skribas kun veraj supersignaj literoj. H-skribon aŭ X-skribon la literumilo ne scias. Des pli indas transiri al veraj supersignoj, se vi ne jam faris tion.

Serĉilo por mia TTT-ejo

En la TTT-legilo Fajrovulpo kaj iuj el ĝiaj parencoj eblas aldoni serĉofunkciojn, kiuj aperas apud la ordinara adresokampo. En baza instalo ordinare aperas tie nur serĉilo por Guglo, sed oni povas facile aldoni pliajn serĉilojn, inter kiuj oni tiam povas elekti per falmenuo. Oni povas plurajn tiajn serĉilojn elŝuti de Mozdev.org.

Jen tia . Alklaku por aŭtomate instali la serĉilon, se vi uzas Fajrovulpon, Mozilon aŭ similan TTT-legilon.

Noto: En Linukso (kaj similaj komputiloj) la instalado de la serĉilo funkcias nur, se la sistemadministranto donis la bezonatajn permesojn al la dosierujo por tiaj serĉiloj (ĝi nomiĝas “searchplugins”).

Se vi preferas, vi povas jene elŝuti la serĉil-dosieron (“bertilo.src”), kaj mem instali ĝin permane en la dosierujo “searchplugins”.

Ankaŭ ekzistas en tiu ĉi paĝaro aparta serĉopaĝo uzebla por ĉiuj.