Mannelig

Sveda popolkanto, laŭ versio de la grupo Nordan

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Jen estis en dimanĉo tre frue en maten’
La alaŭdo eĉ ne movis sian langon
Estis junviro ripozanta sur la strand’
La marvirin’, li aŭdis ŝian kanton

Ho, aŭdu juna Mannelig,
Ofertas riĉajn mi donacojn
Volu min posedi!

Spadon novan belan donacos mi al vi
Sur dek kvin oraj ringoj ĝi nun pendas
Kaj ĉiufoje se vi ĝin portas al milit’
Tutcerte en batalo vi ja venkas

Ho, aŭdu juna Mannelig,
Ofertas riĉajn mi donacojn
Volu min posedi!

Ho jes, povus mi edzinigi certe vin
Se vi estus Krista virino
Sed vere vi estas sovaĝa marfein’
Fluganta tie ĉi inter la montoj

Ho, aŭdu juna Mannelig,
Ofertas riĉajn mi donacojn
Volu min posedi!

Kaj se la feliĉo ne estus apud mi
Se aglo per flugiloj ne batadus
Mi tiam devus sekvi post akva la fein’
Fluganta tie ĉi inter la montoj

Ho, aŭdu juna Mannelig,
Ofertas riĉajn mi donacojn
Volu min posedi!