Provu unuan pomon

Origina titolo: Cogli la prima mela

Muziko kaj origina teksto: Luisa Zappa - Angelo Branduardi

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren

Bela fiera junulin’
Estu pri ploro fin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Ĉesu la pentinklin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Dancu tra la tuta vivo
Laŭ ritmo de l’ tempopasad’
Ridu pro la ĝoj’ feliĉa
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Estu pri ploro fin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Trinku de l’ amovin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun

Tenu nun forte ĉe vi
Ridetojn de via amikar’
La bonŝanco iam pasos for
Provu unuan pomon, nun

Bela fiera junulin’
Estu pri ploro fin’
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon
Provu unuan pomon, nun